Type a search term to find related articles by LIMS subject matter experts gathered from the most trusted and dynamic collaboration tools in the laboratory informatics industry.
Antropomorfismo estas tendenco atribui homajn ecojn al nehoma estaĵo, objektoj.
En la (beletra) literaturo kaj en la retoriko oni uzas ĝin kiel stilan rimedon, sed nomas ĝin personigo. Eble la plej fama ekzemploj estas tiuj de la antikva epoko estas la fabloj de Ezopo kaj de la moderna epoko estas la Besto-Farmo verkita de George Orwall. Tiuj verkoj demonstras la literaturan stilon de alegorio uzante personigon de bestoj. Tio rimedo estas uzata ĉefe por eviti la direktan trakton de iu ajn, ĉu persone ĉu grupe, ne ofendi kaj ĉefe eviti la punontajn aŭtoritatulojn.
En Esperanto, Vidu la Alegorio el la naturo.
En teologio antropomorfismo signifas paroli pri Dio uzante homajn karakterizojn por priskribi ĝian personecon kaj agojn. En la antikvo oni ĝenerale faris tion. Ekzemple en la Biblio (ekz. Gen. 8:21: "Kaj la Eternulo flaris la agrablan odoron..."; Mat. 5:35, la piedoj de Dio). Poste la solidigo de la pensado abstrakta en la filozofio kaŭzis la forlason de antropomorfismoj.
Se aparato ne faras tion, kion oni volas, ofte oni koleriĝas. Krome, multaj homoj havas amikan senton pri sia aŭto. Oni vidas vizaĝon antaŭe kun la aŭto-lampoj kiel okuloj. Kaj multaj ŝoforoj karesas per la mano la kapoton kiam ili eliras el sia aŭto.[1]
Kompreneble oni scias, ke maŝinoj ne misfunkcias intence por malutili al ni. Sed kelkafoje ŝajnas, kvazaŭ oni ekrilatas kun objekto, eble pro la impreso, ke ĝi kunlaboras kun ni.
Doni homajn ecojn al nehomaj estuloj aŭ objektoj havas la sciencan nomon antropomorfismo. Oni ĉiuj, ĉie en la mondo, emas fari tion. Tiu fenomeno havas neniun rilaton kun la nuntempaj evoluoj en la teknologio pri “inteligentaj” aparatoj.
Peter Ruijten de la Teknika Universitato en Eindhoven (Nederlando) esploras tiun fenomenon. Ruijten mem havas specialan rilaton kun sia lavmaŝino. Laŭ li, la du butonoj de la aparato ŝajnas kvazaŭ okuloj. Kiam li malfermas la maŝinon, vestaĵoj ruliĝas el ĝi kvazaŭ la lavmaŝino volus vomi. Ruijten ĉiam ridas pro tio: tiamaniere, ĉiufoje kiam li lavas vestojn, estas eta momento de ĝojo.
Sed kial oni faras tion? La respondo estas simpla: oni estas sociaj estuloj, alivorte estas grave por oni interagi kun aliaj homoj. En nia moderna socio, oni estas pli izolitaj kaj havas malpli da persona interago kun aliaj homoj ol en la pasinteco. Samtempe, multaj aparatoj fariĝis grava kaj necesa parto de nia ĉiutaga vivo. Kiam oni parolas kun tiuj objektoj, nia interago kun ili fariĝas pli signifoplena, kaj donas al oni la impreson, ke iu (aŭ io!) aŭskultas.
Alia kialo por paroli al objektoj, estas ke tio donas al oni senton, kvazaŭ oni regas la situacion. Ekzemple: imagu, ke vi okupiĝas per komputilo pri grava tasko. La limdato estas hodiaŭ. Tiam, la komputilo blokiĝas kaj vi vidas nur bluan ekranon. Vi koleriĝas kontraŭ la komputilo, sed tio kompreneble ne helpas. Sed, laŭ Ruijten, estas pli agrable kredi, ke nia komputilo intence malhelpas nin, ol konfesi, ke oni komprenas nenion pri tiu aparato.
Laste, tutsimple estas amuze doni homajn ecojn al objektoj. La interago povas igi nin ridi kaj igas nin pli feliĉaj. Pensu pri la vomanta lavmaŝino de la esploristo Ruijten.
Resume, paroli al objektoj estas maniero por kontaktiĝi kun la mondo ĉirkaŭ ni, por havi senton de regado en malfacila situacio, kaj por esti pli ĝojplenaj. Do la sekvantan fojon kiam vi parolos al via aŭto, ne maltrankviliĝu. Tio simple estas homa konduto.