Wikiversity
Enhavo
Gizo | |
arabe الجيزة al-Ĝīza | |
urbo | |
Vido al piramidoj
| |
|
|
Oficiala nomo: الجيزة | |
Lando | Egiptio |
---|---|
Provinco | Provinco Gizo |
Historiaj regionoj | 4
|
Parto de | Granda Kairo |
Piramidoj | Piramido de Raĥef, Piramido de Keopso, Granda sfinkso en Gizo |
Rivero | Nilo |
Situo | Gizo |
- alteco | 16 m s. m. |
- koordinatoj | 30° 01′ 00″ N 31° 13′ 00″ O / 30.01667 °N, 31.21667 °O (mapo) |
Loĝantaro | 5 598 402 (2020) |
Fondo | antikvo |
Horzono | OET (UTC+2) |
- somera tempo | OEST (UTC+3) |
Poŝtkodo | 12613 |
Telefona antaŭkodo | 20-2 |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |
Nomo | Piramidoj de Gizo |
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo |
Jaro | 1979 (#3) |
Numero | 86 |
Regiono | Afriko |
Kriterioj | i, iii, vi |
Situo enkadre de Egiptio
| |
Situo enkadre de Afriko
| |
Vikimedia Komunejo: Giza | |
Retpaĝo: www | |
Gizo (aŭ Giza, Gizeh aŭ Ĝiza; arabe الجيزة al-Ĝīza) estas urbo en Egiptio proksime al Kairo. Ĝi estas sidejo de Provinco Gizo. La milionurbo havas 5 598 402 loĝantojn (stato 12-an de decembro 2020).
Tutmonde konataj estas la Piramidoj de Gizo.
Geografio
Gizo kuŝas en alteco 30 m laŭ la marnivelo. Ĉefurbo Kairo troviĝas 4, Kirdasa 10, Ŝubra al Ĥejma 11, Urbo Sesa de Oktobro 19, Helŭano 23, Fajumo 86, Suezo 125, Aleksandrio 182, Luksoro 501, Asuano 680 kilometrojn (aere) [1].
Nomo
Gizeh estas la elparolo en egipta araba lingvo. La ĝenerala araba lingvo elparolas ĝin kun "ĝ", pro tio en la angla transskribo ofte aperas kun "j" (tiel Jizah). La "h" vortofine estas muta. La finvokalo povas esti "a", "e'" aŭ "e". La nomo ofte aperas, kiel multaj arabaj nomoj, kun la difinita artikolo al- (dialekte el-). La esperantigo 'Gizo' aperas en Poŝatlaso de la mondo kaj en Etimologia Vortaro de la Propraj Nomoj (2005, de André Cherpillod).
Servoj
La ĉefa kampuso de la Universitato de Kairo estas en Gizo.
Klimato
Gizo situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur 17 mm, inter majo-oktobro neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 21 °C kaj varias inter 17-28 °C. Ventoŝtormoj povas esti oftaj en marto kaj aprilo alportante polvojn.
Ĝemelurboj
Antikva Egiptio en Esperanto
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montris al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko dekomence el Egiptio, kaj kompreneble unu el ĉefaj rimarkindaĵoj estas la piramidoj de Gizo:
|
Notoj
- ↑ Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 121-122.
Eksteraj ligiloj
Bildaro
-
La sfinkso -
la tri grandaj piramidoj de Gizo