Type a search term to find related articles by LIMS subject matter experts gathered from the most trusted and dynamic collaboration tools in the laboratory informatics industry.
Velingtona Regiono | |||
---|---|---|---|
Regiono | |||
regiono de Nov-Zelando, climate emergency declaration in New Zealand [+] | |||
Lando | Novzelando | ||
Ĉefurbo | Velingtono | ||
- koordinatoj | 41° S, 175° O (mapo)-41.283333333333174.76666666667Koordinatoj: 41° S, 175° O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 8 140 km² (814 000 ha) [+] | ||
Areo | 8 140 km² (814 000 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 504 900 [+] (junio 2016) | ||
Denseco | 62,03 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+12:00 [+] | ||
ISO 3166-2 | NZ-WGN | ||
Velingtona Regiono | |||
Vikimedia Komunejo: Wellington Region [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La Velingtona Regiono (ankaŭ konata kiel Pligranda Velingtono aŭ Velingtonio) estas loka konsilia regiono de Nov-Zelando, kiu okupas la sudan pinton de la Norda Insulo. La regiono kovras 8 049 kvadratajn kilometrojn (3 108 kvadratajn mejlojn), kaj havas popolon de 532 600 homoj (junio 2019).
La regiono nomiĝas laŭ Velingtono, la ĉefurbo de Nov-Zelando. La urba parto de la regiono, inkluzivante la urbojn Velingtono, Porirua, Lower Hutt kaj Upper Hutt, enhavas 40 % de la regiona popolo. Aliaj grandaj urbaj areoj inkluzivas la kunurbaĵon de Kapiti (Waikanae, Paraparaumu, Raumati Beach, Raumati South kaj Paekakariki), kaj la urbeto Masterton.
La regiono estas administrata per la Velingtona Regiona Konsilio, kiu uzas la promocian nomon Pligranda Velingtona Regiona Konsilio. La konsilia areo kovras la kunurbaĵon ĉirkaŭ la ĉefurbo Velingtono kaj la urboj Lower Hutt, Porirua kaj Upper Hutt, el kiuj ĉiuj tri havas kamparajn landinternojn; ĝi etendas supren laŭ la okcidenta marbordo de la norda insulo, inkluzive la marbordaj setlejoj de la distrikto Kapiti Coast; oriente de la montoĉeno Rimutaka ĝi enhavas tri ĉefe kamparajn distriktojn kiuj plejparte entenas la Wairarapa, inkluzive la urbetojn Masterton, Carterton, Greytown, Featherston kaj Martinborough. La Velingtona Regiona Konsilio unue fondiĝis en 1980 per fuzio de la Velingtona Regiona Planada Aŭtoritato kaj la Velingtona Regiona Akva Estraro.
Unuiga propono de 2013 por fari urbegon de naŭ teritoriaj aŭtoritatoj spertis grandan lokan kontraŭstaron, kaj ĝi estis postlasita en junio 2015.
La regata korpo de la regiona konsilio konsistas el 13 konsilistojn, kiuj reprezentas 6 elektodistriktojn:
La originalaj maorioj de la regiono nomis ĝin Te Upoko o te Ika a Māui, kiu signifas ‘la kapo de la fiŝo de Māui’. Legendo rakontas, ke Kupe malkovris kaj esploris la regionon en proksimume la deka jarcento.
Eŭropanoj, per la Novzelanda Kompanio, setlis la regionon en la jaro 1839. Velingtono fariĝis la ĉefurbo de Velingtona Provinco per kreado de la provinco en 1853, ĝis la Leĝo por Abolicio de la Provincoj oficiale komencis en 1a de novembro 1876. Velingtono fariĝis la ĉefurbo de Nov Zelando en 1865, la tria novzelanda ĉefurbo, sekvante Russell kaj Aŭklando.
La regiono okupas la sudan pinton de la norda insulo, kaj la maro limas al la okcidento kaj la oriento. Al la okcidento estas la Tasmana Maro kaj al la oriento la Pacifika Oceano, la du maroj kuniĝas per la maldika kaj tumulta Kuka Markolo, kiu estas 28 kilometroj larĝa (17 mejloj) je la plej mallarĝa loko, inter Kabo Terawhiti kaj la Kabo Perano Head en la Riaro Marlborough.
La regiono kovras 7 860 kvadratajn kilometrojn (3 030 kvadratajn mejlojn), kaj etendas norden al Ōtaki kaj preskaŭ al Eketahuna orienten.
Fizike kaj topologie la regiono enhavas kvar partojn, irante preskaŭ paralele laŭ nordorienta-sudokcidenta akso.
Kvin parkoj estas posedataj de la regiona konsilio.