LIMSwiki
Enhavo
Willy Brandt | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Federacia kanceliero de Germanio | |||||
Persona informo | |||||
Willy Brandt | |||||
Naskonomo | Herbert Ernst Karl Frahm | ||||
Naskiĝo | 18-an de decembro 1913 en Sankt Lorenz, Libera kaj Hansa urbo de Lubeko, Germana Imperiestra Regno | ||||
Morto | 8-an de oktobro 1992 (78-jaraĝa) en Unkel | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Kojlorektuma kancero vd | ||||
Tombo | Waldfriedhof Zehlendorf (en) vd | ||||
Religio | Evangelia Eklezio en Germanio vd | ||||
Lingvoj | germana • norvega • sveda vd | ||||
Ŝtataneco | Okcidenta Germanio (1948–1992) Norvegio (1940–1948) sen valoro (1938–1940) Germana Imperiestra Regno (1913–1938) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Oslo vd | ||||
Partio | Socialdemokratia Partio de Germanio (1948–1992) Socialist Workers' Party of Germany (en) (1931–1946) Socialdemokratia Partio de Germanio (1930–1931) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patrino | Martha Frahm (en) vd | ||||
Edz(in)o | Brigitte Seebacher (mul) (1983–1992) Rut Brandt (mul) (1948–1980) Anna Carlotta Thorkildsen (en) (1941–1948) vd | ||||
Infanoj | Peter Brandt (mul) ( Rut Brandt (mul) ) Matthias Brandt (mul) ( Rut Brandt (mul) ) Lars Brandt (en) ( Rut Brandt (mul) ) Ninja Frahm (en) ( Anna Carlotta Thorkildsen (en) ) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Gunnar Gaasland vd | ||||
Okupo | ĵurnalisto aŭtobiografo verkisto de nefikcio politikisto Kanceliero de Germanio vd | ||||
Laborkampo | Politiko vd | ||||
Aktiva en | Bonno • Strasburgo • Bruselo • Berlino vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
4-a Federacia kanceliero de Germanio | |||||
Dum | 1969–1974 | ||||
Antaŭulo | Kurt Georg Kiesinger | ||||
Sekvanto | Helmut Schmidt | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Willy BRANDT (naskiĝis kiel Herbert Ernst Karl FRAHM la 18-an de decembro 1913 en Lübeck, mortis la 8-an de oktobro 1992 en Unkel apud Bonn) estis germana socialdemokratia politikisto kaj la kvara kanceliero (ĉefministro) en la historio de la Federacia Respubliko Germanio.
Li estis membro de la socialdemokrata partio de 1930 kaj dum la nazia regado en Germanio elmigris al Norvegio. En 1934 li alprenis la kaŝnomon Willy Brandt, kiun li post la Dua Mondmilito oficialigis.
Dum 1938 la nazia administracio forprenis de li la germanan civitanecon. En 1948 li reakiris ĝin.
De 1957 ĝis 1966 li estis reganta urbestro (komparebla al provinca ĉefministro) de Berlino. De 1966 ĝis 1969 li estis ministro pri eksterlandaj aferoj en la registaro de Kurt Georg Kiesinger.
Li oficis kiel kanceliero de 21-a de oktobro 1969 ĝis 16-a de majo 1974. Lian eksteran politikon karakterizis la paciĝo kun orienta Eŭropo kaj la Varsovia Pakto. En 1970 li dum oficiala vizito en Pollando surgenuiĝis antaŭ la monumento pri la Varsovia Ribelo kaj akiris simpatiojn en multaj landoj. En 1971 li ricevis la Nobelpremion pri Paco. La 7-an de majo 1974 li demisiis post kiam montriĝis, ke lia sekretario estis spiono de GDR.
Post sia kanceliereco Brandt restis membro de la parlamento. La 20-an de decembro 1990 li malfermis la unuan tut-federacian parlamenton kiel ties plej-aĝa deputito.
Pri Esperanto
Al la 59-a Universala Kongreso de Esperanto en 1974 en Hamburgo Willy Brandt sendis salutvorton. Interalie li skribis:
„La 59-a Universala Kongreso de Esperanto en 1974 kunvenigas en Hamburgo diverslingvajn homojn el multaj landoj, kiuj tamen interkompreniĝas per komuna internacia lingvo. Tio estas popola interkompreniĝo en la plej vera senco de la vorto."[1]
Einzelnachweise
- ↑ 59-a Universala Kongreso de Esperanto – salutvortoj de eminentaj politikistoj. En: Germana Esperanto Revuo junio 1974, p. 2.
|
Antaŭe: | Federacia kanceliero de Germanio | Poste: | |
---|---|---|---|
Kurt Georg Kiesinger | 1969–1974 | Helmut Schmidt |
|