Knowledge Base Wiki

Search for LIMS content across all our Wiki Knowledge Bases.

Type a search term to find related articles by LIMS subject matter experts gathered from the most trusted and dynamic collaboration tools in the laboratory informatics industry.

La Kromolitografio estas metodo de litografio pere de kiu la desegnoj estas presitaj kolore. La ekzempleroj plej fajnaj atingas tre bonkvalitan alproksimigon de la efiko de la pentrarto. La termino derivas de la greka chroma (koloro), lithos (ŝtono) kaj grafos (de graphein, desegno).

La tekniko estis disvolvigita ĉefe de la german-franca litografo Godefroy Engelmann de Mulhouse (1788–1839) kiu patentigis la proceduron en 1837.

Laŭ Francisko Azorín kromolitografio estas Arto presi plurkolore per litografio, elpensita en Munheno.[1] Li indikas etimologion el la greka ĥromos + lithos + graphos (koloro + ŝtono + desegni). Kaj li aldonas la terminojn kromotipografio, por arto presi plurkolore per tipografio; kromofotografo, por arto fari fotografiojn plurkolorigitajn; kaj kromatiko, por scienco pristudanta la kolorojn.[2]

Bildaro

Notoj

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 121.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj