Search for LIMS content across all our Wiki Knowledge Bases.
Type a search term to find related articles by LIMS subject matter experts gathered from the most trusted and dynamic collaboration tools in the laboratory informatics industry.
Ribelo de Zamość – defendo de Zamość-regiono kontraŭ germanaj deportadoj, realigataj laŭ premisoj de Generalplan Ost fine de 1942 kaj komence de 1943.
Trapaso de eventoj en Zamość-regiono en la jaroj 1941-1944
Tuj post transpreno de regopovo en la regiono fare de germana civila administrado kaj SS, oni komencis alvenigi ĉi tien grandajn kvantojn de policaj kaj armeaj fortoj. Ili havis diversajn taskojn: protektaj, reprezaliaj, revenĝaj, likvidaj koncerne polan rezistan movadon kaj rabaj koncerne agrikulturajn varojn. En 1940 estis organizita Eksterordinara Ekstermiga Agado – multajn politikajn aktivulojn kaj intelektulojn oni murdis aŭ forveturigis al koncentrejoj. Ĝis 1942 germanoj murdis ĉiujn judojn. Oktobre 1941 en Bełżec (ĉ. 8 km sude de Tomaszów Lubelski) establiĝis unu el la plej grandaj en Eŭropo ekstermejoj – Sonderkommando Belzec der Waffen-SS, Belzec.
27.11. Nokte de la 27-a/28-a germanoj komencis amasan deportadon de la loĝantaro de Zamość-regiono kadre de Generalplan Ost, komencinte de vilaĝo Skierbieszów — je la 3.00 horo nokte oni permesis dum 15 minutoj kunporton de propraĵoj (malsanuloj sur litoj estis pafmortigataj). Entute ĝis aŭgusto 1943 oni elveturigis de 294 vilaĝoj (kaj planis el 700) 110 mil polojn kune kun 30 mil polaj infanoj por ilia germanigo. La germana teroro kaŭzis eksplodon de la ribelo de Zamość.
10.12. Germana polico transportis de Zamość 644 polojn (kune kun infanoj) al koncentrejo en Aŭŝvico - dum tritaga veturo 14 personoj sukcesis fuĝi, vagonoj estis tiom plenplenaj, ke ili ne povis sidi, ricevis nek akvon, nek nutraĵon, entute el tri transportoj de 1300 personoj 80% pereis en la ekstermejo
Bataloj de soldatoj kaj polaj partizanoj en Zamość-regiono estis memorigitaj sur la Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio per surskribo sur unu el tabuloj post 1945 „ZAMOJSZCZYZNA 1942 – 1944”, kaj post 1990 „ZAMOJSZCZYZNA 30 XII 1942 – 5 II 1943”.
Dokumenta filmoPowstanie zamojskie: Nie dali ziemi... (Ribelo de Zamość. Ne donis la teron...), Pollando 2006,reĝisorita de Mirosław Gronowski, kiu estis premiita en festivalo en Nov-Jorko.
Al la ribelo estis dediĉita dokumenta-eduka filmo Wszystko dla Polski. Powstanie zamojskie 1942-1944 (Ĉio por Pollando. Ribelo de Zamość 1942-1944).
Jerzy Markiewicz (redaktoro), Bataliony Chłopskie w obronie Zamojszczyzny: Bitwy pod Wojdą, Zaborecznem i Różą 30.XII.1942 – 1-2.II.1943 (KamparanajBatalionoj defende de Zamość-regiono: bataloj de Wojda, Zaboreczno kaj Róża, 30-a de decembro 1942 - 1-2-a de februaro 1943), Ludowa Spółdzielnia Wydawnicza, 1957