Type a search term to find related articles by LIMS subject matter experts gathered from the most trusted and dynamic collaboration tools in the laboratory informatics industry.
Edmontono | |
angle Edmonton | |
urbo | |
|
|
Oficiala nomo: Edmonton | |
Moto: "Industry - Integrity - Progress" (Industrio - Integreco - Progreso) | |
Kromnomo: City of Champions, Festival City, Gateway to the North, E-Town, Edmonchuk | |
Ŝtato | Kanado |
---|---|
Provinco | Alberto |
Regiono | Kalgari-Edmontona Koridoro |
Distrikto | Edmontona Ĉefurba Regiono |
Parto de | Kanadaj Prerioj |
Konata loko | Fuorto Edmontono |
Rivero | Norda Saskaĉevana rivero |
Situo | Edmontono |
- alteco | 688 m s. m. |
- koordinatoj | 53° 32′ 00″ N 113° 30′ 00″ U / 53.53333 °N, 113.50000 °U (mapo) |
Areo | 684,37 km² (68 437 ha) |
- de metropolo | 9 426,73 km² (942 673 ha) |
Loĝantaro | 1 010 899 loĝantoj (2021) |
- de metropolo | 1 159 869 loĝantoj |
Denseco | 1 477 loĝ./km² |
Fondita | 1795 |
Gvidantaro | Urbokonsilio de Edmontono |
Urbestro | Stephen Mandel |
Manaĝero | Al Maurer |
Plej facila aliro | al Roka Montaro |
Horzono | UTC (UTC-7) |
- somera tempo | UTC (UTC-6) |
Poŝtkodo | T5A ĝis T6Z |
Telefona antaŭkodo | +1-780, +1-587 |
Situo enkadre de Kanado
| |
Situo enkadre de Alberto
| |
Situo enkadre de Nord-Ameriko
| |
Vikimedia Komunejo: Edmonton | |
Retpaĝo: www.edmonton.ca | |
Edmontono estas la ĉefurbo de la kanada provinco Alberto. Ĝi situas en la centro de la provinco en regiono de montetoj kaj altaj ebenoj oriente de la Roka Montaro.
Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 1 010 899 loĝantoj sur areo de 767,85 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 317 loĝantoj/km². Ĝi estas la due plej granda urbo de Alberto kaj la sese plej granda en Kanado.
Edmontono lokiĝas centre de metropolo en kiu estas 35 sendependaj municipoj aŭ apud la urbolimoj de Edmontono aŭ nur kelkaj kilometrojn for de ili. Inter la pli grandaj tiaj komunumoj estas Sherwood Park (parto de la Distrikto Strathcona), St. Albert, Fort Saskatchewan, Leduc, Nisku (granda industria regiono en Distrikto Leduc), kaj la urboj Beaumont, Devon kaj Morinville. Tiu grandskala teritoria diserigo ludis rolon en la evoluo de la Edmontona regiono. Kvankam la Urbo Edmontono jam plurfoje provis aneksi ĉirkaŭajn munipojn, neniun proponon ĝis nun aprobis la provinca registaro.
La provinca asembleo de Alberto situas en Edmontono.
Vadim' Victor Obrastsoff fondis Esperanto-Grupon en Edmontono ĉirkaŭ 1930. Estas gastiganto de Pasporta Servo en la urbo.
|
|