LIMSwiki

Io (kiel bovino) kaj Arguso, nigrafigura amforo, 540–530 a.K., ŝtataj antikvaj kolektoj, arkeologia muzeo en Munkeno (inventara n-ro 585).

Argo[1] (helene Ἄργος, latine Argus) estis antikva urbo en antikva Grekio kaj krome estis la nomo de kelkaj figuroj en la helena mitologio.

Argo - urbo

Urbo situanta proksime de la altaĵo Lariso, la ĉefurbo de helena Argolando, oriente de Lakonio kaj Arkadio, unu el centroj de la mikena kulturo. Ĝiaj urbanoj multfoje militis kontraŭ Sparto, ruinigis en la jaro 468 a.K. Mikenon kaj Tirinson, administris Nemeajn Ludojn. Ĝi estis unu el la unuaj demokrataj teritorioj amikaj kun helena Ateno.

Argo - centokula paŝtisto

Amaĵema, la plej alta dio Zeŭso enamiĝis al pastrino Io kaj kontraŭ sia ĵaluzema edzino Hera kaŝis ŝin en formo de bovino. Sed Hera trovis kiel la afero okazas kaj konvinkis Zeŭson, ke li donacu la bovinon al ŝi. Poste ŝi gardigis ĝin per centokula paŝtisto Argo (iam priskribata unuokula, aliakaze kvarokula), de pratempo plejparte faranta bonon. Argo en la [[]] priskiribiĝis kiel giganto - PIV diferencigas ĝin de la aliaj vortouzoj per nomigo Arguso.[2]

Zeŭso sendis dion Hermeson, ke li paŝtiston mortigu. Poste Hera sendis al ensorĉitan Ion grandegan tabanon, kiu forpeligis ŝin ĝis nordokcedenta maro, kiu laŭ ŝi estis nomata Ionia Maro. Sed tie Ioa pilgrimado ne finiĝis, ŝi fuĝadis de la tabano ĝis Egiptujo, kie ŝi naskis Epafon, filon de Zeŭso.

Per okuloj de Argo poste ornamis Hera pavan voston.

Argo - filo de Arestoro

Alia Argo estis filo de Arestoro. Tiu ĉi Argo famiĝis per konstruo de konata ŝipo Argo (ŝipo), per kiu Argonaŭtoj veturis ĝis Kolĥido por la ora ŝaffelo. La ŝipon dum la vojaĝo akompanis kaj gardis diino Atena. Estro de la ekspedicio estis Jazono, la leĝa sekvanto de trono en Jolko, sed kiu plenumon de sia rajto neniam ĝisatendis. Per nomo Argo Argonaŭtoj onidire nomigis ankaŭ la lokon, kie la ŝipo sur sia longa vojaĝo unuafoje albordiĝis.

Argo - filo de Frikso

Portanto de la nomo Argo estis ankaŭ la plej aĝa filo de Frikso, filo de la orĥomena reĝo Atamanto kaj de la diino de nuboj Nefelo. Frikso estis en infanaĝo rolulo de mito pri la ora ŝaffelo, estinte antaŭ ofero al dioj kun sia fratino Helo forportata en foran Kolĥidon. Tie li edziĝis al Ĥalkiopo kaj naskigis kun ŝi kvar filojn, la plej aĝan Argon.

Argo - filo de Zeŭso kaj Nioba

Plia Argo estis filo de Zeŭso kaj Nioba, filino de la reĝo en Argo Foroneo. Post sia avo li akiris la landon kiu estis poste nomata laŭ li, la nova reĝo.

Argo - hundo de Odiseo

Kiam Odiseo post longa pilgrimado rehejmiĝis el la Troja milito, estis lia ege maljuna hundo Argo nura, kiu sian mastron ekkonis. Laŭ legendo, kiam ĝi Odiseon ekvidis, alkuris al li, eksvingis la voston, ekbojis pro ĝojo, ke ĝi vidas lin, kaj mortis.

Notoj kaj referencoj

  1. artikolo Argo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la 1-a eldono de 1970, paĝoj 64 - pri variaĵo Arguso vidu sube
  2. artikolo Arguso en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la 1-a eldono de 1970, paĝoj 65

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Argos en la ĉeĥa Vikipedio.