LIMSwiki
Enhavo
Legu ankaŭ U2 (apartigilo)
U2 | |||||
---|---|---|---|---|---|
U2 en 2005 | |||||
Fondo | en 1976 je la nomo Feedback en 1978 je la nomo U2 | ||||
Ĝenro | rokmuziko | ||||
Oficiala retejo | U2.com | ||||
| |||||
Muzikistaro | |||||
kanto | Paul David Hewson (Bono) | ||||
gitaro | The Edge (David Howell Evans) | ||||
basgitaro | Adamo Klajton Adam Clayton | ||||
perkut-instrumentaro | Lari Mulen la pli juna Larry Mullen Junior | ||||
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko | |||||
U2 [jutu] estas irlanda rok-grupo, kun:
- Bono (Paul David Hewson), kanto
- The Edge (David Howell Evans), gitaro
- Adamo Klajton Adam Clayton, basgitaro
- Lari Mulen la pli juna Larry Mullen Junior, perkut-instrumentaro
La bando ekestis la 25-an de septembro 1976, en kuirejo de gepatroj de Larry Mullen jr. laŭ lerneja gazetanonco. Ili estis tiam sep, sed tri foriĝis kaj restis la konata kvar - Mullen, Adam Clayton, Dave Evans, Paul Hewson - kiuj venkis en kapabloesplora konkuro, du jarojn post la fondo. Post tiam helpis ilin manaĝisto Paul McGuinness. Kontraktis kun la bando la firmao Island en marto de 1980 kaj tiu kontrakto daŭras eĉ hodiaŭ.
La unua albumo (Boy) aperis en oktobro 1980. En 1981 aperis October, kiu respegulis kristanan vidpunkton de la kantisto. En 1983 aperis la albumo War, kiu deklaris ligon al la homaj rajtoj. Ili helpis la afrikajn malsategantojn en 1985, partoprenis en la koncerto Live Aid.
Diskografio
- Boy, 1980
- October, 1981
- War, 1983 (La kanto Sunday Bloody Sunday memorigas je nordirlandaj ribeloj en 1972)
- Under a Blood Red Sky, 1983 (registrita koncerte)
- The Unforgettable Fire, 1984 (memorkanto al Martin Luther King (In The Name Of Love)).
- Wide Awake in America, 1985 (registrita koncerte)
- The Joshua Tree, 1987 (alportis trarompon, vendita en pli ol 10 milionoj ekzempleroj)
- Rattle and Hum, 1988
- Achtung Baby, 1991
- Zooropa, 1993
- Pop, 1997
- The Best of 1980-1990, 1998 (kompilo)
- Million Dollar Hotel, 2000 (film-akompana muziko)
- All That You Can't Leave Behind, 2000
- The Best of 1990-2000, 2002 (kompilo)
- How to Dismantle an Atomic Bomb, 22-a de novembro 2004
- No Line on the Horizon, 27-a februaro 2009
- Songs of Innocence, 2014
- Songs of Experience, 2017
- Songs of Surrender, 2023