Wikiversity
Enhavo
Tokugawa Iesada | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
徳川家定 | |||||
Naskiĝo | 6-an de majo 1824 en Kastelo de Edo | ||||
Morto | 14-an de aŭgusto 1858 (34-jaraĝa) en Tokio | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Ĥolero kaj Beribero vd | ||||
Tombo | Kan'ei-ji (en) vd | ||||
Etno | japanoj vd | ||||
Lingvoj | japana vd | ||||
Ŝtataneco | Japanio Tokugava-ŝogunregistaro vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | familio Tokugaŭa vd | ||||
Patro | Tokugawa Ieyoshi (en) vd | ||||
Patrino | Honju-in (en) vd | ||||
Gefratoj | Tokugawa Yoshimasa (en) kaj Teruhime (en) vd | ||||
Edz(in)o | Takatsukasa Hideko (en) Tenshō-in (en) Ichijō Hideko (en) Hoken-in (en) vd | ||||
Infanoj | sen valoro vd | ||||
Parencoj | Tokugawa Iemochi (en) (adoptita infano, unuaranga kuzo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ŝoguno vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Tokugawa Iesada (TOKUGAWA [tokugava iesada]) (japane 徳川 家定 (6-an de majo 1824 - la 14-an de aŭgusto 1858) estis la 13-a ŝoguno de la Tokugawa-ŝoguneco en Japanio, kiu restis en tiu pozicio nur 5 jarojn, de 1853 ĝis 1858. Li estis fizike malforta kaj tiel malkonvena por la ŝoguneco en periodo de grandaj ŝanĝoj. Lia regado markas la komencon de la Bakumatsu-periodo.
Regado
Li enpotenciĝis rekte post la afero de Nigra Ŝipo, li respondecis pri la malegalaj kontraktoj kun eksterlandaj fortoj.
Li geedziĝis kun princino Atsu, la adoptita filino de Shimazu Nariakira. Iesada mortis seninfane en 1858, kio kaŭzis kverelojn ene de la klano. Tokugawa Nariaki, Satsuma kaj aliaj volis vidi Tokugawa Yoshinobu kiel lian posteulon, dum la ōoku kaj shogunaj oficialuloj kiel Ii Naosuke apogis Tokugawa Iemochi, kaj sukcesis. Tiuj kvereloj finiĝis en la Ansei-purigo.