La 5-a de decembro estas la 339-a tago de la jaro (la 340-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro . 26 tagoj restas.
La 5-an de decembro okazis, interalie:
Eventoj
633 : En Regno Visigota komenciĝis la kvara koncilio de Toledo
771 : Frankoj : post morto de sia frato Karlomano la 1-a , Karolo la Granda iĝis reĝo de la tuta Franka imperio
1154 : Hadriano la 4-a estis entronigita post apenaŭ dutaga Vaka Seĝo kiel posteulo de Anastazio la 4-a
1349 : Ĉirkaŭ 500 judoj , akuzitaj pri aperigo de la epidemio de pesto , pereis en pogromo daŭranta ĝis la 7-a de decembro en Nurenbergo
1360 : Franca reĝo Johano la 2-a enkondukis francan frankon
1456 : Ĉirkaŭ 35 mil personoj pereis en tertremo en suda Italio
1484 : Papo Inocento la 8-a kondamnis magion en la buleo Summis desiderantes affectibus - en Germanio komenciĝis ĉasado de sorĉistinoj sub gvido de dominikana inkvizitoro Heinrich Kramer
1492 : Kristoforo Kolumbo atingis Hispaniolon (la nuna Haitio kaj Domingo )
1496 : Reĝo de Portugalio Emanuelo la 1-a en sia edikto ordonis al ĉiuj judoj, kiuj ne akceptos kristanismon , forlasi la landon
1560 : Karlo la 9-a iĝis reĝo de Francio
1590 : Gregorio la 14-a iĝis papo
1766 : Christie's fondita en Londono - angla entrepreno okupiĝanta pri aŭkcioj
1775 : Usona Milito de Sendependeco : kolonelo Henry Knox alvenis al Fortikaĵo Ticonderoga en Novjorko por aranĝi la transportadon de 60 tunoj da artileriaĵoj uzotaj por fortigi la Sieĝon de Bostono
1777 : Laŭ peto de imperiestrino Maria Tereza de Aŭstrio , la diocezo en Olomouc estis promociita al ĉefepiskopejo
1792 : George Washington iĝis la duan fojon prezidento de Usono
1798 : Venko de franca armeo kontraŭ ribelintaj belgaj kamparanoj en la batalo de Haselto
1812 : Franca invado al Rusio : Napoleono Bonaparte foriris de Smarhon al Parizo transdoninte komandon super restaĵo de la Granda Armeo al marŝalo Joaĥimo Murat
1813 : Armeo de Simón Bolívar venkis la hispanan en batalo de Araure (sudaj talusoj de Andoj )
1830 : Pola generalo J. Chłopicki iĝis diktatoro de la Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio
1848 : Usona prezidento James K. Polk konfirmis malkovron de oro en Kalifornio , kio provokis Kalifornian deliron pri oro
1863 : Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio : venko de poloj en batalo de Mierzwin (distrikto Jędrzejowski )
1865 : Ĉilio kaj Peruo aliancis kontraŭ Hispanio kaj ties provo restarigi sian iaman kolonian regadon
1889 : Otto Lilienthal publikigis laboraĵon La flugo de la birdoj kiel bazo de la flugarto , en kiu li prezentis teorian fundamenton de glisflugo
1894 : En Berlino imperiestro Vilhelmo la 2-a malfermis la konstruaĵon Reichstag
1906 : Pola monaĥino Feliksa Kozłowska , fondintino de Mariavitismo , estis, kiel unua virino en la historio de kristanismo , ekskomunikita
1914 : Unua Mondmilito : Post malvenko en la batalo de Lodzo rusoj komencis evakuiĝi de la urbo; Itala reĝlando deklaris neŭtralecon
1916 : Unua Mondmilito : En Britio falis la dua registaro de H. H. Asquith - demisio pro manko de subteno en la parlamento
