La 23-a de januaro estas la 23-a tago de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro . 342 tagoj restas (343 en superjaroj).
Je la 23-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
393 : Romia imperiestro Flavio Honorio ricevis la titolon augustus
971 : Potenca pripafado fare de arbalestistoj de la armeo de Dinastio Song eliminis batalajn elefantojn de suda dinastio Han - lasta batalo kun uzo de elefantoj en Ĉinio
1368 : Pekino : imperiestro Hongvuo fondis la ĉinan dinastion Ming
1510 : Pere de senditoj de la reĝo de Hungario Vladislao la 2-a Jogajlido oni subskribis en Kamieniec Podolski pacon kun la reĝo de Pollando Sigismondo la 1-a kaj princo Bogdano la 3-a, Princlando Moldavio
1520 : Ordeno de germanaj kavaliroj rabis kaj bruligis polan urbon Frombork , kio inklinis Kopernikon translokiĝi al Olsztyn
1556 : Tertremo en Ŝenŝjio mortigis 830 mil homojn en Ĉinio
1565 : Sultanlandoj de Dekkana Altebenaĵo venkis Viĝajanagaran imperion en la batalo de Talikota en la hodiaŭa Karnatako , finante la lastan grandan hinduan reĝlandon en Suda Barato
1571 : Thomas Gresham fondis Reĝan Borson de Londono
1579 : Malaltaj Landoj : Unio de Utrecht subskribita en Utreĥto asociigis la Respublikon de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
1631 : Tridekjara milito : subskribo de sveda -franca alianco en Bärwalde (Mieszkowice , Pollando)
1719 : Princlando Liĥtenŝtejno fondiĝis - suvereneco atribuita de imperiestro Karolo la 6-a
1739 : Deviga edukado estis enkondukita en Danio
1770 : Malvenko de pola nobelaro en la batalo kontraŭ rusaj trupoj apud Dobra
1793 : Katerino la 2-a kaj Frederiko Vilhelmo la 2-a nome de la Rusia Imperio kaj Reĝlando Prusio subskribis la duan dispartigon de Pollando
1831 : Flago de Belgio oficialiĝis
1846 : Abolicio de sklaveco en Tunizio
1870 : Usona kavalerio en Montano masakris 173 indianojn (plimulte virinojn kaj infanojn) el la gento Nigraj Piedoj de Siuoj
1895 : Carsten Borchgrevink kiel unua homo surbordiĝis sur Antarkto
1899 : Emilio Aguinaldo iĝis unua prezidento de Filipinoj
1899 : Acetilsalikata acido, elpensita en 1897 fare de Bayer -Laboratorio, estis nomita aspirino
1907 : Usono : Charles Curtis fariĝis unua usona indiana senatano
1909 : Unua flugo de la franca aviadilo Blériot XI
1909 : Unua elsendo de alarmsignalo CQD fare de pasaĝera ŝipo permesis limigi nombron da viktimoj dum kolizio al 6 personoj
1911 : Turka registaro de Kamil Paşa estis faligita de la Komitato Unio kaj Progreso
1912 : Hago : Internacia Opio -Konvencio (unua internacia interkonsento pri kontrolo de drogoj ) subskribita
1913 : Dum Unua Balkana milito rezulte de armea puĉo okazigita en Turkio falis koalicio - Enver Paŝao iĝis diktatoro
Unua mondmilito :
1919 : Laŭ ordono de ĉefministro Karel Kramář kaj prezidento Tomáš Masaryk , Ĉeĥoslovaka armeo aneksis, rompante pli fruan interkonsenton, la polan parton de Teŝinio - septaga milito komencita
1919 : Ukrainio : unua kongreso de Maĥnovŝĉino komencita
1920 : Reveno de Grudziądz al Pollando post 147 jaroj de prusa anekso
1920 : Nederlando rifuzis ekstradicion de estinta Germana Imperiestro Vilhelmo la 2-a , kiun oni provis juĝi pri militkrimoj
1924 : Laŭ decido de pola prezidento zloto iĝis pola valuto
1927 : Inaŭguro de la 1-a Internacia Piana Konkurso Fryderyk Chopin en Varsovio kun partopreno de 26 pianistoj el 8 landoj — venkis ruso Lev Obarin
