Type a search term to find related articles by LIMS subject matter experts gathered from the most trusted and dynamic collaboration tools in the laboratory informatics industry.
Kondensilo | ||
---|---|---|
vd | ||
Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
Kondensatoro (aŭ kondensilo) estas pasiva elektroteknika (elektronika) elemento, kiu konsistas el du konduktiloj kaj malkonduktilo (izolaĵo) inter ili. Ĝi utilas por konservi elektrajn ŝargojn.
Por karakterizi idealan kondensatoron sufiĉas unu konstanta valoro, kapacitanco, kies mezurunuo laŭ la Sistemo Internacia de Unuoj estas la farado.
Praktike, ŝargo penetras malkonduktilon. Penetrado dependas de elektra tensio, kaj se tensio havas sufiĉan valoron, tiam povas esti elektra traboro (parta detruo de la malkondukta dielektriko). En sistemoj kun alterna kurento ankaŭ oni difinas resonancan frekvencon.
Ewald Georg von Kleist faris sciencajn eksperimentojn. En 1745 li eltrovis la "skuantan botelon" (germane: Erschütterungsflasche) kaj la 4an de novembro 1745 li skribis pri lia eltrovaĵo al J.K. Lieberkühn en Danzig, kiu provis refari la eksperimenton sed ne sukcesis [1]. Kleist skribis al pluraj sciencaj societoj kiuj komence ne sukcesis en ripetado de la eksperimento. Sendepende de Kleist la profesoro pri fiziko de la Universitato de Leiden Pieter van Musschenbroek, faris la saman eltrovaĵon en 1746. Pro tio, la "skuanta botelo", kiu fakte estis la unua elektra kondensilo, estas konata laŭ la nomo Botelo de Leiden.
Elektra tensio inter du konduktiloplatoj kaŭzas kolektiĝon de elektra ŝargo. Poste, kiam elektra tensio malaperas, elektra ŝargo restas en konduktiloplatoj pro Kulomba leĝo. Se kondensilo konsiderata kiel tuto ne havas elektran ŝargon, tial ke ŝargoj en ĉiu konduktiloplato estas samabsolutaj valoroj, sed havas kontraŭsignojn. Karakteriza valoro de kondensilo estas ĝia kapacitanco:
kaj:
Ĝenerale, tensio kaj kurento de kondensilo en momento t kunigas laŭ formulo:
Laboron dW oni devas fari, por transloki malgrandan ŝargon dq el unua konduktilo ĝis dua. Kiam konduktilo havas kapacitancon C kaj havas jam ŝargon q estas:
la energio en la kondensilo estas:
kaj Q estas fina ŝargo, kiun havas kondensilo; la fina energio do estas, laŭ la difino de kapacitanco:
Elektra kurento estas ŝanĝo de ŝargo laŭ tempo, do:
Kondensilo en sistemo kun kontinua kurento post ia tempo ŝargiĝis ĝis tensio kaj tiam estas egala kun interrompo en sistemo ().
Kondensilo en sistemo kun alterna kurento en kiu estas tensio:
estas kurento:
kaj
kaj
kaj
Kondensiloj kunigitaj laŭ paralela reto havas samajn tension, tial iliaj kapacitancoj simple adicias. Se rigardi sur skemo de reto, oni estas videbla ke sistemo povas anstataŭi per kondensilo kun plato, kiu areo estas sumo de areoj ĉiuj kondensiloj.
Tensio estas dividita laŭ inverso de kapacitanco de kondensiloj. Ĉar elektra ŝargo estas sama en ĉiu kondensilo, do tuta kapacitanco estas:
alinome:
La kondensilo povas esti fiksvalora aŭ ŝanĝebla valora. La lasta nomiĝas turna kondensilo. En la malnovaj radioaparatoj serĉante radiostaciojn oni turnis kondensilon. Laŭ la izolaĵo la kondensilo povas esti papera (papero mergita en oleon), ceramikaĵa aŭ elektrolita.
Laŭ konstruo de kondensiloj oni povas dividi ilin je:
La plej simpla kondensilo estas la platkondensilo. Estas 2 metalaj platoj, grandaj je kelkaj dekoj da centimetroj. Ĝi bezonis multe da loko. poste oni faris metalajn foliostriojn inter olea papero. La 3 partojn oni survolvis kaj metis en skatoleton. La grandeco malpliiĝis je alumetskatolo.
La kondensilo baras la rektkurenton kaj tralasas la alternan kurenton.
Estas ankaŭ kvazaŭkondensiloj. Ekzemple en longa kablo du konduktiloj paralele troviĝas, inter ili nature izolaĵo estas.
Kondensatoro estas elektroteknika elemento, speciale farita por havi kapacitancon.
Pro la kapacitanco ĝi entenas relative malgrandan, sed signifan kvanton da elektra energio en elektra kampo.
Ĉefaj parametroj de kondensatoro estas:
Ĝenerale nominala tensio, rezistanco de izolo kaj tangento de angulo de perdado ankaŭ dependas de temperaturo.