Type a search term to find related articles by LIMS subject matter experts gathered from the most trusted and dynamic collaboration tools in the laboratory informatics industry.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ufa (stacidomo). |
Ufa (baŝkire Өфө) | |||
ruse Уфа | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Уфа | |||
Lando | Rusio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Ĉevolga federacia regiono | ||
Respubliko | Baŝkirio | ||
Rivero | Belaja | ||
Supermara alteco | 150 m s. m. | ||
Koordinatoj | 54° 44′ 00″ N 55° 58′ 00″ O / 54.73333 °N, 55.96667 °O (mapo) | ||
Areo | 707,93 km² (70 793 ha) | ||
Loĝantaro | 1 074 900 (2010) | ||
Denseco | 1 518,37 loĝ./km² | ||
Fondita | 1574[1] | ||
- statuso de urbo | 1586 | ||
Urbestro | Irek Iŝmuĥametoviĉ Jalalov | ||
Horzono | YEKT[2] (UTC+6) | ||
Poŝtkodo | 450-450999 | ||
OKATO | 80 401 | ||
Kodo | +7 347 | ||
Situo enkadre de Rusio
| |||
Situo enkadre de Baŝkirio
| |||
Vikimedia Komunejo: Ufa | |||
Retpaĝo: http://www.ufacity.info/ | |||
Ufa (ruse Уфа [ufá], baŝkire baŝkire Öfö, tatare Efä) estas urbego kaj ĉefurbo de Baŝkirio, Rusia Federacio, kie ĝi estas la 11-a plej granda urbo. Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 1 128 787 loĝantoj sur areo de 707,93 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 594 loĝantoj/km².
Ufa troviĝas en la suda parto de la lando, apud Uralo, en valo de rivero Belaja (Blanka, Белая) (kiu enfluas en riveron Kama (Кама)), ĉe la enfluo en ĝin de riveroj Ufa (Уфа) kaj Djoma (Дёма).
Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 54° 44′ N 55° 58′ O / 54.733 °N, 55.967 °O (mapo).
La urbon oni fondis en 1574 lige kun la ekrego de la baŝkira teritorio fare de Rusio. Tiam unue provizora fortikaĵo konstruiĝis. Ufa havas statuson de urbo ekde jaro 1586. Ekde 1919 ĝi estas ĉefurbo de la supre menciita aŭtonomio, post la socialismo ankaŭ religia centro de muslimoj. En Ufa ŝtata universitato funkcias.
La 3an de junio de 1989 du moviĝantaj trajnoj okazigis sparkojn kiuj eksplodigis naturan gason el gasdukto ĉe Ufa. Estis ĉirkaŭ 645 mortintoj.[3]
Industrio de Ufa naskiĝis nur en la 19-a jarcento. En 1925 oni komencis produkti turbinojn por flugmaŝinoj, ekde 1942 diversajn gumojn, nuntempe plastojn.
Ekde 1870 la ŝipado, ekde 1892 la fervojo ekfunkciis, kiel transsiberia fervojo. Ufa havas internacian flughavenon. En la urbo tramoj, aŭtobusoj, troleoj kaj ekde 2011 supozeble metroo liveras la pasaĝerojn.
Ĉefurbo: Ufa
Urbaj distriktoj: Agidel | Kumertau | Meĵgorje | Neftekamsk | Oktjabrjskij | Salavat | Sibaj | Sterlitamak | Ufa
Municipaj distriktoj: Abzelilova | Alŝeeva | Arĥangelska | Askina | Aurgaza | Bajmaka | Bakala | Baltaĉeva | Belebeja | Belokataja | Belorecka | Biĵbuljaka | Birska | Blagovara Blagoveŝĉenska | Buzdjaka | Burajeva | Burzjana | Ĉekmaguŝa | Ĉimŝa | Davlekanova | Duvana | Djurtjulia | Fjodorovka | Gafura | Ĥajbulina | Janaula | Jermekejeva | Iglina | Iliŝeva | Iŝimbaja Kaltasa | Karaidela | Karmaskala | Kiga | Krasnokama | Kugarĉa | Kuŝnarenkova | Kujurgaza | Meleuza | Meĉetlina | Miŝkina | Mijaka | Nurimanova | Salavata | Sterlibaŝeva | Sterlitamaka | Ŝarana Tatiŝla | Tujmaza | Uĉala | Ufa | Zianĉura | Zilaira