Type a search term to find related articles by LIMS subject matter experts gathered from the most trusted and dynamic collaboration tools in the laboratory informatics industry.
La grupo de Lisamfibioj, nome Lissamphibia, estas grupo de tetrapodoj kiu inkludas ĉiujn modernajn amfibiojn. Lisamfibioj konsistas el tri vivantaj grupoj: nome Salientia (ranoj, bufoj, kaj ties formortintaj parencoj), nome Caudata aŭ vostohavuloj (salamandroj, trituroj, kaj ties formortintaj parencoj), kaj la Gymnophiona (nome senmembraj senkruruloj kaj ties formortintaj parencoj). Kvara grupo, nome Allocaudata aŭ Albanerpetontedoj, estis modere sukcesa, daŭre 160 milionoj da jaroj el Meza Ĵurasio al la frua Plioceno, sed iĝis formortinta antaŭ 2.5 milionoj da jaroj.
Dum kelkaj jardekoj, tiu nomo estis uzata por grupo kiu inkludas ĉiujn vivantajn amfibiojn, sed ekskludas ĉiujn ĉefajn grupojn de Paleozoikajn tetrapodojn, kiaj Temnospondyli, Lepospondyli, Embolomeri, kaj Seymouriamorpha.[1] Kelkaj sciencistoj konkludis ke ĉiuj el la unuarangaj grupoj de modernaj amfibioj, nome ranoj, salamandroj, senkruruloj estas tre rilataj, sed aliaj[2] asertas ke ranoj kaj salamandroj evoluis el temnospondiloj, dum senvostuloj evoluis el lepospondiloj, kaj tiele Lisamfibioj estas polifletikaj rilate al aliaj tetrapodoj.
Kelkaj fakuloj asertis ke frua disorofoido de Permio nome Gerobatrachus hottoni estas lisamfibio.[2] Se ne,[3] la pli fruaj konataj lisamfibioj estas Triadobatrachus kaj Czatkobatrachus el la Malsupra Triaso.[4][5]