Type a search term to find related articles by LIMS subject matter experts gathered from the most trusted and dynamic collaboration tools in the laboratory informatics industry.
Svisa Radio Internacia | ||
---|---|---|
dissendanto | ||
Komenco | 1931 vd | |
Geografia situo | CH1903: 602672 / 199169 (mapo)46.94367.47373Koordinatoj: 46° 56′ 37″ N, 7° 28′ 25″ O; CH1903: 602672 / 199169 (mapo) | |
Lando(j) | Svislando vd | |
Sidejo | Berno | |
| ||
Filioj | Radiotelevisione svizzera di lingua italiana (en) vd | |
Posedatoj | Radiotelevisione svizzera di lingua italiana (en) Radio SRF 2 Kultur (en) Radiotelevisiun Svizra Rumantscha Radio télévision suisse vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | asocio (Svislando) | |
Svisa Radio Internacia (SRI) estis la eksterlanda servo de la (ŝtata) Svisa Radia kaj Televida Kompanio (SRG SSR idée suisse). La stacio havis la taskon peri kompletan bildon pri Svisio en eksterlando, elsendante plurlingvajn radioprogramojn je mallongaj ondoj ekde la sendilo en Schwarzenburg.
Unu el la grandaj meritoj de Edmond Privat estis, ke en 1946 ĉe Svisa Kurtonda Radio (poste nomata Svisa Radio Internacia) komenciĝis disaŭdigi elsendojn en Esperanto. Tiujn elsendojn realigis - ĝis sia morto en 1962 - Edmond Privat.
Kiel posteulo de Edmond Privat, Claude Gacond plenumis la funkcion de esperanto-prelegisto ĉe Svisa Radio Internacia, dialogante kun sia edzino, Andrée Gacond, ĉiusemajne dum tridek jaroj (1962-1992). Inter la parolistoj de SRI menciindas: Arthur Baur kiu prelegis dum pluraj jaroj kun sia edzino, Heidi Baur, kaj Andreas Künzli (1986-92).
La esperantlingva programo de SRI ne plu estis elsendata jam ekde 1992, spite al la fakto, ke la aŭskultantaro estis relative granda laŭ la kvanto de la leteroj ricevitaj de la esperanto-redakcio de la radiostacio. Je la 30-a de oktobro 2004 ĉesis la elsendoj en Esperanto. Svisa Radio Internacia fariĝis retejo swissinfo.ch en 10 lingvoj, sed ne en Esperanto[1]. La estro de la PR-fako de SRI emfazis, ke ĉesigi la esperantajn kurtondajn elsendojn "ne estis selektiva mezuro kontraŭ Esperanto-parolantoj" sed parto de nova orientiĝo por SRI kaj la amaskomunikiloj ĝenerale[1].