Type a search term to find related articles by LIMS subject matter experts gathered from the most trusted and dynamic collaboration tools in the laboratory informatics industry.
Subjekto de Rusia federacio | |
Flago | Blazono |
respubliko de Rusio | |
---|---|
Administrado | |
Federacia regiono | Siberia federacia regiono |
Ĉefurbo | Kizil (ĝis 1918 nomiĝis Belocarsk, kaj inter 1918-26 Ĥem-Beldir) |
Prezidanto | Sholban Kara-ool (ekde ) |
Fondita | 11-a de Oktobro 1944 |
Demografio | |
Loĝantaro | 307 930 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010)[1] |
Loĝdenso | 1,8 loĝ./km² |
Oficialaj lingvoj | Tuva, rusa |
Etnoj | tuvoj (81,0 %) rusoj (16,1 %) (Stato: 2010) |
Geografio | |
Areo | 168 604 km²[2] |
Pliaj informoj | |
Himno | Men - Tyva Men |
Horzono | UTC+7 |
Poŝtkodoj | 667000–668999 |
Aŭtokodoj | 17 |
OKATO | 93 |
ISO 3166-2 | RU-TY |
Retpaĝaro | www.gov.tuva.ru |
Historio – Sendependa – Aŭt. regiono – ASSR – respubliko |
1921-1944 11-a de oktobro 1944 10-a de oktobro 1961 31-a de marto 1992 |
Tuvio aŭ Tuvujo (ruse Тува, tuve Тыва) estas respubliko en la suda parto de Siberio en Rusio. Dum manĉua imperio la teritorio de Tuvio (tiam nomata randoregiono Urjanĥajo) apartenis al Ekstera Mongolio (nuna Mongolio). De 1921 ĝis 1944 ĝi estis sendependa ŝtato kaj nomiĝis Popola Respubliko de Tannu-Tuva.
Tuvio situas en la geografia mezo de Azio. Laŭdire la geografia meza punkto situas en la ĉefurbo Kizil, sed pri tio ne regas ĝenerala unuanimeco. Tamen tie troviĝas monumento, kiu indikas la geografian mezon de Azio. Tuvio estas grandparte montara regiono kaj altebenaĵo, pro kio la naturo konserviĝis relative bone. La regionon ĉirkaŭas montaroj Sajan kaj Tannu-Ola. Pli ol 80% el la teritorio estas montaroj. La plej alta loko estas Mongun-Tajga (Arĝenta monto), kies alteco estas 3 976 metroj.
La najbaroj de Tuvio estas norde Krasnojarska regiono, nordoriente Irkutska provinco, sude Mongolio, okcidente respubliko Altaj kaj nordokcidente Ĥakasio.
En jaroj 1921-1944 ekzistis Tuvia Popola Respubliko, socialista ŝtato, tio estis aliancano de Sovetunio. En la jaro 1944 ĝi fariĝis parto de la Unio.
Tuvio havas 305 510 loĝantojn (2002). Duono el la loĝantoj vivas en urboj aŭ urbetoj. Tuvio havas kvin urbojn, kiuj estas la ĉefurbo Kizil (104 105 loĝ.), Ak-Dovurak (13 300 loĝ.), Ŝagaan-Arig (9 100 loĝ.), Ĉadanaa (9 100 loĝ.) kaj Turan (5 600 loĝ.).
Plejparto el la loĝantoj estas tuvoj, kiuj formas 77,0 % el la loĝantaro (2002). La plej granda minoritato estas rusoj 20,1 % el loĝantaro. Post la kolapso de Sovetio rusoj grandkvante elmigris el la regiono. En jaro 1989 rusoj formis 32 % el loĝantaro.
Post la fermo de multaj industriaj centroj dum la jaroj 1990-aj, la kultivado de kanabo venis en Tuvion kaj estas hodiaŭ tre grava, kvankam oficiale ne permesata. Pritaksoj de la surfaco de la kampoj ne estas precizaj, estas de 26 mil ĝis 84 mil hektaroj[3]. En 2005 la moskva ĵurnalo Novaja Gazeta en la artikolo de sia ĵurnalisto Aleksej Tarasov nomas Tuvion „rusia Kolombio, kie eĉ la infanoj vivas dank' al kanabo kaj kie la polico defendas la kampojn aŭ la produktistojn...“. En la sama artikolo de Novaja Gazeta estas aserto, ke la kanabo fariĝas en kelkaj regionoj kvazaŭ valuto por multaj aferoj, i. a. manĝo, aŭtoj, ĉevaloj aŭ la alkoholaĵo[3].
Ĉefurbo: Kizil
Urbaj distriktoj: Ak-Dovurak | Kizil
Municipaj distriktoj (koĵuunoj):
Baj-Tajga |
Barik-Ĥemĉika |
Bii-Ĥema |
Ĉaa-Ĥola |
Ĉedi-Ĥola |
Dzun-Ĥemĉika |
Erzina |
Kaa-Ĥema |
Kizila |
Mongun-Tajga |
Ovura |
Sut-Ĥola |
Tanda |
Tere-Ĥola
Tes-Ĥema |
Toĵa |
Ulug-Ĥema