LIMSwiki

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri muzika ĝenro. Por informoj pri subkulturo, vidu la artikolon Punka subkulturo.
Johnny Rotten kaj Steve Jones el Sex Pistols.

Punkopunk-roko estas kontraŭ-establa ĝenro de muziko kiu komencis ekzisti proksime en 1976, kvankam preskaŭ prapunkaj stiloj povas esti trovebla antaŭe. La ĝenro devenas el Usono, Britio, kaj Aŭstralio. Laŭdire, Eŭropo estas la lulilo de la punko, kiu poste tutmondiĝis...

Postpunko (angle: Post-Punk) estas nomo por muzika stilo, kiu eliris precipe kaj unue en Britujo fine de la 1970-aj kaj komence de la 1980-aj jaroj el la punko.

Folklorpunko (angle: folk punk) nomiĝas la intermikso de stilelementoj kaj eroj de punko kun elementoj de folklora muziko kaj respektive aŭ de folklora rokmuziko.

Anarkia punko (aŭ anarkiisma punko) estas punkroko, kiu antaŭenigas anarkiismon. La termino "anarkia punko" foje estas aplikata ekskluzive al bandoj, kiuj estis parto de la originala anarki-punkisma movado en Britio fine de la 1970-aj jaroj kaj fruaj 1980-aj. Kelkaj uzas la esprimon pli larĝe por ajna punkmuziko kun anarkiisma kantovortuma enhavo, kiu eble aperas en krusto-punk, hardkora punko, folklorpunko, kaj aliaj stiloj.

Pra-punko estas la rokmuziko interpretita de garaĝaj bandoj de la 1960-aj jaroj ĝis meze de 1970, kiuj antaŭvidis la punkrokan movadon.

Subkulturoj

La punka subkulturo inkluzivas diversan gamon de ideologioj, modo kaj aliaj esprimiloj, vida arto, danco, literaturo kaj filmo. Ĝi estas plejparte karakterizita de kontraŭsistemaj vizioj kaj la antaŭenigo de individua libereco, kaj estas centrita sur la laŭta, agresema ĝenro de rokmuziko nomita punk-roko. Iuj ekzemploj inkluzivas la jenajn:

Kiberpunko (alinome Retpunko, aŭ Bitpunko) estas subspeco de sciencfikcio, kreita en 80-aj jaroj de 20-a jarcento. Ĝia nomo devenas de vortoj kibernetiko kaj punko. Fablo de kiberpunka verkoj fariĝas en socio de proksima futuro, en medio de alta tekniko (informa teknologio, biotekniko). Ĝi montras altnivelan teknologion kaj sciencon kun iom paneo aŭ radikala ŝanĝo en la socia ordo.

Dizelpunko estas parto de sciencfikcio inspirita de vaporpunko, sed bazita sur uzado de dizelmotoro (dum vaporpunko uzas vapormaŝinon). Tiu stilo estis multe uzata por sciencfikciaj rakontoj dum la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj por reprezenti estonton bazita sur tiutempa teknologio.

Vaporpunko estas subĝenro de fantazio kaj sciencfikcio, kiu temas pri verkoj etositaj en epoko aŭ mondo, kie la vaporenergio estas ankoraŭ multe uzita —kelkfoje en la 19-a jarcento kaj ofte en la Anglio de la viktoriana epoko—, sed kun eroj propraj de sciencfikcio aŭ de fantazio, fikciaj teknologiaj inventoj kiel la trafitaj en la verkoj de H. G. Wells aŭ realaj teknologiaj avancoj, kiel la komputilo, okazita en pli frua dato. Ofte ĝi estas asociita kun ciberpunko kaj kunuzas iun similajn bazojn.

Solarpunko, foje ankaŭ verdpunko, estas kultura kaj arta movado kiu reklamas optimisman kaj progreseman vizion de la estonteco, kun speciala fokuso sur renoviĝanta energio kaj novaj daŭrigeblaj teknologioj. Solarpunko kovras multajn areojn kiel arto, fantazio kaj sciencfikcio, arkitekturo kaj aktivismo kaj celas konkrete krei teknologian kaj ekologie daŭrigebla estonteco por batali kontraŭ klimata ŝanĝo, troa konsumismo kaj ekspluatada kapitalismo.

Punkaj bandoj

Nederlandaj

Ĉinaj

Svedaj

Suomaj

Brazilaj (portugala lingvo)

Danaj

Francaj

Germanalingvaj

Hispanaj

Esperantaj

Anglalingvaj

Ĉeĥaj

Festivaloj

Vidu ankaŭ