1929 : Silezia Muzeo en Katowice fondiĝis
1937 : Granda teroro : en Moskvo komenciĝis "proceso de 17" - kontraŭ trockiistoj
Dua mondmilito :
1940 : Germana terro en okupata Pollando: germana polico pafmortigis apud Obrzycko 14 polojn; en Ĝenerala Gubernio aperis ordono deviganta polan loĝantaron laŭ alvoko liveri ĉevalajn veturilojn kune kun prizorgantaj personoj; post soveta invado en Pollandon nokte de la 23-a/24-a de januaro en Lvovo NKVD arestis polajn verkistojn; en Parizo okazis inaugura kunsido de la Nacia Konsilio de Pola Respubliko sub prezidanteco de Ignacy Jan Paderewski ; sekreta interkonsento inter itala ministro pri eksterlandaj aferoj Galeazzo Ciano kaj kroata faŝisto Ante Pavelić pri estonta itala-kroata dogana, mona kaj persona unio
1941 : Provinco Vartlando : en Lodza geto strikis 350 judoj laborantaj kiel lignaĵistoj , la strikon post kelkaj horoj subpremis juda polico ; sukcesa trairo de 5 norvegaj ŝipoj de Göteborg tra Skagerrak ĝis britaj havenoj ; rumana registaro subpremis puĉon de Legiana movado
1942 : Provinco Vartlando : en Poznań germanoj gilotinis 12 polojn ; en Londono pola ekzila registaro kaj ĉeĥoslovaka ekzila registaro subskribis interkonsenton pri la principoj de konfederacio , kiu post la dua mondmilito antaŭvidis komunan eksteran, defendan kaj ekonomian politikon; Orienta Fronto : en Tula provinco estis forpelitaj germanaj okupantoj
1943 : Operaco Reinhardt : en distrikto Lubartowski ĝendarmoj pafmortigis 27 judojn kaj polon — en Lubotyń 8 polojn;Ministerio pri eksteraj aferoj de Tria Regno opiniis ke pro falo de pola ŝtato la polaj oficiroj malliberigitaj septembre 1939 ne plu restu traktataj kiel militkaptito ; vasta distribuo de la filmo Casablanca , lige al la konferenco de Kazablanko , komenciĝis; germana-itala kirasita armeo evakuiĝis de Tripolo retiriĝante direkte al Tunizio
1944 : Germana polico kaj Wehrmacht pafmortigis en distrikto Kraśnicki 9 kaj en Lubotyń Stary 8 personojn; ĝendarmoj de Ostrów Mazowiecka pafekzekutis 6 sovetajn militkaptitojn; Volinia masakro : membroj de la Ukraina Ribela Armeo mortigis en kelkaj lokoj apud Volodimir Volinskij sume ĉ. 50 polojn; Pola Rezistomovado : taĉmento de Pola Enlanda Armeo likvidis inter Hrubieszów kaj Sokal (nun en Lviva provinco ) 27 germanojn veturantajn en du aŭtomobiloj, kaj Popola Armeo atakis Ostrów Lubelski ; soveta komisiono okupiĝanta pri la dua elterigo de la kadavroj de polaj oficiroj murditaj en Katin finis sian laboron; en Protektorato Bohemio kaj Moravio oni fondis Ĉeĥan ligon kontraŭ bolŝevismo
1945 : Ruĝa Armeo konkeris sep polajn urbojn: Grajewo , Kalisz , Ostrów Wielkopolski , Sieradz , Sławków kaj Śrem , krome la filion de koncentrejo Gross-Rosen - KL Fünfteichen (Miłoszyce, apud Jelcz-Laskowice ); germanoj likvidis filiojn de sia koncentrejo Aŭŝvico en Siemianowice kaj Świętochłowice ; Okcidenta Fronto : en Ardenoj usona 1-a Armeo ekregis Sankt Vith ; Orienta Fronto : komenco de la germana evakuo de Orienta Prusio kaj de la Pomerio de Gdańsk
1948 : Area Juĝejo en Krakovo procese prijuĝis skipanojn de la germanaj koncentrejoj en apudkrakova Płaszów, kaj Auschwitz-Birkenau — koncerne pli ol 600 SS-anojn oni i.a. verkiktis 24 mortpunojn (22 per pendumo ) kaj 6 punojn de ĝismorta malliberigo
1949 : Stalinismo : dekreto limiganta publikan religian kulton
