La 4-a de januaro estas la 4-a tago de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro . 361 tagoj restas (362 en superjaroj).
Je la 4-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
-46 : Malvenko de Julio Cezaro kontraŭ romia militisto kaj politikisto Titus Labienus en la batalo de Ruspina
275 : Eŭtikiano iĝis papo
871 : Anglosaksoj sub gvido de reĝo Ethelred venkis danajn kaj norvegajn invadintojn en la batalo de Reading
1248 : Germana urbo Neubrandenburg fondiĝis
1248 : Alfonso la 3-a iĝis reĝo de Portugalio
1254 : Reprezentanta francan reĝon Ludovikon la 9-an Vilhelmo de Rubruk , flandra misiisto kaj vojaĝisto , renkontiĝis en la ĉefurbo de Mongola imperio Karakorumo kun granda ĥano Mongka
1493 : Grandprinclando Moskvo : Ivano la Tria oficiale deklaris unuan militon al Litovio
1494 : Presejo el Cetinjo presis por Serba Ortodoksa Eklezio unuan libron en la serba lingvo
1503 : Reĝo de Pollando kaj litova grandduko Aleksandro donis urborajton al Wysokie Mazowieckie
1541 : Duklando Prusio : gvidanto de kontraŭfeŭdista ribelo de kamparanoj en Sambio Jan Gericke estis kondamnita al mortpuno pere de kvaronumo - mortis en malliberejo antaŭ plenumo de la verdikto
1698 : Londono : reprezenta sidejo de la brita monarkio Palaco Whitehall forbruliĝis
1717 : La Sep Provincoj , Reĝlando de Granda Britio kaj Francio kontraktis en Hago kontraŭhispanan aliancon
1729 : Varsovia presejo de piaristoj eldonis unuan numeron de "Nowiny Polskie" (Polaj Novaĵoj), alititolitaj en 1730 kiel „Kurier Polski” — unua en Eŭropo gazeto pri enlandaj aferoj
1755 : Kunfluejo de Istanbulo Ora Korno frostiĝis
1762 : Sepjara milito : Reĝlando de Granda Britio deklaris militon al Hispanio kaj Reĝlando de Napolo
1769 : Konfederacianoj de Bar en batalo de Bydgoszcz devigis al retiriĝo grandan taĉmenton de rusa armeo
1790 : Stanisław Staszic anonime eldonis libron Avertoj por Pollando postulante novan koncepton de nacio
1796 : Pollando dispartigita : prusa armeo forlasis Krakovon , kiun oni aligis al Habsburgoj
1797 : En Slovenio aperis unua gazeto "Lublanske novice"
1798 : Mulhouse , ĝis tiam ligita kun Svislando , aliĝis al Francio
1801 : En Vroclavo oni fondis Industrian Lernejon por Malriĉaj Judaj Knabinoj - funkciis ĝis 1920
1847 : Samuel Colt vendis al usona registaro unuajn mil revolverojn de propra konstruo, kiujn ricevis polico en Teksaso
1854 : Hinda Oceano : Insulo Herdo kaj insuloj Makdonaldaj malkovritaj
1878 : Rusa-turka milito : venko de la Rusia imperio en la batalo pri Sofio kaŭzis liberigon de Sofio de la Otomana imperio
1880 : Ekvadoro : grimpisto Edward Whymper unuafoje atingis Ĉimborazo -pinton
1896 : Utaho , la eksa Utaha Teritorio , fariĝis la 45-a ŝtato de Usono .