1918 : Pola-ukraina milito : komenciĝis batalo de Chyrów (nun en Lviva provinco ), kiun la 16-an de decembro konkeris poloj; Pola Telegrafa Agentejo kreiĝis
1919 : Kolombio : en Barankilo estis fondita aviadkompanio SCADTA, nuntempe Avianca ; sub premo de malamikaj armeoj, la ĉefatamano de la trupoj de Ukraina Popola Respubliko Simon Petljura forlasis Ukrainion enirante Pollandon
1920 : Post referendumo , Konstantino la 1-a revenis al Grekio post trijara ekzilo
1926 : Novjorko : premiero de la filmo Kirasŝipo Potjomkin , reĝisorita de S. Ejzenŝtejn
1929 : Taĝika Soveta Socialisma Respubliko estis fondita; Dua Pola Respubliko : alianco de centristaj kaj maldekstraj partioj Centrolew estis establita
1931 : En Moskvo oni eksplodigis la Katedralon de Kristo Savinto
1933 : Prohibicio en Usono pri alkoholaĵoj ĉesis
1934 : Italoj provokis ĉe la ŝtatlimo kun Etiopio , kio igis abisenian krizon ; virinoj en Turkio ricevis aktivan kaj pasivan balotrajton al parlamento
1935 : Unua bovido koncipita per artefarita fekundigo naskiĝis en Frislando ; ĉefministro Toivo Kivimäki difinis neŭtralan nordian tendencon kiel bazon por ekstera politiko de Finnlando
1936 : Respublikoj de Sovetunio : Transkaŭkaza FSSR malfondiĝis; Kirgiza SSR estas integrigita kun la Respublikoj de Sovetunio; AASSR Komi estis fondita; Konstitucio de Sovetunio , konata kiel "Stalin -Konstitucio" aŭ "Konstitucio de Venka Socialismo " estis proklamita
1938 : Dua Pola Respubliko : en haveno de Gdańsk dum ŝarĝo de lado sinkis ŝutvara ŝipo "Tczew " - pereis du maristoj
1939 : Germana okupado de Pollando : episkopo de Gdansko estis nomumita de papo Pio la 12-a apostola administranto de diocezo Chełmża , kio kaŭzis grandan indignon de la pola socio; germanoj deportis de Serock ĉirkaŭ 3 mil judojn
1940 : sekreta interkonsento kun la reĝimo de Vichy , en kiu britoj sindevigis ne ŝanĝi status quo en francaj kolonioj
1941 : Britio deklaris militon al Finnlando , Hungario kaj Rumanio ; turnopunkto en la batalo de Moskvo — germana atako estis haltigita
1942 : de Zamość foriris 3 fervojaj transportoj kun polaj infanoj por ilia germanigo ; Gestapo kaj ĝendarmoj pafmortigis en distrikto Ostrołęka 20 polojn
1943 : japana aviado atakis Kolkaton
1944 : nokte la Brita aerarmeo bombis Karlsruhe ; Orienta Fronto : trupoj de la sovetia 3-a Ukraina Fronto en Hungario konkeris Szigetvár , kaj en Jugoslavio , kune kun jugoslavaj unuoj Ilok ; kampanjo de Italio : pola 2-a Armea Korpuso konkeris Monte Rinaldo ; Okcidenta Fronto : usona 15-a Armea Korpuso okupis 3 setlejojn en Bas-Rhin ; Batalo pri Ateno : brita ĉefministro Winston Churchill ordonis al generalo Ronald Scobie neŭtraligi aŭ detrui ĉiujn taĉmentojn de la Grekpopola Liberiga Armeo en la urbo; nokte de la 5-a/6-a la Brita aerarmeo atakis Soest
1945 : Ĉe la bordo de Florido dum flugo al Fort Lauderdale malaperis kvin usonaj torpedaj aviadiloj . La evento kaŭzis aperon de konspiraj teorioj pri Bermuda triangulo (unua raporto)
1946 : Korea Centra Novaĵagentejo fondiĝis
1952 : Granda londona smogo komenciĝis
1953 : Pollando: subkolonelo Józef Światło , supera funkciulo de la pola sekreta servo , fuĝis al Okcidenta Eŭropo , kie post ricevo de politika azilo li komencis pere de Radio Libera Eŭropo malkaŝi kulisojn de la soveta imperiismo
1957 : Sovetunio : oni surakvigis unuan civilan atoman glacirompilon Lenin
1965 : "Diskoniga amaskunveno" okazis sur Puŝkin -placo en Moskvo — unua publika agado de sovetiaj disidentoj : papo Paŭlo la 6-a beatigis maronitan ermiton Ŝarbel Maĥluf ; dum la Dua Vatikana koncilio oni nuligis ekskomunikojn , kiujn en 1054 reciproke uzis altranguloj de Katolika eklezio kaj ortodoksismo
1972 : Gough Whitlam iĝis ĉefministro de Aŭstralio
1973 : Universitato de Oldenburgo fondiĝis - de 1991 je la nomo al verkisto kaj pacisto Carl von Ossietzky
1975 : Pollando : 59 intelektuloj sendis leteron al regopovoj kontraŭ planataj ŝanĝoj en konstitucio de la Pola Popola Respubliko — la kontraŭstaro ĉefe koncernis gvidan rolon de la Pola Unuiĝinta Laborista Partio kaj "plifortigon de amikeco kaj kunlaboro kun Sovetunio "
1976 : Franca politika partio Kunigado por la Respubliko fondiĝis
1978 : Sovetunio subskribis traktaton pri amikeco kun Afganio
1981 : Politika Buroo de Pola Unuiĝinta Laborista Partio akceptis decidon pri enkonduko de milita stato en Pollando - generalo Wojciech Jaruzelski estis rajtigita al datelekto de la operaco, kiu efektiviĝis nokte de la 12-a/13-a de decembro
1986 : Pollando : premiero de desegnita filmo "Bolek kaj Lolek en Sovaĝa Okcidento "
1989 : Ĉeĥoslovaka revolucio : drataj bariloj kaj barikadoj, simboloj de la Fera Kurteno , estis forigitaj de la ŝtatlimo inter Ĉeĥoslovakio kaj Aŭstrio
1990 : Salman Rushdie kondamnita al mortpuno de ajatolo Ĥomejni
1995 : Flago de Eritreo estis adoptita; 1995 : NATO : Javier Solana iĝis ĝenerala sekretario kaj oni aprobis dislokigon de 60 000 soldatoj en Bosnio kaj Hercegovino por konservi pacon atingitan de la Interkonsento de Dayton
1997 : Kamĉatko : Sennoma vulkano reaktiviĝis, formante vulkanan polvon ok ĝis naŭ kilometrojn super la tersurfaco
2003 : Stavropola regiono : rezulte de eksplodo de bombo en la stacidomo Jessentuki pereis 44 personoj, 150 vundiĝis
2005 : En Britio ekvalidis registrita partnereco
2006 : En la zoologia ĝardeno de Berlino naskiĝis blanka urso Knut
2011 : Oni anoncis malkovron de ekstersunsistema planedo Kepler-22b , troviĝanta en enloĝebla zono de astro simila al la Suno
2013 : Jemeno : rezulte de atako de islamaj teroristoj kontraŭ malsanulejo en Sanao 56 personoj pereis kaj pli ol 200 vundiĝis; Konstitucia Kortumo decidis, ke la rumana lingvo estas nomo de la ŝtata lingvo de la Moldava Respubliko
2014 : Unua senskipa misio de la usona versio de kosmoŝipo Orion komenciĝis
2015 : Peruo : en Ĉimboto okazis beatigo de itala kaj polaj misiistoj murditaj en 1991 de membroj de maoista gerila organizo Luma Vojo
2017 : Internacia Olimpika Komitato malpermesis al teamo de Rusio partopreni en Vintra Olimpiko pro dopado
2022 : Invado de Rusio en Ukrainion : amasa atako de Rusia armeo per ĉ. pli ol 70 raketoj al Ukrainio — 40% de Kieva provinco sen kurento ; Rusio konfirmis ukrainajn atakojn al du armeaj aerodromoj sur sia teritorio (Rjazan kaj Engelso ); Volodimir Zelenskij iĝis Homo de la Jaro de "Financial Times "
