Type a search term to find related articles by LIMS subject matter experts gathered from the most trusted and dynamic collaboration tools in the laboratory informatics industry.
Wim Kok | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Wim Kok | |||||
Naskonomo | Willem Kok | ||||
Naskiĝo | 29-an de septembro 1938 en Bergambacht | ||||
Morto | 20-an de oktobro 2018 (80-jaraĝa) en Amsterdamo | ||||
Mortis per | Kora malsufiĉo vd | ||||
Lingvoj | nederlanda vd | ||||
Loĝloko | Amsterdamo vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando vd | ||||
Alma mater | Nyenrode Business University (en) vd | ||||
Partio | Partij van de Arbeid vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Rita Kok (en) (1965–2018) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto sindikatisto vd | ||||
Aktiva en | Hago vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Dum | 22-a de aŭgusto 1994 – | ||||
Antaŭulo | Ruud Lubbers | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Willem (Wim) Kok (naskiĝis la 29-an de septembro 1938 en Bergambacht, mortis la 20-an de oktobro 2018) estis nederlanda politikisto kaj inter la jaroj 1994 kaj 2002 ĉefministro de du sinsekvaj registaroj. Wim Kok estis membro de la Partij van de Arbeid (PvdA).
Wim Kok studis ekonomion en la sola privata universitato de Nederlando kaj poste unue estis sekretario kaj poste prezidanto de nacia sindikato. Inter 1986 kaj 1989 li prezidis la frakcion de sia partio Partij van de Arbeid en la dua ĉambro de la nederlanda parlamento. Inter 1989 kaj 1994 li estis ministro pri financoj kaj vica ĉefministro en la kristandemokrata-socialdemokrata registaro de Ruud Lubbers. Krome li ekde 1989 interalie estis prezidanto de la Socialista Internacio, kaj vicprezidanto de la centra banko de Nederlando.
Inter la 22-a de aŭgusto 1994 kaj 22-a de julio 2002 li estis ĉefministro de Nederlando. Kun sia registaro li demisiis dum aprilo 2002, transprenante la politikan respondecon pri la misa kampanjo de nederlande gvidita soldataro de Unuiĝintaj Nacioj en la enklavo Srebrenica, kiu ne sukcesis plenumi sian taskon protekti la lokan civitanaron.
Dum siaj periodoj de ministro pri financoj kaj ĉefministro li konsekvence pledis por redukto de la ŝtataj elspezoj, sukcesis kreigi novajn laborlokojn kaj ekonomian kreskon. Pro tiu kresko ekestis manko de laborfortoj, kio aparte senteblis en hospitaloj kaj lernejoj, kie prokrastiĝis operacioj kaj forfalis lernejaj lecionoj, pro manko de flegistoj, kuracistoj kaj instruistoj. La malkontento pri tio dum 2002 gvidis al malvenko de la partio PvdA en la parlamentaj balotoj.
Ekde la 11-a de aprilo 2003 Wim Kok estas Minister van Staat, do "ŝtata ministro" - tiun honoran dumvivan titolon en maloftaj kazoj atribuas la nederlanda reĝino laŭ peto de la konsilio de ministroj. La ŝtataj ministroj ne membras en la konsilio de ministroj, sed en komplikaj politikaj situacioj povas esti demandataj de la reĝino aŭ la registaro doni konsilon.
|