1950 : Popola Pollando: Asocio de Katolikoj Caritas , subigita al la ŝtato, estis fondita, anstataŭante pli fruan eklezian kun la sama nomo
1950 : Jerusalemo estis deklarita ĉefurbo de Israelo
1952 : Dua soveta okupado de Pollando : oni publikigis "Projekton de Konstitucio de Pola Popola Respubliko " por "tutnacia diskuto"
1953 : Josef Tonĉev, unua katolika pastro juĝita pro kontraŭnacia agado kaj spionado en Bulgario , estis ekzekutita de komunista reĝimo
1953 : Pola Televido ekfunkciis
1957 : Usona inventisto Fred Morrison vendis rajtojn al sia "flugdisko " al kompanio de ludiloj
1960 : Jacques Piccard kaj Don Walsh en batiskafo Trieste atingis unuan fojon la plej profundan lokon sur la Tero – Challenger-profundon sur Pacifiko
1963 : Sovetia spiono Kim Philby , unu el Kembriĝa Kvinopo , estis senmaskigita
1968 : Israela Laborista Partio fondiĝis
1978 : Ekologio : kiel unua lando en la mondo, Svedio malpermesis uzi sprajilojn suspektatajn pri detruado de la ozona tavolo per gasoj kiel kloro-fluoro-karbono
1986 : Malkovro de Bianko , luno de Urano , de Bradford A. Smith
1992 : En Kievo oni malfermis ambasadejon de Usono
1993 : Unua versio de Mosaic , kreita de Marc Andreessen kaj Eric Bina, estis publikigita, iĝante unua populara retumilo
1996 : Unua versio de la programlingvo Java estis publikigita
1997 : Madeleine Albright iĝis unua virina usona ministro pri eksteraj aferoj
2001 : Membruligoj de la placo Tian An Men : sep membroj de la spirita movado Falun Gong provis ekbruliĝi sur la Placo Tian An Men en Pekino , nokte dum la ĉina novjara festo
2005 : Viktor Juŝĉenko iĝis prezidento de Ukrainio
2006 : Kanado : Konservisma Partio gajnis parlamentan balotadon
2006 : Montenegro : loka trajno inter Bijelo Polje kaj Podgorico elreliĝis - 46 personoj mortis kaj 130 vundiĝis
2008 : Aviada katastrofo en Mirosławiec - pereis 16 altrangaj oficiroj de Pola Aerarmeo
2011 : Oficanta prezidento de Portugalio Aníbal Cavaco Silva refoje iĝis prezidento
2014 : Catherine Samba-Panza kiel unua virino transprenis devojn de la prezidento de Centr-Afrika Respubliko
2015 : Post morto de sia frato Abdulah bin Abdul-Aziz Al Saud nova reĝo de Sauda Arabio iĝis Salman bin Abdul-Aziz Al Saud
2019 : Latinameriko : al komencita tagon pli frue Monda Junulara Tago en Panamurbon alvenis papo Francisko
2023 : Invado de Rusio en Ukrainion :
334-a tago de rusa agreso : rusoj perdis laŭvicajn du atakaviadilojn Su-25 kaj helikopteron Ka-52, krome oni damaĝis du direktatajn raketajn pafaĵojn Ch-59 (Raduga) kaj operac-taktikan senpilotan aviadilon Orlan-10; en Zaporiĵa provinco rusoj perdis 50 soldatojn kaj 9 armilojn; Ukrainio konfiskis aktivojn de miliardulo Miĥail Ŝelkov
Mondreago: Estonio transdonas al Ukrainio ĉiujn siajn haŭbizoj — Rusio forigas ambasadoron de Estonio, ankaŭ Estonio antaŭvidas similan paŝon; estinta taĉmentestro de Grupo Wagner estis arestita de polico en Norvegio ; Latvio malrangigas diplomatiajn rilatojn kun Rusio; Rusio anoncis Centron Saĥarov "nedezirata"; Pollando kaj Britio instruas ukrainajn skipojn de tankoj — britaj kirasitaj veturiloj Bradley survoje al Ukrainio
2024 : Prezidanto de Pollando forpardonis al kunkreintoj de Centra Kontraŭkorupta Ofico Mariusz Kamiński kaj Maciej Wąsik, post 15 tagoj de ilia malsatstriko en malliberejo , kondamnitaj de nova registaro de Donald Tusk
Naskiĝoj
1350 : Vincento Ferrer , hispana dominikano kaj sanktulo (m. 1419 )
1378 : Ludoviko la 3-a , germana princo-elektisto de rejna Elekto-Palatinato (m. 1436 )
1382 : Richard de Beauchamp (13-a grafo de Warwick) , angla grafo (m. 1439 )
1560 : Ortolph Fomann la Maljuna , germana juristo kaj filozofo
1688 : Ulrika Eleonora , reĝino de Svedio (m. 1741 )
1734 : Wolfgang von Kempelen , hungara inventisto, poligloto, konstruisto de mekanika turko (m. 1804 )
1752 : Muzio Clementi , itala pianisto-virtuozo kaj komponisto (m. 1832 )
1762 : Christian August Vulpius , germana verkisto (m. 1827 )
1780 : Georgios Karaiskakis , greka militkomandanto kaj estro de la greka milito de sendependiĝo (m. 1827 )
1783 : Stendhal (Marie-Henri Beyle), franca verkisto (m. 1842 )
1786 : Auguste de Montferrand , franca arkitekto (m. 1858 )
1799 : Alois Negrelli , itala inĝeniero kaj fervojpioniro (m. 1858 )
1813 : Mózes Turóczi , hungara kanonmuldisto dum la Hungara revolucio de 1848 (m. 1896 )
1832 : Édouard Manet , franca pentristo (m. 1883 )
1840 : Ernst Abbe , germana fizikisto, kunfondinto de entrepreno Carl Zeiss Jena (m. 1905 )
1857 : Péter Török , hungara gimnazia instruisto kaj esperantisto , membro de Lingva Komitato (m. 1929 )
1859 : Antal Beleznay , hungara komponisto, kapelestro (m. 1915 )
1861 : Lukács Patrubány , hungara lingvisto, armenologo (m. 1926 )
1862 : Frank Shuman , usona inĝeniero kaj inventisto, konstruisto de sunkaldronoj (m. 1918 )
1862 : David Hilbert , germana matematikisto kaj teoria fizikisto (m. 1943 )
1872 : Jože Plečnik , slovena arĥitekto (m. 1957 )
1872 : Paul Langevin , franca fizikisto (m. 1946 )
1876 : Otto Diels , germana Nobelpremiita kemiisto (m. 1954 )
1887 : Miklós Kállay , ĉefministro de Hungario (m. 1967 )
1891 : Pavlo Tiĉina , ukraina poeto, publicisto, tradukisto, akademiano kaj ŝtata aganto de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko (m. 1967 )
1894 : Ibolya L. Kiss , hungara kuracistino kaj verkistino (m. 1980 )
1894 : Joseph Nels , franca kontisto poldevena, fondinto de Esperanto-Junularo en Varsovio , kunfondinto de esperanta kabaredo Verda Kato (m. nekonata)
1897 : Subhas Chandra Bose , barata batalanto de la hindia sendependiga movado (m. 1945 )
1898 : Sergej Miĥailoviĉ Ejzjenŝtjejn , sovetia filmreĝisoro (m. 1948 )
1898 : Zsigmond Széchenyi , hungara grafo, mondvojaĝanto kaj vojaĝverkisto (m. 1967 )
1899 : Humphrey Bogart , usona aktoro (m. 1957 )
1903 : Jorge Eliécer Gaitán , kolombia advokato, ministro, murdita (m. 1948 )
1903 : Marin Ljubin , bulgara esperantisto , tradukisto kaj funkciulo de Bulgara Laborista Esperanto-Asocio, membro de la Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj , redaktoro de "Bulgara Esperantisto " kaj "Nuntempa Bulgario " (m. 1985 )
1903 : George Orwell , angla verkisto (m. 1950 )
1904 : Lorenz Friis , dana instruisto, ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto (m. 1985 )
1905 : Konstanty Ildefons Gałczyński , pola poeto (m. 1953 )
1905 : Friedrich Popp , germana skulptisto kaj korpekzerciganto de malsanuloj (m. 1998 )
1907 : Yukawa Hideki , japana Nobelpremiita fizikisto (m. 1981 )
1910 : Django Reinhardt , belga gitaristo , konata de cigana ĵazo , fondinto de eŭropa ĵazo (m. 1953 )
1920 : Lajos Létay , hungara poeto, redaktoro (m. 2007 )
1921 : Marija Gimbutas , litova-usona arkeologino (m. 1994 )
1925 : Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof , pola inĝeniero, nepo de L.L. Zamenhof, esperantisto (m. 2019 )
