Clinfowiki
Ansar (en araba الأنصار al-Anṣār, "la helpantoj") estas islama termino kiu laŭvorte signifas "helpantojn" kaj aludas al anoj de Medino kiuj helpis la islaman profeton, Muhammad kaj la Muhaĝirojn je la alveno al la urbo post la migrado al Medino kaj luktis por la venko de Islamo. Ili apartenis al du ĉefaj triboj, nome Banu al-Ĥazraĝ kaj Banu Aŭs. Ili ludis gravan rolon en la dekomencaj konfliktoj kaj bataloj de la ekspansio de Islamo tra la okcidento de Arabio.