Naskiĝoj
1377 : Jianŭen , ĉina imperiestro (m. 1402 )
1443 : Julio la 2-a , papo (m. 1513 )
1470 : Willibald Pirckheimer , germana humanisto, politikisto kaj juristo (m. 1530 )
1593 : Liborius Wagner , germana katolika pastro, martiro, beatigita (m. 1631 )
1639 : Johann Christoph Pezel , germana komponisto kaj urbofajfisto (m. 1694 )
1687 : Francesco Geminiani , itala komponisto, violonisto kaj muzikteoriisto (m. 1762 )
1729 : Charles Gore , brita artisto (m. 1807 )
1744 : Franz Ludwig Güssefeld , germana kartografo (m. 1808 )
1760 : Franz Josef Ignaz von Linden , germana politikisto kaj juristo (m. 1836 )
1764 : Philipp Buttmann , germana klasika filologo, pedagogo kaj bibliotekisto (m. 1829 )
1782 : Martin Van Buren , prezidento de Usono (m. 1862 )
1803 : Fjodor Tjutĉev , rusa poeto kaj diplomato (m. 1873 )
1825 : Eugenie Marlitt , germana verkistino kaj operkantistino (m. 1887 )
1830 : Christina Rossetti , angla poetino (m. 1894 )
1839 : George Armstrong Custer , usona militisto mortfalinta en Batalo de Little Bighorn (m. 1876 )
1847 : Hermann Franke , germana pedagogo kaj geologo (m. 1932 )
1855 : Otto Francke , germana pedagogo kaj filologo (m. 1930 )
1863 : Paul Painlevé , franca matematikisto, spertulo pri aviado , politikisto (m. 1933 )
1863 : Pattillo Higgins , usona geologo kaj nafta entreprenisto (m. 1955 )
1867 : Józef Piłsudski , pola militisto , ŝtatestro de la Dua Pola Respubliko (m. 1935 )
1868 : Arnold Sommerfeld , germana fizikisto (m. 1951 )
1870 : Vítězslav Novák , ĉeĥa komponisto (m. 1949 )
1878 : Oleksandr Olesj , ukraina veterinaro kaj poeto (m. 1944 )
1885 : Louise Bryant , usona marksistino kaj verkistino (m. 1936 )
1890 : Fritz Lang , germana reĝisoro kaj scenaristo (m. 1976 )
1895 : Simon Berkovics , rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (m. 1963 )
1897 : Gershom Scholem , israela esploristo de juda mistikismo , filozofo kaj profesoro (m. 1982 )
1898 : Béla Zala , rumania hungara redaktoro de "Genius " kaj direktoro de "Periszkop ", deklamisto, muzea direktoro (m. 1972 )
1901 : Walt Disney , usona produktisto de animaciaj filmoj kaj komiksoj (m. 1966 )
1901 : Werner Heisenberg , germana fizikisto Nobelpremiita (m. 1976 )
1901 : Milton H. Erickson , usona psikiatro (m. 1980 )
1903 : Cecil Frank Powell , brita fizikisto Nobelpremiita (m. 1969 )
1903 : Johannes Heesters , nederlanda aktoro kaj kantisto (m. 2011 )
1915 : László Benjámin , hungara poeto kaj politikisto, enestanta en Hungara Antologio (m 1986 )
1916 : Hilary Koprowski , pola-usona biologo, virusologo kaj imunologo , inventinto de vakcino kontraŭ poliomjelito (m. 2013 )
1918 : Ferenc Zsigmond , rumania hungara aktoro, kulturorganizanto, memuaristo (m. 2012 )
1921 : Agustín Cano Delgado , hispana diplomato kaj latinisto (m. 2010 )
1923 : János Czitrom , rumania hungara universitata kaj prifabrika psikologo, tradukisto (m. 2016 )
1925 : Anna Świderkówna , pola klasika filologino , papirusologino , bibliistino kaj tradukistino (m. 2008 )
1927 : Bhumibol Adulyadej , tajlanda reĝo (m. 2016 )
1929 : Stanisław Bareja , pola filma reĝisoro, scenaristo kaj aktoro (m. 1987 )
