Type a search term to find related articles by LIMS subject matter experts gathered from the most trusted and dynamic collaboration tools in the laboratory informatics industry.
Ĉogorio (K2) | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco | 8 611 m | ||
Situo | Pakistano kaj Ĉinio (Tibeto) | ||
Montaro | Karakorumo | ||
Geografia situo | 35° 53′ N, 76° 31′ O (mapo)35.88333333333376.516666666667Koordinatoj: 35° 53′ N, 76° 31′ O (mapo) | ||
| |||
| |||
Unua grimpo | 31-an de julio 1954 de Achille Compagnoni kaj Lino Lacedelli | ||
Rimarko | plej alta monto de Ĉinio (Tibeto) kaj Pakistano | ||
La Monto Ĉogorio (K2) estas kun alteco de 8611 m la dua plej alta monto de la mondo kaj la plej alta punkto de Pakistano. Ĝi estas nomata en Ĉinio oficiale 'Qogir', ĉine 乔戈里峰, kaj ankaŭ konata kiel Lambha Pahar, Ĉogori, Monto Godwin-Austen aŭ Dapsang; urdue کے ٹو. Ĝi situas sur la limo inter Pakistano kaj Ĉinio (Tibeto) kaj estas la plej alta monto de la montaro Karakorumo.
Ĝi estis la 4-a de la montoj pli altaj ol 8000 m, kiu estis grimpita de homoj. Estis ekspedicio de la alpistoj Achille Compagnoni kaj Lino Lacedelli, kiu la 31-an de julio 1954 sukcese atingis la pinton.
En 1986 la pinton konkeris aparte la unuaj poloj Wanda Rutkiewicz kaj Jerzy Kukuczka (el inter 10 polaj konkerintoj). Tiujare sur la monto pereis 13 personoj kaj en 2008 11 grimpantoj.