Knowledge Base Wiki

Search for LIMS content across all our Wiki Knowledge Bases.

Type a search term to find related articles by LIMS subject matter experts gathered from the most trusted and dynamic collaboration tools in the laboratory informatics industry.

Vundo (latine vulnus) estas difekto de la korposurfaco interna aŭ ekstera. Ĝin kaŭzas ofte meĥanika damaĝo; la grando de la difekto dependas de la elasteco kaj rezisteco de koncerna histo.

Simptomoj de vundo: doloro, sangumo, histo-formorto. Ĉe malfermaj vundoj estiĝas la t.n. enira pordo, tra kiu povas alveni infektaĵoj, fremdaj materialoj deekstere.

En botaniko, surface de vundita planto estiĝas vunda kambiumo (v. meristemo) per vund-hormonoj. La ĉeloj de la kambiumo rapide dividiĝas kaj produktas la vundo-kovrintan kalushiston.

Figure vundo povas esti ankaŭ ia spirita difekto.

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri vundo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Fremdan vundon kaŝas vesto. 
  • Citaĵo
     Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem. 
  • Citaĵo
     Piki al iu la vundan lokon. 

Referencoj

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-23.