1911 : Incendio de Sublima Pordo , proksima al Palaco Topkapi en Istanbulo
1911 : Nobelpremiita pola fizikistino kaj kemiistino Maria Skłodowska-Curie proponis sian kandidatecon al Franca Akademio
Unua mondmilito :
1919 : Ukraina Centra Konsilio malpermesis cirkuladon de rusia, germana kaj aŭstra mono en Ukrainio
1923 : Lenin pretigis testamenton , en kiu li sugestis deflankigi Stalinon de la regopovo kaj esprimis negativan opinion pri siaj eventualaj posteuloj Lev Trockij , Grigorij Zinovjev , Lev Kamenev , Nikolaj Buĥarin kaj Iurij Pjatakov
1927 : Dua Pola Respubliko : al konstruata havenurbo Gdynia eniris unua pola ŝutvara ŝipo SS Wilno
1932 : Brita Hindio : partio Barata Nacia Kongreso estis agnoskita neleĝa - aresto de Mahatma Gandhi
1933 : En Kolonjo okazis sekreta negocado de Adolf Hitler kun estinta kanceliero Franz von Papen , peranto de prezidento Paul von Hindenburg , rezulte de kiu Hitler iĝis kanceliero de koalicia registaro Nacisocialisma Germana Laborista Partio kaj German-nacia popolpartio .
1936 : En Novjorko oni publikigis en la revuo "Billboard " unuan liston de furorkantoj bazitan sur nombro de venditaj gramofondiskoj
1939 : Prezidento de Usono Franklin D. Roosevelt anoncis finon de la programo New Deal , kies celo estis kontraŭstaro al efikoj de la Granda Depresio
Dua Mondmilito :
1940 : Germana teroro en okupata Pollando: en Poznań rezista movado malbonigis en kelkaj lokoj armeajn liniojn de telefonado ; al Varsovio venas kuriero de Parizo kun ordono al brigada generalo Michał Tokarzewski-Karaszewicz de forveturo sub la sovetan okupadon, komandanto de la Asocio de Armita Batalado por Varsovio iĝas diplomita kolonelo Stefan Rowecki ; pola kaj franca registaroj subskribis interkonsentojn pri kreo de Polaj Armitaj Fortoj en Francio ; Nov-Jorko : "Nowy Świat" (Nova Mondo ) en korespondo de Jerusalemo skribas pri Reprezalio de pola loĝantaro sub la soveta okupado , kaj de Kopenhago pri Sub la slogano "ekstermi ĉion, kio pola" (koncerne polajn teritoriojn enkorpigitajn al Tria Regno ) kaj ankaŭ represas apelacion el Bonaero ne pri almozo , sed pri Nacia Imposto , kiun ĉiu polo kaj polino devus oferi; letero do Benito Mussolini al Adolf Hitler kun kritiko de lia politiko kaj pri rekonstruo de Pollando
1941 : Germanaj regopovoj en Ĝenerala Gubernio decidis energie kuraci trakomon disvastiĝantan ĉe poloj; Batalo de Anglio : la plej peza 12-hora bombado de antaŭurbo de Bristolo , nokte de la 4-a/5-a de januaro; en Montrealo fondiĝis Klubo de Virin-Komitato de Polinoj - Militaj Rifuĝintoj ; en Budapeŝto "Wieści Polskie " citis opinion de kanibalestro el Salomonoj - laŭ represita en Zurika gazeto rakonto de pola esploristo Bronisław Malinowski - kiu ne povis imagi kiel eŭropanoj povas manĝi tiom da homa viando liverata de la milito , kaj post apenaŭa persvado, ke ili ne manĝas siajn malamikojn, li kun ekmiro kaj abomeno konstatis barbarecon de blankuloj, kiuj mortigas sin reciproke sen kaŭzo; en Francio Britio atakis germanajn militŝipojn en Brest
1942 : Ĝenerala guberniestro Hans Frank anoncis kolektadon de peltoj , skioj kaj varmaj vestoj ĝis la 15-a de januaro por germanaj soldatoj ĉe la Orienta Fronto ; en Krakovo , Tarnów kaj aliaj urboj de ĜG aktiviĝis informejoj pri varbado de poloj por laboroj en Tria Regno ; estro de distrikto Chrzanowski dependigis akcepton de poloj al malsanulejoj laŭ sia konsento
