Type a search term to find related articles by LIMS subject matter experts gathered from the most trusted and dynamic collaboration tools in the laboratory informatics industry.
H. C. Artmann | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Hans Carl Artmann | |||||
Naskonomo | Hans Karl Artmann | ||||
Naskiĝo | 12-an de junio 1921 en Kienmayergasse 43 | ||||
Morto | 4-an de decembro 2000 (79-jaraĝa) en Vieno | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Korinfarkto vd | ||||
Tombo | Feuerhalle Simmering (en) , Abteilung 1, Ring 1, Gruppe 2, Nummer 3 vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Familio | |||||
Patrino | Maria Artmann (en) vd | ||||
Edz(in)o | Rosa Pock (en) (1976–) vd | ||||
Infanoj | Emily Artmann (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | lingvisto tradukisto poeto verkisto vd | ||||
Aktiva en | Vieno vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hans Carl ARTMANN (naskiĝinta la 12-a de junio 1921 en Vieno, mortinta samurbe la 5-a de decembro 2000) estis aŭstra verkisto. Li famiĝis per siaj poemoj verkitaj en la dialekto de Vieno (med ana schwoazzn dintn, 1958).
En 1940 li devis soldati kaj dezertis. Poste li iĝis militkaptito de la usonanoj en la 1945-a jaro.
Tiam li verkis la unuajn poemojn, kiujn oni voĉlegis radie en 1947 en Vieno. Poste li aktivis en rondaro ĉirkaŭ la fakgazeto Neue Wege kiel ankaŭ en la grupo Art Club. Tie ĉi li iĝis - kune kun Gerhard Rühm inter 1953-58 la centra figuro de la Viena Grupo.
Krome li fondis la teatreton kleine schaubühne. En 1954 li vojaĝis al Nederlando, Belgio, Francio kaj Italio, en 1955 tra Hispanio. En la 1958-a jaro estis eldonita lia unua libro, verkita en la viena dialekto, med ana schwoazzn dintn. En 1961 li loĝis en Stokholmo, en 1962 en Berlino, en 1963/1964 en Lund kaj Malmö, en 1965 denove en Berlino, de 1966-68 en Graz. Post la transloĝiĝo Berlinon en 1968 li longan tempon loĝis sen stabila domicilo, antaŭ instali sin en 1972 en Salcburgo respektive Vieno.
Artmann estis membro de la Berlina akademio pri artoj kaj honora doktoro de la Universitato de Salcburgo. Li ricevis la sekvontajn premiojn:
En la verkoj de Artmann alternis barokstila lingvoŝercado kun elementoj de makabreco.
Liaj ĉefaj verkoj estas: la lirikvolumoj Allerleirausch (1967), ein lilienweißer brief aus lincolnshire (1969) kaj Aus meiner Botanisiertrommel (1975); la socikritikaj prozaĵoj Von denen Husaren und anderen Seil-Tänzern ... (1959), Das suchen nach dem gestrigen tag ... (1964), Dracula Dracula (1966), Grünverschlossene Botschaft (1967), Fleiß und Industrie (1967), How much, schatzi? (1971), Die Sonne war ein grünes Ei. Von der Erschaffung der Welt und ihren Dingen (1982) kaj Im Schatten der Burenwurst. Skizzen aus Wien (1984); la poeta traktato Wiener Vorstadtballade (1991) kaj kelkaj en 1969 sub la titolo Die Fahrt zur Insel Nantucket eldonitaj teatraĵoj. En 1992 estis publikigita Die Zerstörung einer Schneiderpuppe. Poetisches Theater, kiu memorigas la artmann-ajn eksperimentojn kun formoj de pulĉinela teatro.
Krome li verkis radiodramojn kaj porinfanajn librojn kaj li estis tradukisto de svedaj, francaj, anglaj kaj hispanaj verkoj. La verkojn de François Villon ekzemple li tradukis en la dialekton vienan; li ankaŭ germanigis religian lirikon de la keltoj. En 1997 eldoniĝis lia traduko de Tragödie der Rächer (dramo de Cyril Tourneur.