Type a search term to find related articles by LIMS subject matter experts gathered from the most trusted and dynamic collaboration tools in the laboratory informatics industry.
Enportitaj specioj aŭ neindiĝenaj specioj, se temas pri plantoj (ankaŭ nomataj neofitoj) aŭ bestoj, estas specioj, kiuj vivas for de sia indiĝena distribua teritorio kaj alvenis tien pro homa agado, ĉu intenca ĉu nevola. Kelkaj enportitaj specioj estas damaĝaj al la ekosistemo, en kiujn ili estas enportitaj, aliaj malprofite influas agrikulturon kaj aliajn homajn uzadojn de naturaj resursoj aŭ frapas la sanon de bestoj kaj homoj. Aperos listo de enportitaj specioj en aparta artikolo. Enportitaj specioj kaj iliaj sekvoj sur naturaj medioj estas nuntempe polemika temo, kiu allogas laboron de multaj sciencistoj, registaroj, asocioj, agrikulturistoj kaj aliaj.