1943 : Germana polico , ĝendarmoj kaj SS-anoj pafmortigis 22 loĝantojn de vilaĝo Nielisz apud Zamość ; ĝendarmoj murdis en Krzak 28 polojn; en Poznań germanoj ekzekutis 6 personojn; en eta geto de Częstochowa okazis surstrata homkaptado - pro armita rezisto de 2 judoj germana polico murdis ilin kun 25 aliaj judoj , krome 300 judojn deportis al koncentrejo ; germanoj pafekzekutis en Ateno Jerzy Iwanow-Szajnowicz , heroon de la greka rezistomovado , kies grupo interalie sinkigis kelke da malamikaj ŝipoj kaj detruis ĉ. 400 germanajn kaj italajn aviadilojn; usona revuo "Time " resumis rezultojn de 1942 kaj nomis Stalin "Viro de la jaro"; Orienta Fronto : en Kaŭkazio trupoj de Norda Grupo de Transkaŭkaza Fronto liberigis Nalĉik
1944 : Nokte de la 3-a/4-a de januaro la Ruĝa Armeo postkurante germanojn transpaŝis landlimon de la Dua Pola Respubliko sur la linio Rokitno (nun Rivna provinco )-Olewsk (nun Ĵitomira provinco ), konkerante Ĵaŝkiv (Ĉerkasa provinco ) kaj Bila Cerkva , soveta taĉmento batalis kun bataliono de Pola Enlanda Armeo — la dua soveta okupado de Pollando komenciĝis, Sovetunio agnoskis la Provizoran Registaron de la Pola Respubliko; la Pola ekzila registaro ofertis kunlaboron en komuna batalo kontraŭ Nazia Germanio kaj esperis, ke Sovetunio estimos rajtojn kaj interesojn de la Pola Respubliko kaj ties civitanojn sur okupataj teritorioj; NKVD amase deportis polojn el Lvovo — reprezalioj koncernis 17 000 personojn (en la urbo loĝis pli ol 66% de poloj); ukraina polico laŭ postulo de Gestapo arestis 20 membrojn de la Pola Enlanda Armeo kaj de Kamparanaj Batalionoj en distrikto Hrubieszowski ; unua batalo de Monte Cassino komencita
1945 : Dua soveta okupado de Pollando : NKVD amase arestis polojn en Lvovo por ilin deporti kaj sovetigi la urbon; profesoroj de Politekniko de Lvovo rifuzis subskribi prezentitan al ili de sovetaj regopovoj rezolucion kondamnantan la polan ekzilan registaron kaj la Enlandan Armeon ; Sudokcidenta Pacifiko : kamikazoj atakis usonan armeon moviĝantan al Luzono ; Hinda Oceano : britoj atakis naftan rafinejon sur nordorienta Sumatro ; Birmo : brita armeo konkeris Akjab
1947 : Pollando : politika proceso de aktivuloj de Libero kaj Sendependo komenciĝis - inter 10 akuzitoj troviĝis ties fondinto kaj lasta prezidanto - kolonelo Łukasz Ciepliński
1947 : Germana semajna gazeto "Der Spiegel " aperis
1948 : Birmo fariĝis sendependa de Britio
1951 : Korea milito : ĉina kaj nordkorea Popola Armeo konkeris Seulon
1954 : En Duisburg oni instalis unuajn en Germanio parkhorloĝojn
1956 : Greka Nacia Radikala Unio estis establita de Konstantino Karamanlis
1957 : Litova SSR : Plenumkomitato de Vilno unuafoje post la Dua Mondmilito eldonis skribitan decidon en la litova lingvo , la pluaj estis verkitaj en du lingvoj — litova kaj rusa
1958 : Premiero de la milita filmo La heroa de pola reĝisoro Andrzej Munk
1958 : Edmund Hillary atingis la sudan poluson
1958 : Unua artefarita satelito de la Tero Sputnik 1 falis de la orbito kaj bruliĝis en la tera atmosfero
1960 : Aŭstrio , Britio , Danio , Norvegio , Portugalio , Svislando kaj Svedio subskribis Konvencion de Stokholmo , fondigantan Eŭropan Liber-Komercan Asocion
1962 : En Novjorko on montris trajnon , kiu povas veturi sen skipo
1962 : Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj nuligis diplomatiajn sankciojn kontraŭ Domingo
1964 : Papo Paŭlo la 6-a komencis sian unuan apostolan vojaĝon — en Amano renkontiĝis kun reĝo de Jordanio Husejn la 1-a , en Nazareto kun prezidanto de Israelo , en Jerusalemo sur Olivarba monto kun patriarko de Konstantinopolo — unua en la mondo vizito de papo en la Sankta Lando
1970 : The Beatles surbendigis lastan kanton por sia lasta albumo Let It Be
1979 : Sur Gvadelupo okazis konferenco de ŝtatgvidantoj de Francio , Usono , Germanio kaj Britio dediĉita al krizo en Irano .