1929 : Zsuzsa Olchváry , rumania hungara bibliotekistino, tradukistino
1930 : Éva Maxim , rumania hungara muzikinstruistino, kapelestrino kaj lernolibroverkistino (m. 1980 )
1930 : Ernő Tompa , rumania hungara agronomo, inĝeniero, ĵurnalisto kaj verkisto
1931 : Hryhir Tjutjunnyk , ukraina laboristo, verkisto, tradukisto, sinmortiginto (m. 1980 )
1931 : Adán Hrynkiewicz , argentina lingvo-instruisto kaj aŭtodidakta esperantisto, membro de Argentina Esperanto-Ligo , Esperanto-verkisto kaj poeto, Nova Talento en la Belartaj Konkursoj de UEA (m. 2013 )
1931 : Kálmán Oszóczki , rumania hungara arkivisto, historiisto, kunverkisto de arkivejgvidilo en Maramureŝo
1937 : Hans Welling , germana esperantisto (m. 2022 )
1938 : J.J. Cale , usona kantverkisto, muzika artisto kaj influa gitarstilisto (m. 2013 )
1938 : Alois Brandstetter , aŭstra verkisto, germanistikisto , profesoro
1939 : Ricardo Bofill , kataluna arĥitekto (m. 2022 )
1945 : László Miklós Vékás , rumania hungara fizikisto
1945 : Moŝe Kacav , prezidento de Israelo
1946 : José Carreras , hispana operkantisto
1947 : Egberto Gismonti , brazila muzikisto, komponisto, pianisto, gitaristo, flutisto, ludisto de akordiono kaj sanfono
1947 : Aljes Razanaŭ , belorusa poeto, poligloto kaj tradukisto (m. 2021 )
1950 : Camarón de la Isla , hispana kantisto de flamenko (m. 1992 )
1959 : Donna Brazile , afrik-usona politika strategino , politika sciencistino
1962 : José Cura , argentina kantisto (tenoro ), dirigento, reĝisoro, scenaristo, fotisto
1966 : Patricia Kaas , franca kantistino kaj kantaŭtorino
1968 : José Luis Sierra , ĉilia futbalisto
1971 : Karl-Theodor zu Guttenberg , germana politikisto
1973 : Luboš Motl , ĉeĥa fizikisto
1980 : Ibrahim Maalouf , libana trumpeta muzikisto, komponisto kaj aranĝisto
1982 : Keri Hilson , usona kantistino kaj kantoverkistino
1995 : Anthony Martial , franca futbalisto
Mortoj
905 : Ealhswith , anglosaksa reĝedzino de Alfredo la Granda (n. ĉirkaŭ 852 )
1023 : Hartwig , ĉefepiskopo de Salcburgo
1560 : Francisko la 2-a , reĝo de Francio (n. 1544 )
1608 : Sigmundo Rákóczi , reginto de Transsilvanio (n. 1544 )
1624 : Gaspard Bauhin , svisa botanikisto, kuracisto, anatomo, helenisto kaj profesoro (n. 1560 )
1757 : Johann Ernst Hebenstreit , germana kuracisto kaj botanikisto (n. 1702 )
1758 : Johann Friedrich Fasch , germana komponisto kaj violonisto (n. 1688 )
1791 : Wolfgang Amadeus Mozart , aŭstra komponisto kaj virtuozo (n. 1756 )
1814 : José Tomás Boves , hispana kaŭdilo batalanta en Venezuelo (n. 1782 )
1814 : Évariste de Parny franca verkisto, poeto-soldato (n. 1753 )
1819 : Friedrich Leopold zu Stolberg-Stolberg , germana-dana juristo, poeto kaj verkisto (n. 1750 )
1831 : Joseph Lanzedelly la malpli juna , aŭstra pentristo kaj litografo (n. 1772 )
1865 : István Barra , hungara ĉefkuracisto kaj natursciencisto (n. 1805 )
1870 : Alexandre Dumas (patro) , franca verkisto (n. 1802 )
1876 : Ferenc Hiry , hungara verkisto, pedagogo, profesoro (n. 1798 )
1891 : Petro la 2-a , imperiestro de Brazila imperio (n. 1825 )
1906 : Adolf Goering , germana inĝeniero kaj supera fervojliniisto (n. 1841 )
