Wikiversity
Enhavo
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Liestal (distrikto) kaj Liestal (stacidomo). |
Liestal | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Svislando • ĉefurbo de kantono de Svislando • urbo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Bazelo Kampara | ||||
Distrikto | Liestal | ||||
Koordinatoj | 47° 28′ 0″ N 7° 46′ 0″ O / 47.46667 °N, 7.76667 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 0″ N 7° 46′ 0″ O / 47.46667 °N, 7.76667 °O (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 13417 | ||||
Areo | 18,21 km² | ||||
Alteco | 327 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 4410 | ||||
Komunumkodo | 2829 | ||||
Liestal estas la ĉefurbo de la Kantono Bazelo Kampara. Ĝi estas kun 13417 loĝantoj (je la 31-a de marto 2008) fakte laŭ grandeco post Reinach, Allschwil, Muttenz, Pratteln kaj Binningen nur la sesa komunumo de la kantono.
Trafiko
Liestal havas haltejon je la trajnlinio de Bazelo tra Olten, Sankt-Gotardo al Tiĉino kaj de Bazelo tra Aarau al Zuriko. Ek Liestal la mallarĝŝpura Waldenburg-Fervojo kondukas tra Frenkendorf al Waldenburg.
Historio
La urbo prenis la rolon de kantona ĉefkomunumo ek de 1833, kiam okazis la disiĝo de la tiama Kantono Bazelo al la du duonkantonoj Kantono Bazelo Kampara kaj Kantono Bazelo Urba.
Ekonomio kaj kulturo
Ekonomie la urbo vivas unuflanke de industrio kaj aliflanke de servoperado. Agrikulturo ludas nur ankoraŭ marĝenan rolon. La urbo havas por tiom eta komunumo riĉan kulturan vivon kaj estas aparte konata pro sia vigla karnavalo.
Famuloj
- Adolf Spitteler
- Carl Spitteler
- Charles Herman Senn, fakverkisto de kuirlibroj
Esperanto-movado
En 1909 en Listal prelegis Jakob Schmid. En 1910 en la urbeto estis fondita la Esperanto-Grupo Liestal. (Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 214)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|