LIMSpec Wiki
Enhavo
Maktano | ||
---|---|---|
insulo • barangay | ||
Akvejo | Camotes-marod:Q540179 (Pacifiko) | |
Insularo | Filipinoj | |
Geografia situo | 10° 18′ N, 123° 59′ O (mapo)10.291666666667123.97583333333Koordinatoj: 10° 18′ N, 123° 59′ O (mapo) | |
| ||
Loĝantaro | 251 051 (2000) | |
Situo de Maktano | ||
Maktano aŭ Mactán estas insulo antaŭ la marbordoj de la insulo Cebuo, en la provinco de Filipinoj samnome Cebuo. La insulo estas subdividita inter la municipoj Córdova kaj Lapu-Lapu.
Ĝi estas konektata kun la insulo Cebuo pere de du grandaj pontoj, nome la ponto Marcelo Fernan kaj la ponto Mactán-Mandaue.
En 1521 ĉi tie surteriĝis ŝipkapitano Fernão de Magalhães, kiun la indiĝenoj murdis. Tial la ekspedicio kiu serĉis marvojon al Molukoj devis esti kapitanigita de Juan Sebastián Elcano, kiu finkompletigis ĝin.
En la insulo estas la Internacia Flughaveno de Maktano-Cebuo, nome la dus plej grava laŭ trafiko en Filipinoj. Industrio kaj turismo estas la bazo de la aktuala ekonomio de la insulo.
Bildaro
-
Vidaĵo el turismejo dum ĝusta tagmezo.
-
Krabo en maranemono en Maktano.
-
Maktana strando.
-
Fiŝo Arothron stellatus en Maktano.
-
Meduzo Cephea en Maktano.