1979 : NASA : kosmosondilo Voyager 1 komencis observi Jupiteron
1980 : Post invado de Sovetunio al Afganio , Usono enkondukas embargon pri grenliverado
1982 : Milita stato en Pollando :
1983 : Popmuzika novonda brita ensemblo Eurythmics eldonis sian duan muzikalbumon Sweet Dreams , kiu famigis ĝin en la mondo
1989 : Mediteraneo : 2 usonaj ĉasaviadiloj Grumman F-14 Tomcat pafalterigis 2 libiajn MiG-23 super la golfo de Sirto
1989 : Pollando: forigo de kuponoj por benzino kaj aŭtomobiloj - pli frue oni likvidis ilin por faruno , butero , sukero kaj ĉokolado , la lasta estis viando , sed nur alirebla ekde la 1-a de septembro
1991 : Jan Krzysztof Bielecki iĝis ĉefministro de Pollando
1991 : Turkio : ĉirkaŭ 70 mil ministoj dum striko marŝis de Zonguldak al Ankaro
1992 : Registaro de Respubliko Makedonio deklaris la 7-an de januaro (unua tago de Kristnasko ) libera tago - unuafoje en Makedonio religia festo estis oficiale deklarita
1997 : Ĉeĥa prezidento Vaclav Havel nuptis, la duan fojon, aktorinon Dagmar Veškrnová
1998 : Valdas Adamkus gajnis prezidentan balotadon en Litovio
2004 : NASA : veturilo Spirit grundiĝis sur Marson - unuaj bildoj alvenas al Pasadena , al Reakci-Pelada Laboratorio
2004 : Miĥail Saakaŝvili gajnis prezidentan balotadon en Kartvelio
2006 : Ĉefministro de Israelo Ariel Ŝaron travivis apopleksion , post kiu li ektroviĝis en komato - persono plenumanta la devon de registarestro iĝis vicĉefministro Ehud Olmert
2007 : Nancy Pelosi iĝis unua en la historio virino en la ofico de Speaker of the House de Usona Domo de Reprezentantoj
2010 : En Dubajo oni oficiale malfermis la plej altan en la mondo nuboskrapulon Burĝ Ĥalifa
2011 : Parta suna eklipso rigardebla en Eŭropo (escepte de Islando , Ferooj kaj nordaj partoj de Skandinavia Duoninsulo ), Nord-Afriko , Proksima Oriento , Mez-Azio kaj okcidenta Ĉinio
2013 : Prezidento Maĥmud Abbas dekrete transformis Palestinan Aŭtonomion al Ŝtato Palestino
2016 : Sauda Arabio , Barejno kaj Sudano rompis diplomatiajn rilatojn kun Irano
2018 : Sud-Afriko : pasaĝera trajno koliziis kun kamiono ĉe ebena kruciĝo inter Hennenman kaj Kroonstad - 20 homoj mortis kaj 260 vundiĝis
2022 : Invado de Rusio en Ukrainion :
Naskiĝoj
1271 : Sankta Izabela de Aragono , reĝino de Portuglio, sanktulino (m. 1336 )
1341 : Wat Tyler , angla gvidanto de la unua kampara ribelo (m. 1381 )
1567 : François d'Aguilon , brabanta jezuito, sciencisto okupiĝanta pri optiko , matematiko kaj arkitekturo (m. 1617 )
1604 : Jakob Balde , germana poeto, jezuito, retorikisto (m. 1668 )
1643 : Isaac Newton , angla fizikisto kaj matematikisto (m. 1727 )
1664 : Lars Roberg , sveda kuracisto, profesoro de la Universitato de Upsalo (m. 1742 )
1710 : Giovanni Battista Pergolesi , itala komponisto, violonisto kaj orgenisto (m. 1736 )
1720 : Johann Friedrich Agricola , germana komponisto, orgenisto kaj kantisto (m. 1774 )
1745 : Ferenc Benkő , hungara mineralogo (m. 1816 )
1745 : Johann Jakob Griesbach , germana teologo kaj filologo (m. 1812 )
1772 : Anton Friedrich Justus Thibaut , germana jursciencisto (m. 1840 )
1785 : Jacob Grimm , germana bibliotekisto kaj lingvisto (m. 1863 )
1806 : Hermann Baumeister , germana politikisto kaj juristo (m. 1877 )
1809 : Louis Braille , franca inventinto de brajla skribsistemo (m. 1852 )
1813 : Louis Lucien Bonaparte , franca lingvisto, esploristo de la eŭska lingvo (m. 1891 )
1821 : Bedřich Havránek , ĉeĥa romantisma pentristo (m. 1899 )
1830 : Tytus Babczyński , pola matematikisto kaj fizikisto (m. 1910 )
1839 : Casimiro de Abreu , brazila poeto kaj romanverkisto (m. 1860 )
1863 : István Apáthy , hungara zoologo, profesoro (m. 1922 )
1865 : Zsigmond Várady , hungara ĵurnalisto, advokato, politikisto (m. 1913 )
1866 : Joel Hastings Metcalf , usona pastro kaj astronomo (m. 1925 )
1869 : Charles Crane , havaja politikisto, urbestro de Honolulu (m. 1958 )
1870 : Helena Willman-Grabowska , pola hindologo , iranologo kaj sanskritologo (m. 1957 )
1874 : Josef Suk , ĉeĥa komponisto kaj violonisto (m. 1935 )
1889 : William Edward Collinson , angla germanisto, membro de IALA kaj Lingva Komitato , esperantisto , aŭtoro de La Homa Lingvo , verkanta por pluraj revuoj kiel "Lingva Kritiko ", "Esperantologio " (m. 1969 )
1890 : Miklós Bánó , hungara inĝeniero perdinta vidopovon, fondinto de blindula grupo ene de Esperanto-movado en Hungario , propagandisto de "La Verda Standardo " (m. nekonata)
1890 : Victor Lustig , bohemi-devena trompisto kaj kavalir-fripono, la "ulo kiu vendis la Eiffel-Turon " (m. 1947 )
1894 : Michael Sagmeister , aŭstra politikisto (m. 1973 )
1896 : André Masson , franca pentristo, grafikisto (m. 1987 )
1899 : Klára Győri , hungara aŭtobiografistino (m. 1975 )
1900 : James Bond , usona ornitologo (m. 1989 )
1902 : Halina Weinstein , pola instruistino, poetino kaj tradukistino, filino de esperantistino Anna Weinstein , kune kun Izrael Lejzerowicz estis reprezentanto de "Literatura Mondo " por Pollando, kontribuis al "Pola Esperantisto ", gvidis Esperanto -kursojn por studentoj de Varsovia Universitato , esperantigis verkojn de Leo Belmont , mortis en Varsovia geto (m. 1942 )
1903 : Georg Elser , germana lignaĵisto, atencinto kontraŭ Adolf Hitler (m. 1945 )
1915 : Adolf Opálka , ĉeĥa soldato, gvidanto de ĉehoslovaka rezistomovado (m. 1942 )
1916 : Slim Gaillard , usona ĵazkantisto, pianisto kaj gitaristo (m. 1991 )
1917 : Mihály László Fodor , rumania hungara franciskano (m. 1968 )
1929 : Ernő Lupán , rumania hungara juristo (m. 2013 )
1929 : Günter Schabowski , germana politikisto (m. 2015 )
1929 : Arik Brauer , aŭstra pentristo kaj kantisto (m. 2021 )
1929 : Wigand Siebel , germana sociologo
1932 : Carlos Saura , hispana filmreĝisoro (m. 2023 )
1933 : Kornél Iván Kis , hungara instruisto, amatora aktoro, verkisto
1934 : Rudolf Schuster , prezidento de Slovakio
1935 : Győző Rácz , hungara filozofo, redaktoro (m. 1989 )
1937 : Dyan Cannon , usona aktorino
1940 : Gao Xingjian , ĉina Nobelpremiita verkisto, pentristo kaj tradukisto de la franca literaturo
1940 : Antoni Krauze , pola filma reĝisoro kaj scenaristo
1941 : Eszter Domokos , hungara verkistino (m. 1994 )
1942 : John McLaughlin , angla muzikisto pri ĵazo , okcidenta klasika muziko , flamenko , bluso , hindia klasika muziko , virtuozo de gitaro , komponisto
1943 : György Mandics , rumania hungara poeto, verkisto, ĵurnalisto
1945 : Richard R. Schrock , usona Nobelpremiita kemiisto
1949 : Spomenka Štimec , kroata verkistino, sekretario de Esperantlingva Verkista Asocio , tradukistino, Esperanto-instruisto kadre de Kroata Esperanto-Ligo , konata de Pupteatra Internacia Festivalo , honorigita per Alena Esperanto-Kulturpremio
1951 : Lőrinc Mikó , rumania hungara juristo, politikisto (m. 2015 )
1954 : Patrick Lagrange , franca astronomo, denaska esperantisto , aktivulo de Astronomia Esperanto-Klubo
1958 : Julian Sands , brita aktoro kaj reĝisoro (m. 2023 )
1959 : Éva Blénesi , hungara literaturhistoriistino
1960 : Michael Stipe , usona kantisto, fondinto de rok -grupo R.E.M.
1963 : May-Britt Moser , norvega instruistino, neŭrosciencisto kaj psikologino Nobelpremiita
1975 : Edgár Berecz , rumania hungara vojaĝisto, kuiristo, aŭtoro
1978 : Mai Meneses , hispana kantistino kaj kantverkistino
Mortoj
1108 : Gertruda Mieszkówna , filino de pola reĝo Mjeŝko la 2-a , tradukistino, verkistino, astrologino (n. ĉirkaŭ 1025 )
1248 : Sanĉo la 2-a , reĝo de Portugalio (n. 1209 )
1399 : Nicolaus Eymerich , kataluna dominikano, teologo kaj inkvizitoro (n. 1320 )
1424 : Muzio Sforza , itala kondotiero kaj Grafo de Cotignola (n. 1369 )
1604 : Francisko Nádasdy , hungara magnato kaj militestro (n. 1555 )
1654 : Johannes Major , germana teologo (n. 1564 )
1725 : Katalin Bethlen , edzino de la reganto de Transilvanio Apafi la 2-a (n. nekonata)
1752 : Gabriel Cramer , svisa matematikisto kaj fizikisto (n. 1704 )
1761 : Stephen Hales , angla botanikisto, fiziologo, inventisto, unuafoje mezurinta sangopremon (n. 1677 )
1786 : Moses Mendelssohn , juda filozofo germanlingva, ĉefa reprezentanto de haskala (n. 1729 )
1789 : Thomas Nelson Jr. , usona politikisto, militisto kaj guberniestro (n. 1738 )
1814 : Johann Georg Jacobi , germana verkisto, eldonisto kaj filozofo (n. 1740 )
1825 : Ferdinando la 1-a , reĝo de Sicilio (n. 1751 )
1846 : Franz Junot , germana minejinspektisto kaj metalurgiisto (n. 1785 )
1862 : Károly Vida , hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (n. 1819 )
1877 : Cornelius Vanderbilt , usona entreprenisto (n. 1794 )
1880 : Anselm Feuerbach , germana pentristo (n. 1829 )
1894 : Carl von Hasenauer , aŭstra arkitekto (n. 1833 )
1895 : Manuel Pavía , hispana generalo, kiu per puĉo kontribuis al la Unua Hispana Respubliko (n. 1827 )
1905 : Paul-Pierre Henry , franca astronomo kaj optikisto , fabrikinto de lornoj (n. 1848 )
1910 : Léon Delagrange , franca aviadisto kaj skulptisto (n. 1873 )
1919 : Georg von Hertling , kanceliero de Germana Imperiestra Regno kaj ĉefministro de Reĝlando Prusio (n. 1843 )
1920 : Benito Pérez Galdós , hispana romanisto (n. 1843 )
1933 : Aenne Biermann , germana fotistino (n. 1898 )
1936 : Jenő Gagyi , hungara verkisto kaj poeto (n. 1880 )
1938 : Franz Kranewitter , aŭstra dramisto (n. 1860 )
1940 : Konrad Weiß , germana poeto kaj kritikisto (n. 1880 )
1941 : Henri Bergson , franca Nobelpremiita filozofo (n. 1859 )
1943 : Jerzy Iwanow-Szajnowicz , pola skolto , agronomo , sportisto , poligloto , agento de la brita sekreta servo MI6 , heroo de la greka rezistomovado , plej granda sabotisto de la Dua Mondmilito, ekzekutita (n. 1911 )
1944 : Agnieszka Pilchowa , pola klarvidantino , bioenergia terapiistino , herbokuracistino , viktimo de germana koncentrejo (n. 1888 )
1949 : Johannes Müller , germana teologo kaj filozofo (n. 1864 )
1952 : Lajos Kmetykó , hungara gimnastikisto (n. 1884 )
1954 : Pál Szász , rumania hungara juristo, politikisto (n. 1888 )
1960 : Albert Camus , franca Nobelpremiita verkisto kaj filozofo (n. 1913 )
1961 : Erwin Schrödinger , aŭstra Nobelpremiita fizikisto, pioniro de la kvantuma mekaniko (n. 1887 )
1965 : T. S. Eliot , usona-brita Nobelpremiita verkisto, poeto kaj eseisto , aŭtoro de eposa poemo (n. 1888 )
1969 : Paul Chambers , usona ĵaza basinstrumentisto (n. 1935 )
1974 : Gyárfás Ferencz , rumania hungara ĵurnalisto (n. 1902 )
1975 : Carlo Levi , itala verkisto, pentristo, politikisto kaj kontraŭfaŝisto (n. 1902 )
1984 : András Nagy , hungara skulptisto (n. 1923 )
1986 : Christopher Isherwood , angla-usona verkisto kaj tradukisto (n. 1904 )
1999 : Ueshiba Kisshomaru , japana ajkidisto (n. 1927 )
2000 : István Pál Demény , rumania hungara folkloristo (n. 1949 )
2003 : Conrad Hall , usona kameraisto , ĉefa fotografisto (n. 1926 )
2004 : Helena Růžičková , ĉeĥa aktorino (n. 1936 )
2010 : Johan Ferrier , surinama politikisto, fondinto de la Nacia Partio de Surinamo , prezidento (n. 1910 )
2011 : Salmaan Taseer , pakistana entreprenisto, guberniestro de Panĝabo (n. 1944 )
2011 : Mohamed Bouazizi , tunizia stratvendisto, kies brulmortigo kaŭzis tunizian ribelon (n. 1984 )
2015 : Edmund Wnuk-Lipiński , pola sociologo kaj verkisto de sciencfikcio (n. 1944 )
2015 : Pino Daniele , itala muzikisto , verkisto, kantisto, memlernanto de klasika gitaro (n. 1955 )
2016 : Michel Galabru , franca aktoro, scenaristo kaj reĝisoro (n. 1922 )
2018 : Aharon Appelfeld , israela romanverkisto (n. 1932 )
2021 : Martinus Veltman , nederlanda fizikisto nobelpremiita (n. 1931 )
2023 : Fay Weldon , brita verkistino (n. 1931 )
2024 : Glynis Johns , brita aktorino (n. 1923 )
Specialaj tagoj kaj festoj
La 4-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro ):