Knowledge Base Wiki

Search for LIMS content across all our Wiki Knowledge Bases.

Type a search term to find related articles by LIMS subject matter experts gathered from the most trusted and dynamic collaboration tools in the laboratory informatics industry.

Bustares
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Montaro de Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19243
Demografio
Loĝantaro 68  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 8′ N, 3° 4′ U (mapo)41.136666666667-3.0713888888889Koordinatoj: 41° 8′ N, 3° 4′ U (mapo) [+]
Alto 1 297 m [+]
Areo 30,47 km² (3 047 ha) [+]
Bustares (Kastilio-Manĉo)
Bustares (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Bustares
Bustares (Hispanio)
Bustares (Hispanio)
DEC
Situo de Bustares

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bustares [+]
vd

Bustares estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 68 loĝantoj sur areo de 30,47 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2,2 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas bustareños [bustaRENjos] respektive bustareñas [bustaRENjas].

Situo

Bustares situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1297 m super marnivelo; je 85 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 41°08′12″N 3°04′17″Ok.

Historio

la montopinta ermitejo de Alto Rey el la 12-a jarcento de la templanoj

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 85, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Bustares, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Bustares kie oni falis al 85 lokuloj en 2016 kaj al 68 en 2023.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidindaĵoj

Pri heredaĵo, elstaras la romanika preĝejo, dediĉita al Sankta Laŭrenco. Ĝi estis konstruita en la 13-a jarcento, sed ankoraŭ oni konservas la sonorilmuron, la romanikan pordegon kaj la baptujon. En ĝia interno, menciindas la kruco por procesioj de la 16-a jarcento kaj skulptaĵo de la Virgulino Trapa, el alabastro kun pli ol 200 jaroj de historio.

Krome, estas la ermitejo de Santo Alto Rey kiu, je 1852 metroj de alto, estis de templanoj.

Alia grava elemento estas la malnova fontano de Bustares, en kiu oni povas vidi latinlingvan skribaĵon kiu indikas ke ĝi estis konstruita en la epoko de la reĝo Karlo la 4-a.

La vilaĝo enkadriĝas ene de la vojo de la nigra arkitekturo, pro siaj popolaj konstruaĵoj el ŝtono de tipo gnejso.

Vidu ankaŭ