Type a search term to find related articles by LIMS subject matter experts gathered from the most trusted and dynamic collaboration tools in the laboratory informatics industry.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: ETA (apartigilo) |
ETA | |||||
---|---|---|---|---|---|
terorisma organizaĵo armita organizaĵo (–2018) eksa ento (2018–) | |||||
Komenco | 31-a de julio 1959 vd | ||||
Fino | 3-a de majo 2018 vd | ||||
Antaŭe | Ekin • ETApm (VIII) vd | ||||
Lando(j) | Hispanio • Francio vd | ||||
Ideologio |
Eŭska naciismo • revolucia socialismo • sendependismo • separismo • Ezker abertzalea | ||||
| |||||
Eŭskio kaj Libereco | |
---|---|
Euskadi Ta Askatasuna | |
terorisma organizaĵo • armita organizaĵo • eksa ento | |
Lando | Eŭskio |
Estro | Josu Urrutikoetxea |
Fondiĝo | 31-an de julio 1959 |
Dissolvo | 2-an de majo 2018 |
Ideologio | Eŭska naciismo, revolucia socialismo, sendependismo, separismo, Ezker abertzalea |
Ĵurnalo | Zutabe |
ETA (eŭske Euskadi Ta Askatasuna, do Eŭskio kaj Libereco) estis la eŭska armeo, kiu agas terorisme, fondita de 1959 studenta grupo en Bilbao (Bilbo) (Universitato Deusto), celante, ke la eŭska regiono:
ETA estis deklarita terorisma organizo fare de Eŭropa Unio kaj Usono pro la uzo de perfortaj rimedoj kiel murdo, kidnapo kaj ĉantaĝo (kiu estis unu el ĝiaj fontoj de financado). De 1968 ĝis 2010, 829 homoj estis mortigitaj kiel rezulto de la agadoj de la organizo [1].
Milionoj da Hispanoj dum multaj jaroj jam manifestaciis kontraŭ ETA, inkluzive en la Eŭska Aŭtonoma Komunumo mem. Milionoj ankaŭ manifestaciis kontraŭ la Madridaj atakoj de 11-a de marto 2004, pri kiuj multaj tiutempe kredis ETAn kulpa, grandparte pro manipulado de la informoj fare de la registaro de José María Aznar.
La celoj de la organizo ŝanĝiĝis kun la tempo. En la lasta periodo de sia ekzisto ĝi deklaris ke ĝia celo estis unuigi la aŭtonomajn unuojn de Eŭskio kaj Navaro kune kun la eŭskaj provincoj de Francio (Iparralde), kaj postulis rekonon de Francio kaj Hispanio de la rajto je memdetermino de Eŭskio.
La membroj de la organizo estis nomitaj etarras en la hispana lingvo aŭ etakideak en la eŭska lingvo. La membroj de la organizo kaj iliaj subtenantoj uzis la esprimon gudariak kiu signifas "militistoj" en la eŭska.
En marto de 2006, ETA anoncis provizoran ĉeson de sia terorista agado. Ĉi tiu ĉeso estis fine rompita la 30-an de decembro de tiu mem jaro, kiam okazis terorisma akto en la flughaveno de Barajas en Madrido kaj definitive rompita la 5-an de junio 2007. La 20-an de oktobro 2011, la organizo proklamis "definitivan ĉesigon de sia armita aktivado". La 3-an de majo 2018, la organizo oficiale ĉesis ekzisti[2].
Zutabe ("kolono", en la eŭska) estis la interna inform-bulteno de la eŭska sendependisma armita organizaĵo ETA.
civiluloj | 339 |
policistoj/militistoj | 478 |
entute | 817 |
Fonto: Guardia Civil Arkivigite je 2005-08-16 per la retarkivo Wayback Machine (Januar 2005) |
La hispana ministerio pri internaj aferoj deklaris, ke en 1960–2003 817 homoj estis mortigitaj de ETA, inter ili 339 civiluloj. La aliaj apartenis al ŝtataj organoj: Guardia Civil (198 mortintoj), Policía Nacional (145), armeo (97), Policía Local (24), Ertzaintza (eŭska polico, 13), Mossos d'Esquadra (kataluna polico, 1). La civilaj mortigitoj plejparte estis politikistoj, urbaj parlamentanoj, juĝistoj, profesoroj kaj entreprenistoj. Sume ETA respondecis pri pli ol 850 murdoj[2].
La organizaĵo Gesto por la Paz diris ke pli ol 3 000 (laŭ aliaj datumoj — 3 300)[2] homoj en Eŭskio kaj en Navarra estis akompanataj de personprotektistoj kaj kromaj 900 estas protektataj de la polico.
La atencoj, kiujn oni imputas al ETA, komenciĝis en 1960. La suba listo montras atencojn depost 1986:
Organizaĵo "Gesto Por la Paz" (Gesto por Paco) ekde 1986 estis aranĝanta silentajn manifestaciojn la sekvan tagon post ĉiu murdo, ĉiusemajne dum 25 jaroj[2].
La sociologia enketado en Eŭskio montris ke malpli ol 25% de la loĝantaro refutis ETA en 1981, sed tiu nombro kreskis ĝis 60% en 2000 kaj restis ĉe tiu nivelo por pli ol 10 jaroj, dum ideologia subteno de ETA estis minimuma dum la 2000-aj (ĉirkaŭ 1-3%)[2].