RER NG aŭ Z 58000/Z 58500 estas planita veturanta materialo por kiu Société nationale des chemins de fer français (SNCF) petis tri prezofertojn en junio 2012, majo 2013 kaj aprilo 2015 - la unuaj du estante klasifikitaj sen rezulto - nome de Syndicat des transports d'Île-de-France (STIF). Tiu materialo celas ekipi linion D komence, poste linion E (Eole), plilongigita ĝis Mantes-la-Jolie. Ĝi estos konstruita de Alstom kaj Bombardier. La projekto enhavas la liveradon de 255 vagonaroj. Ĝi anstataŭos la Z 20500 de RER D kaj la Z 22500 (MI 2N Eole) de RER E.
Enservigo
La enservigo de la unuaj trajnoj de ĉi tiu materialo sur RER E (Z 58000) okazis la 13-an de novembro 2023.[1]
Bildgalerio
-
-
-
Antaŭo
-
"Baldaŭ en Francilio"
Referencoj