Search for LIMS content across all our Wiki Knowledge Bases.
Type a search term to find related articles by LIMS subject matter experts gathered from the most trusted and dynamic collaboration tools in the laboratory informatics industry.
Kelkaj areoj kie mi multe laboris en vintro 2022/2023:
Kristanismo: Mi reverkis, renomis kaj rearanĝis pri Maria (patrino de Jesuo), Jesuo de Nazaret, Jesuo Kristo kaj rilataj kategorioj, por krei prezenton pli neŭtralan, enciklopedian kaj malpli unuflanke kristanisman.
Proponlistoj: Mi poluris en Vikipedio:Forigendaj artikoloj kaj Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: arkivigis malnovajn proponojn finfaritajn aŭ malaktualiĝintajn, finfaris kaj arkivigis deciditajn sed ne efektivigitajn proponojn, reaktivigis kaj finfarigis kaj fine arkivigis malfreŝajn proponojn, sume atingante signife reduktantitajn kaj pli taŭge uzeblajn proponlistojn.
Natoli - Polli: Havante subtilajn suspektojn pri la taŭgeco Angelo Polli kaj rilataj paĝoj, mi faris detekt(iv)an laboron kaj eksciis pri tuta aro da blufe kreitaj artikoloj pri la italaj familioj Natoli kaj Polli kaj diversaj italaj domoj kaj palacoj, kaj ekis poluran laboron. Fine pluraj fanfaronaj paĝoj sen fidindaj fontoj estas nun forigitaj.
Francaj postenuloj: Antaŭ jaroj iu ambiciulo kreis amason da ege detalaj listoj, kategorioj, ŝablonoj ktp. pri diversaj francaj postenuloj (urbestroj, ministroj, deputitoj ktp.), sed dume forlasis la projektegon. Ekde tiam plu restis amaso de ruĝaj ligiloj neniam aktualigotaj, nenecese detalaj kategorioj, malaktualaj listoj kaj ŝablonoj, alfabetaj listoj A-Z kiuj ne atingas pli ol A, ktp. Mi simpligis, rearanĝis, forigis kaj purigis por pli simpla kaj taŭga strukturo.
Finnlanda lingvopolitiko: Forigis tekston pri lingvopolitiko en Finnlando, kiu estis pli politika debato ol enciklopedio, estis ege tro longa kaj kun multaj senfontaj disputeblaj asertoj. Anstataŭis per multe malpli longa, pli neŭtrala artikolo kun klaraj fontindikoj, kaj prilaboris diversajn aliajn kontribuojn de la sama redaktinto.