IHE Wiki

La logoo de ORCID.

ORCID (Open Researcher and Contributor ID) estas nekomerca litercifera kodo por unike identigi sciencajn kaj aliajn akademiajn verkojn kaj kontribuantojn. ORCID-organizo, ORCID Inc., disponigas malfermitan kaj sendependan registron destinitan esti la de facto-normo (efektiva normo) por kontribuado-identigo en esplorado kaj akademia eldonado.

Historio

ORCID estis unue anoncita en 2009 kiel kunlaboro de la esplorkomunumo. ORCID iDs estas subaro de la Internacia Norma Nomo-Identigilo (ISNI).[1]

Uzo de ORCID-kodo

La celo de ORCID estas helpi la transiron el scienco al cifereca scienco por pliiĝanta akademia publikado (angle: «the transition from science to e-Science, wherein scholarly publications can be mined to spot links and ideas hidden in the ever-growing volume of scholarly literature»).[2]

La celo de ORCID-kodo estas helpi identigi akademiajn verkojn kaj iliajn verkojn. Iuj institucioj kaj ĵurnaloj (sciencaj publikaĵoj, sciencaj gazetoj, sciencaj revuoj) jam postulas, ke ĉiuj esploristoj kaj aŭtoroj indiku siajn ORCID-kodojn. Ĉi tiu kodo ankaŭ permesas konekti novajn artikolojn kun la ekzistantaj artikoloj.

Eksteraj ligiloj

Notoj kaj referencoj

  1. Artikolo «ISNI and ORCID – What is the relationship between ISNI and ORCID?», ricevita la 4an de februaro 2019.
  2. Artikolo «Why Some Publishers are Requiring ORCID iDs for Authors: An Interview with Stuart Taylor, The Royal Society», ricevita la 4an de februaro 2019.