1913 : Sándor Szerdahelyi , hungara ĵurnalisto, raportisto, tradukisto (n. 1873 )
1925 : Władysław Stanisław Reymont , pola verkisto Nobelpremiita (n. 1867 )
1926 : Claude Monet , franca pentristo (n. 1840 )
1937 : János Thorma , hungara pentristo, (n. 1870 )
1940 : Jan Kubelík , ĉeĥa violonisto kaj komponisto (n. 1880 )
1944 : Julian Grobelny , pola socialisto, prezidanto de la Konsilantaro por Helpo al Judoj , justulo inter la popoloj (n. 1893 )
1950 : Franz Martin , aŭstra historiisto kaj arkivisto (n. 1882 )
1950 : Sri Aŭrobindo , barata filozofo kaj aŭtoro de integra jogo , poeto, tradukisto, publicisto (n. 1872 )
1952 : Ibi Ürményiné Baneth , rumania hungara poetino, verkistino, komponistino (n. 1896 )
1954 : Siegfried Kötscher , germana pentristo (n. 1886 )
1958 : Wolfgang Pauli , aŭstra fizikisto difininta la principo de ekskludo (n. 1900 )
1963 : Erika von Watzdorf-Bachoff , germana verkistino (n. 1878 )
1979 : Sonia Delaunay , ukraina-franca pentristino kaj dezajnistino (n. 1885 )
1981 : Károly Fekete , hungara pentristo, politika malliberulo (n. 1898 )
1987 : Teréz Sebesi R. , rumania hungara porinfana poetino (n. 1923 )
1992 : Lorenz Drehmann , germana bibliotekisto kaj historiisto (n. 1915 )
1994 : Raoul Cahouet , franca esperantisto, delegito de UEA , publikiginta novelojn en "La Kancerkliniko " (n. 1931 )
2000 : H. C. Artmann , aŭstra verkisto kaj tradukisto (n. 1921 )
2000 : Gyula Gombos , hungara verkisto, redaktoro (n. 1913 )
2001 : Jakab Máthé , hungara lingvisto (n. 1926 )
2006 : David Bronŝtejn , soveta grandmajstro pri ŝako (n. 1924 )
2007 : Karlheinz Stockhausen , germana muzikkomponisto (n. 1928 )
2008 : Aleksio la 2-a , patriarko de la Rusa Ortodoksa Eklezio (n. 1929 )
2009 : Alfred Hrdlicka , aŭstra skulptisto, pentristo kaj verkisto (n. 1928 )
2011 : Violetta Villas , pola artistino, komponistino, aktorino, kantistino (koloratursoprano ), seksosimbolo (n. 1938 )
2012 : Dave Brubeck , usona ĵaz-pianisto, komponisto kaj bandestro (n. 1920 )
2012 : Oscar Niemeyer , brazila arkitekto (n. 1907 )
2012 : Walter Steiner , germana geologo kaj muzeestro (n. 1935 )
2013 : Nelson Mandela , prezidento de Sudafrika Respubliko , kontraŭ-apartisma batalanto (n. 1918 )
2014 : Fabiola de Mora y Aragón , reĝino de la belgoj (n. 1928 )
2017 : Mikaelo la 1-a , lasta reĝo de Rumanio (n. 1921 )
2017 : Jean d'Ormesson , franca romanisto kaj verkisto (n. 1925 )
2019 : Robert Walker Jr. , usona aktoro (n. 1940 )
2020 : Jarmila Rýznarová , ĉeĥa oficistino, prezidantino de la Klubo de Esperantistoj D-ro Schulhof Pardubice kaj de la Asocio de Esperantistoj Handikapuloj , delegitino de UEA , honora membrino de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (n. 1929 )
2020 : Wojciech Zabłocki , pola arkitekto, skermisto , trifoja olimpikisto, konanto de sporta arkitekturo (n. 1930 )
2020 : Ildikó Pécsi , hungara aktorino, voĉoaktoro, reĝisoro kaj parlamentano (n. 1940 )
2021 : Bob Dole , usona politikisto (n. 1913 )
2022 : Kirstie Alley , usona aktorino (n. 1951 )
Specialaj tagoj kaj festoj
La 5-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro ):