Type a search term to find related articles by LIMS subject matter experts gathered from the most trusted and dynamic collaboration tools in the laboratory informatics industry.
Palanto aŭ Palaso (el la greka Πάλλας «svinganta lancon», genitive Πάλλαντος; latine Pallas) estas la nomo de la jenaj personoj de la Grek-romia mitologio.
Laŭ Heziodo, Palanto estis titano de la dua generacio kiu personigis saĝecon kaj estis iamaniere ligita al militarto kaj al la printempaj militkampanjoj.[1][2] Li estis filo de Krejo kaj Eŭribia, do frato de la astraj titanoj Astreo kaj Perseso. Palanto edziĝis al la subtera riverdiino Stiksa, filino de Oceano kaj Tetisa. Kun ŝi li iĝis patro de Nika (venko), Kratoso (povo, forto), Bia (perforto) kaj Zelo (rivaleco, klopodo aŭ penado), aliancanoj de la gedioj en la militoj kontraŭ la titanoj.[3] Higeno rakontas ke Palanto, kiun li nomas «la giganto», estis patro ankaŭ de Skila, Fonteso (fontoj) kaj Lako (lagoj).[4]
La Homera himno al Hermeso asertas ke la luna diino Selena (laŭ la plimulto de la versioj filino de la titanoj Hiperiono kaj Teja) estis filino de Palanto, filo de Megamedo. Tiu ĉi estas la nura mencio al tiu Megamedo, kaj kelkaj mitologoj konsideras ke temas pri la sama rolulo, tio estas, la titano Palanto.[5] Aldone, Ovidio uzis la patronomon «Pallantias» aŭ «Pallantis» kiel kromnomo de Aŭrora, la romia ekvivalento de la greka Eosa (mateniĝo) kaj fratino de Selena. Do, la elstara poeto verŝajne konsideras ilin filinoj de Palanto, aŭ almenaŭ rilatantaj al li iamaniere[6][7]
Pro tio, ke Palanto estis ankaŭ epiteto de Atena, ŝi aperas en maloftaj versioj kiel plia filino lia. Tamen, la plej disvastigata versio pri la kialo de la kromnomo de tiu diino asertas ke iam la titano Palanto klopodis seksperforti ŝin, sed Atena sin defendis kaj sukcesis mortigi la atakanton. Poste li senhaŭtigis lin kaj faris per lia haŭto la faman kirason kiu karakterizis ŝin, la Egido.[8] Laŭ alternativa versio, la origino de la epiteto ne estas la titano Palanto, sed samnoma nimfo, akompanantino de la diino dum junaĝo. Suido ankaŭ pritraktas la devenon de la atena epiteto, kaj sugestas eblan derivaĵon de "svingi (pallein) lancon".[9]
Palanto verŝajne prezidis la konstelacion Koĉero kaj ĝian ĉefan stelon Capella (la ŝtormoportanta kaprino Aiksa), kiu supreniras ĉielen kaj anoncas la komencon de la tradicia kampanja sezono en Antikva Grekio. Lia patro Krejo kaj lia frato Perseso eble prezidis la du apudajn stelarojn, Ŝafo (Krejo en la greka) kaj Perseo, respektive. Fakte, la koĉera konstelacio enhavas la du plej signifajn atributojn de la titano Palanto, unue ĉar ĝi estis prezentita kiel batalanto stiranta militĉaron, kaj due pro la kaprino Aiksa. Oni imagis Palanton kiel kaprinoforma dio (de tio la kaprineca felo kiu formis la Egidon), same kiel Krejo estis virŝafo, Perseso hundo kaj Astreo azeno aŭ ĉevalo, laŭ la popola imago. La rilato de Palanto al la steloj plifortiĝis per la atributo al li de la patrineco de Selena (Luno).
La geografo Paŭzanio rakontas ke la loĝantaro de la aĥea urbo Pellene asertis ke ĝi ricevis tiun nomon honore al Palanto, kvankam la argolandanoj postulis ke ĝi devenis el ilia loka heroo Peleno.[10] La ĉevalo de la titano Palanto nomiĝis Esono.
Palanto estis unu el la originaj gigantoj, filoj de Gea (Tero) kiuj spruĉis el la sango de Urano kiam li estis kastrita fare de sia filo Krono.[11][12] Laŭ la mitografo Apolodoro, dum la gigantomaĥio (kosma batalo inter la gigantoj kaj la olimpaj gedioj), Palanto estis senhaŭtita fare de Atena, kiu uzis lian haŭton kiel ŝildon.[13] Johano Tzetzes priskribas Palanton kiel flugilhava virŝafo, kaj laŭ li Atena ankaŭ enmetis liajn flugilojn sur siaj propraj ŝuldoj.[14] Kvankam la origino de tiu epiteto de Atena ne estas klara,[15] laŭ fragmento de la verko de Epikarmo (ĉ. 540-450 a.K.), la diino, post uzado de la haŭto de Palanto kiel mantelo, aldonis la nomon de tiu giganto al la sia propra.[16]
Tiu ĉi rakonto, priskribita de Apolodoro kaj Epikarmo, estas unu el la multnombraj epizodoj en kiuj Atena mortigas kaj senhaŭtigas kontraŭulon, kaj faras la Egidon per lia haŭto.[17] Ekzemple, Eŭripido priskribas ke dum la batalo inter gigantoj kontraŭ la gedioj okazinta en Flegro estis la Gorgono, eble konsiderata ĉi tie kiel unu el la gigantoj, tiu mortigita kaj senfeligita de Atena,[18] dum la eposa poemo Meropiso asertas ke la viktimo estis la giganto Astero, de nepenetrebla haŭto.[19] Alia supozebla kontraŭulo de Atena en tiu milito, ankaŭ nomiĝinta Palanto, verŝajne estis ŝia patro, kiu klopodis seksperforti ŝin, do jen plia identigo de tiu ĉi rolulo kun la antaŭe priskribita.[20]
La latina poeto Klaŭdo Klaŭdiano mencias en sia Gigantomachia ke Palanto estis unu el la multnombraj gigantoj ŝtonigitaj fare de la gorgona ŝildo de Minerva. En tiu verko, la giganto kriis «Kio okazas al mi? Kio estas tiu glacio kiu rampadas tra ĉiuj miaj membroj? Kio estas tiu ĉi torporo kiu katenigas min per tiuj marmoraj ĉenoj?»[21] Tamen, laŭ la plimulto de la versioj, Atena vundis Palanton per ĵetado de ŝtono, kaj Heraklo finmortigis lin ĉar laŭ la aŭguro la gedioj ne sukcesos venki la gigantojn sen lia helpo.
Ĉu pro la similaj atributoj de ambaŭ, ĉu pro simpla konfuzo, la giganto Palanto kaj la samnoma titano ofte unuiĝas en ununura figuro.
Palanto estis atena princo, filo de Reĝo Pandiono la 2-a kaj de Pilia. Li naskiĝis en Megaro, kie lia patro regis en ekzilo ĉar la filoj de Metiono forpelis lin el Ateno. Post la morto sia patro, Palanto kaj liaj fratoj Egeo, Nizo kaj Liko detroniĝis la uzurpanton Metiono, kaj akiris la regadon de la urbo. Ili kundividis la povon, laŭ lotado per kiu Egeo iĝis la oficiala reĝo de Ateno[22] kaj Palanto ricevis la vilaĝon Paralio[23][24] aŭ Diakrio[25] kiel reĝlando, aŭ eble li dividis la posedon de pluraj demoj en la suda parto de Atiko kun Egeo.[26]
Multajn jarojn poste, kiam Egeo forpasis, Palanto klopodis forpreni la tronon de la laŭleĝa heredinto, lia nevo Tezeo. Tamen, li malvenkis, kaj la filo de Egeo mortigis lin.[27][28] Tezeo estis juĝita pro tiu murdo, sed la tribunalo de Delfina Apolono konsideris ĝin «pravigebla homicido» kaj malkondamnis lin. Religiflanke, lia filo Hipolito senpekigis lin en Trezeno, kie Tezeo devis pasi unu jaron. Tamen, la kvindek filoj de Palanto, la palantidoj, daŭrige kontraŭstaris Tezeon,[29] kaj planis lian detroniĝon. Sed li estis perfiditaj fare de la heroldo Leoso kaj ĉiuj el ili mortis per embusko organizita de Tezeo.[30] La elstara atena familio Palantidoj asertis deveni el tiu ĉi Palanto,[31] ĉar laŭ alternativa versio li kaj liaj filoj ne mortis fare de Tezeo, ĉar ili petegis kompaton, kaj dispeliĝis poste. Pro tiu fakto, en historiaj tempoj, la familio Palantidoj rifuzis ian ajn rilaton kun la Agnuntoj, devenantoj de la perfidulo.[32]
Laŭ versio apogita fare de Servio, Palanto ne estis frato, sed filo de Egeo. Laŭ tiu rakonto lia frato Tezeo forpelis lin el Atiko, do Palanto instaliĝis en Arkadio, kie li iĝis reĝo kaj fondanto de la urbo Palantio kaj de la dinastio al kiu apartenis Evandro kaj lia filo Palaso.[33]
Palado estis unu el la likaonidoj, la filoj de la malpia Reĝo Likaono kiuj ekskapis de la palaco kiam Zeŭso aliformigis ilian patron en lupo[34]. En sia ekzilo, li iĝis eponima fondinto de la arkadia urbo Pallantiono, tuj post la diluvo de Deŭkaliono.[35][36] Li estis la instruisto de la diino Atena[37] kaj okupiĝis pri ŝi tuj post ŝia naskiĝo, kiu laŭ la loka mitaro okazis en la proksima urbeto Alifero.[38] Li havis filinon nomiĝinta Kriza, kiu edziniĝis al Reĝo Dardano kaj portis la Paladion al Trojo.[39] Malofta tradicio konsideras lin, anstataŭ la samnoman titanon, la patro de Nika, personigo de venko. Dionizo de Halikarnaso ankaŭ konfuzas lin kuna la filo de Pandiono,[40] sed ŝajnas ke tiu atribuo celas pravigi ke la troja reĝfamilio devenas, kaj pro tio ŝuldas respekton, de tiu atena.[41]
La helenismaj mitologoj, tre okupitaj en la redaktado de genealogiaj arboj, unuigis eble pro konfuzo tiun ĉi rolulo kun la filo de Pandiono, al kiu ili atribuis regadon en Arkadio je la fino de lia vivo por kongruigi la du vivrakontojn. Do la likaonida Palado ankaŭ aperas en la mitaj fontoj kiel praŭlo de Evandro, la arkadia reĝo kiu kondukis sian popolon al Italio. Ŝtonaj skulptaĵoj de Palado kaj de supozebla nepo[42] Evandro videblis en Palantio en la epoko de Paŭzanio.[43]
Romiaj verkistoj uzis la nomon de Palado en sia klopodo trovi etimologion por la nomo de la monteto Palatino.[42]
Laŭ la romia mitologio tiu ĉi Palanto estis filo de la arkadia reĝo Evandro, tiu kiu migris al Latio kun sia popolo kaj iĝis aliancano de Eneo. Lia patrino nomiĝis Karmenta. En Eneado, de Vergilio, Evandro permesis lin batali kontraŭ la rutuloj, flanke de Eneo. Tiu lasta konsideris tion honoro, kaj traktis Palanton kiel sian propran filon Askanio.[44] Dumbatale, sur sia ĉevalo Etono, Palanto montris sian militkapablon per mortigo de multnombraj kontraŭuloj,[45], ĝis la punkto ke onis komparis lin kun la rutula Laŭzo, filo de Mezentio.[46]
Tamen, li estis malvenkita kaj mortigita fare de Turno,[47][48] kiu prenis la glavzonon de Palanto kiel trofeo.[49] Eneo furioziĝis pro la morto de sia amiko, kaj atakis la rutulan armeon farante vojon ĝis Turno. Tamen, Juno intervenis kaj deturnis la reĝon, savante tiamaniere lian vivon. Venĝeme, Eneo mortigis Laŭzon, sed li tuj pentis pri tio.[50] Okazis poste kombato dum kiu Eneo venkis kaj mortigis Mezention,[51] kaj je la fino de la poemo, post priskribo de la malĝojo de Evandro kiam li ricevis la kadavron de sia filo,[52], Eneo estis preskaŭ mortigonta Turnon. Tiu lasta petegis kompaton kaj la filo de Anĥizo hezitis, sed li subite vidis la balteon kiu apartenis al Palanto kaj plenkolerite mortigis la rutulan reĝon en venĝo.[53] Tiu ĉi lasta epizodo de la eposa poemo estas klara paralelismo kun la morto de Hektoro fare de Aĥilo, venĝeme pro la morto de lia amiko Patroklo.
Ekzistas pli antikva versio kiu priskribas la entombigon de Evandro en Monto Palatino fare de sia filo Palanto. La malkongruo de la vergilia rakonto kun supervivo de Palanto al sia patro originis la figuron de dua Palanto, nepo de Evandro, kiu pravigos la nomon de la sakrala monteto en Romo.[54]
Ankaŭ en romia mitologio, Palanto estis filo de la heroo Herkulo kaj de la filino de Evandro (nomiĝinta Lavinia, Dina aŭ Laŭna, laŭ la versioj) fratino, do, de la rolulo antaŭe menciita. Li mortis antaŭ atingi puberecon, en ĉe-tibera urbo kiu pro tio ricevis la nomon Palantio,[55] Do, jen plia klopodo pravigi etimologion por tiu ĉi municipo kaj monteto.
Dum Mezepoko, la imperiestro Henriko la 3-a pretendis esti malkovrinta la tombejon de tiu ĉi persono (aŭ eble de lia samnoma onklo, ĉar ambaŭ figuroj konfuziĝis en tiu tempo). Laŭ la tiamaj onidiroj, oni trovis gigantan mumion kun vundego surbruste en sekreta tombejo kie troviĝis ankaŭ lampeto brulanta dum pli ol du mil tricent jaroj.[56]
Palaso estis la patro de Eŭrialo, batalanto en la Troja milito. Lia edzino nomiĝis Diomeda,[57] sed oni scias nenion pli pri ili.