Type a search term to find related articles by LIMS subject matter experts gathered from the most trusted and dynamic collaboration tools in the laboratory informatics industry.
Niers | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 117,6 km |
Fluo | |
Enfluejo | Mozo |
Geografio | |
Landoj | Germanio |
Regionoj | Nordrejn-Vestfalio |
Niers estas orienta kaj dekstra alfluo de Mozo en Germanujo kaj Nederlando. Ĝia germana sekcio estas – sen la maldekstraflanka fontrivereto Wockerrather Fließ aŭ Kaulhauser Fließ (4,5 kilometrojn) – 113,1 kilometrojn longa kaj la nederlanda parto ok kilometrojn longa; kun la fontrivereto estas entute 117,6 kilometrojn fluovojo.
La rivero pasas en la maldekstraflanka parto de la Regiono Malsupra Rejno okcidente de la akvodislimo inter la riveroj Rejno kaj Mozo. Ĝi fontas en Kuckum kaj fluas interalie tra Geldern kaj Goch (ĉiuj en Nordrejn-Vestfalio; Germanujo), por malantaŭ Gennep (Provinco Limburgo en Nederlando) enbuŝiĝi en la Mozon. Das akvokolekta baseno ampleksas 1380,63 kvadratajn kilometrojn, sur kiuj loĝas 735.000 homoj.