LIMSwiki

Rektoro[1] (latine rector = reganto) laŭ esperantaj vortaroj kiel la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) estas estro de universitato aŭ de alia instrua institucio, diversa laŭ landoj: plej ofte kaj en plej multaj landoj temas pri estro de universitato, kiu kutime estas unu el la profesoroj, sed en Francio pri estro de la tuta instrua sistemo de regiono, kaj en iuj landoj la estro de mezlernejo havas tiun titolon.

Tamen, aldone ankaŭ ekzistas kristanisma eklezia signifo de la vorto:

Ekzemple, en la hodiaŭa kanona uzokutimo de la katolika eklezio, la rector ecclesiae (latine, "eklezia rektoro") rilatas al la pastro kiu funkcias kiel la estro de kirko kiu ne estas preĝejo de kristana paroĥomonaĥejo.[2][3] Li (en la katolika eklezio pastroj kaj do ankaŭ ekleziaj rektoroj estas ĉiam viroj) estas normale nomumita de la dioceza episkopo aŭ, se alia havas la propono- aŭ elektorajton, de li nomumita aŭ konfirmita.[4][5] En la jezuita ordeno, ankaŭ la estroj de katolikaj gimnazioj aŭ pastraj seminarioj estas nomitaj rektoroj - kvankam katolikaj gimnazioj kalkuleblas inter la mezlernejoj kaj pastraj seminarioj estas speco de instrua institucio, do jam kovriĝas per la ĝenerala, ne-eklezia difino.

En la anglikana eklezio oni distingas inter "paroĥoj", kiuj estas finance sendependaj, kaj misiejoj, kiuj estas subvenciataj de la diocezo. En la paroĥoj, la plej alt-estra pastro estas nomumita fare de la paroĥa konsilio (kun la konsento de la episkopo) kaj estas kutime nomata "rektoro" (gvidanto); en misiejoj, la pastroj estas nomumitaj fare de la episkopo kaj funkcias kiel liaj reprezentantoj; ili estas tial nomitaj "vikario" ("anstataŭanto").

Referencoj

  1. artikolo rektoro en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
  2. CIC 556 Codex Iuris Canonici, la Kanonjura kodo de 1983, kanono 556
  3. CCEO 304 Codex Canonum Ecclesiarum Orientalium, la Kodo de la kanonoj de la orientaj Eklezioj, kanono 304
  4. CIC 557 Codex Iuris Canonici, kanono 557
  5. CCEO 305 Codex Canonum Ecclesiarum Orientalium, kanono 305