Search for LIMS content across all our Wiki Knowledge Bases.
Type a search term to find related articles by LIMS subject matter experts gathered from the most trusted and dynamic collaboration tools in the laboratory informatics industry.
Iranaj lingvoj estas subgrupo de la hindirana grupo de la hindeŭropa lingvaro. Proksimume 95 mln. homoj parolas iranajn lingvojn en moderna mondo. Iranaj lingvoj ofte estas neinterkompreneblaj.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Iranaj popoloj.
Grupo de popoloj en Hindeŭropa lingvofamilio. Dividiĝas je subgrupoj okcidenta (Persoj, Taĝikoj, Kurdoj, Ĉarajmakoj, Ĝemŝidoj k.a.) kaj orienta (Afganoj, Osetoj, Pamiranoj k.a.). La plej multnombraj popoloj de la grupo: Afganoj, Persoj, Kurdoj,Taĝikoj, Beluĝoj.
Popolo, ĉefgento de Afganio (pli ol 10 mln, 1992). Pli ol 19 mln (precipe nomadoj kaj duonnomadoj) loĝas en nordokcidento de Pakistano. Konservigas tribajn uniojn (Afridioj, Vaziroj, Gilzaoj, Duranoj k.a.).
Apartenas al hindo-mediteranea branĉo de eŭropoida raso.
Lingvo: paŝtua.
Kredantoj: precipe muzulmanoj-sunaistoj.
BAĤTIAROJ
Nomo: Bakhtiyaris; baĥtiaroj
Popolo en Irano (precipe en sudokcidento de historia regiono Granda Luristano aŭ Baĥtiario), 1 mln (1992). Dividiĝas je grupoj Haftlengo kaj Ĉeharlengo.
Popolo en Pakistano (4 mln) kaj Irano (1,4 mln, 1992). Loĝas ankaŭ en Afganio, Turkmenio (28,3 mil 1989) kaj arabaj landoj. Totala kvanto: 5,7 mln (1992).
Lingvo: beluĝa.
Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.
ĈARAJMAKOJ
Etna komunumo (ĝemŝidoj, firjuzkuĥoj, tajmanoj, tejmuroj) en nordokcidento de Afganio. (600 mil, 1992) kaj nordoriente de Irano (260 mil).
Lingvoj: de irana grupo.
Kredantoj: precipe muzulmanoj-sunaistoj, parto - en Irano - ŝiaistoj.
GILANANOJ
Nomo: Gilaniens; giljanci
Popolo en Irano (historia regiono Gilano): 3,3 mln (1992).
Lingvo: de irana grupo.
Kredantoj: precipe muzulmanoj-ŝiaistoj.
ĤAZAREANOJ
Nomoj: [m] ĥazara; [f] Khazareens; [r] ĥazarejci
Popolo en Afganio (1,7 mln, 1992) kaj Irano (220 mil).
Popolo en Turkio (pli ol 7,5 mln), Irano (ĉ. 5,6 mln), Irako (precipe en Kurda autonomia regiono, 3,7 mln), Sirio (pli ol 745 mil, 1992) kaj en aliaj landoj. Totala kvanto: 18 mln (1992).
PAMIRANOJ, Pamiraj taĝikoj. - Nomoj: [f] Peuples du Pamir; [r] pamirci, pamirskie taĝiki. Komuna nomo de etnografiaj grupoj de taĝikoj en Taĝikio (jazgulemoj, ruŝanoj, bartanganoj, ŝugnanoj, vaĥanoj), Afganio (munĝanoj, zebagoj k.a.), Pakistano (jidgoj kaj munĝanoj) kaj Ĉinio (sarikoloj kaj vaĥanoj). Kvanto: 300 mil (1992). Lingvoj: pamiraj. Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.