Type a search term to find related articles by LIMS subject matter experts gathered from the most trusted and dynamic collaboration tools in the laboratory informatics industry.
Duonduto (foje nomita duontono) estas vorto por muzika intervalo, do por la distanco inter du tonoj. Ĝi estas duono de plenduto, kio siavice estas sesono de egalŝtupa okto, la plena distanco de muzika gamo. Duontono mem do estas dekduono de okto, t.e. 100 cendoj en egalŝtupa agordo.
En diatonaj gamoj - ekzemple en la modaloj maĵora kaj minora - nur ekzistas intervaloj en grandeco de duondutoj kaj plendutoj, tial ke ekestis la sinonimoj duontono = eta duto kaj plentono = granda duto.
Dekdugrada gamo nur el duondutoj nomiĝas kromata gamo.
Intervaloj | Frekvencproporcio | en cendo | Ekzemploj |
---|---|---|---|
granda duto | 9:8 | 204 cendoj | C-D aŭ F-G |
eta duto | 10:9 | 182 cendoj | D-E aŭ G-A |
diatona duonduto | 16:15 | 112 cendoj | E-F aŭ C-D♭ |
granda kromata duto | 135:128 | 92 cendoj | C-C♯ |
eta kromata duto | 25:24 | 71 cendoj | E♭-E |
muzikaj intervaloj |
---|
Bazaj: unuto (1) | duto (2) | trito (3) | kvarto (4) | kvinto (5) | sesto (6) | septo (7) | oktavo (8) |
Pli grandaj ol oktavo: naŭto (9) | dekto (10) | dekunuto (11) | dekduto (12) | dektrito (13) | dekkvarto (14) | dekkvinto (15)
|
Pluaj intervaloj: duonduto | plenduto | ditono | tritono | komao | diesiso | limmo | apotome | lupokvinto |