Wikiversity
Enhavo
Vrako (de la germana vorto Wrack kaj origine la mezepoke platgermana vorto wrack = flosanta aĵo) laŭ PIV estas "ruino de ŝipo aŭ aviadilo, kuŝanta sur la grundo". Fakte same povas temi pri komplete detruita resto de aŭto, kamiono, tanko, helikoptero aŭ trajno — do ĉia veturilo. Detruitaj restoj de konstruaĵoj aŭ loke fiksaj teknikaj instalaĵoj kontraste ne nomiĝas vrako, sed "ruino".
Konataj ŝipvrakoj
Modernaj
- Titanic
- Andrea Doria
- RMS Empress of Ireland
- RMS Lusitania
- Persia
- Bismarck
- Yamato
- Vrakoj de la germana Imperiestra Militŝiparo en Scapa Flow
- Vrakoj de Ondo kaj de Fides en la Elbo
- Pallas
- SS America
- Pamir
- Umbria
Mezepokaj
- Vizcaína, unu de la ŝipoj de Kristoforo Kolumbo, sinkita en 1503 kaj remalkovrita en 2004
- Ŝiptombejo de Skuldelev
- Mary Rose, sinkis en la epoko de Henriko la 8-a en la haveno de Portsmouth, nuntempe propra muzeo
- Vasa, Svedio
- Ŝipo de Oseberg, Norvegio
- Ralswiek-boatoj
Antikvaj
- Romiaj ŝipoj de Majenco
- ŝipo de Uluburun