1925 : Georg Schwaiger , germana eklezihistoriisto (m. 2019 )
1926 : István Reiff , rumania hungara instruisto, dramisto, folkloristo (m. 2007 )
1928 : Jeanne Moreau , franca aktorino (m. 2017 )
1929 : John Charles Polanyi , kanada Nobelpremiita kemiisto
1930 : Derek Walcott , karibia Nobelpremiita poeto, verkisto kaj artisto (m. 2017 )
1933 : Krystyna Łyczkowska , pola asiriologino (m. 2018 )
1934 : András Pócsai , rumania hungara pentristo, instruisto
1939 : Miklós Péter , rumania hungara reformita pastro, eklezihistoriisto
1939 : Sergej Kara-Murza , sovetia, rusia kemiisto, historiisto, politika filozofo kaj sociologo
1943 : Miguel Ángel Revilla , hispana politikisto kaj prezidento de Kantabrio
1946 : Boris Berezovskij , sovetia matematikisto, rusia entreprenisto, miliardulo kaj politikisto, sin mortiginta (m. 2013 )
1946 : Arnoldo Alemán , prezidento de Nikaragvo
1946 : Michał Kleiber , pola spertulo pri mekaniko kaj informadiko , prezidanto de Pola Scienca Akademio , prezidanto de Pola Komitato pri Unesko
1950 : Richard Dean Anderson , usona aktoro kaj produktoro
1953 : Alister Edgar McGrath , angla biofizikisto kaj teologo, verkisto
1954 : Imre Bokor , rumania hungara muzikinstruisto, popolmuzikisto
1964 : Bharrat Jagdeo , prezidento de Gujano
1968 : Petr Korda , ĉeĥa tenisisto
1969 : Ariadna Gil , kataluna aktorino
1985 : Doutzen Kroes , nederlanda modelino
1986 : Anna Antal Tövissi , rumania hungara grafikistino
1987 : Cyril Cinélu , franca kantisto
Mortoj
1002 : Oto la 3-a , germana reĝo, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 980 )
1500 : Giorgio Valla , itala humanisto , filologo , kuracisto, latinisto, matematikisto kaj tradukisto (n. 1447 )
1516 : Fernando la 2-a , reĝo de Aragono kaj Kastilio (n. 1452 )
1549 : Johannes Honterus , transilvania sakso , teologo, kartografo, tradukisto el la antikva greka (n. 1498 )
1622 : William Baffin , angla mar-esploristo (n. 1584 )
1648 : Francisco de Rojas Zorrilla , hispana dramaturgo (n. 1607 )
1662 : Johano Kemény , reganto de Transsilvanio , verkisto (n. 1607 )
1744 : Giambattista Vico , itala politika filozofo , retorikisto, historiisto kaj juristo (n. 1668 )
1750 : Ludovico Antonio Muratori , itala humanisto , sciencisto, filozofo kaj verkisto (n. 1672 )
1753 : Louise-Bénédicte de Bourbon , franca nobelino , kreintino de Literatura salono (n. 1676 )
1763 : Johann Hieronymus Kniphof , germana kuracisto kaj botanikisto (n. 1704 )
1806 : William Pitt , ĉefministro de Britio (n. 1759 )
1807 : Charles Gore , brita artisto
1830 : Benedek Virág , hungara poeto, tradukisto, ordena pastro kaj pedagogo (n. 1752 )
1837 : John Field , irlanda komponisto kaj pianisto, inventinto de la nokturno (n. 1782 )
1843 : Friedrich de la Motte Fouqué , germana poeto (n. 1777 )
1848 : Márk Rózsavölgyi , hungara komponisto, pianisto (n. 1788 )
1866 : Peter Joseph Lenné , germana pejzaĝĝardenisto
1868 : János Erdélyi , hungara poeto, folkloristo, estetikisto, profesoro (n. 1814 )
1868 : Alexander Michelis , germana pentristo (n. 1823 )
1873 : Károly Péterfi , hungara pastro, filozofo, estetikisto (n. 1790 )
1873 : Hermann Behn-Eschenburg , germana filologo
1883 : Gustave Doré , franca pentristo kaj ilustristo (n. 1832 )
1889 : Ignacy Domeyko , pola geologo, mineralogo, inĝeniero pri minado , partopreninta novembran ribelon , esploristo de Sudameriko , rektoro de la Universitato de Ĉilio (n. 1802 )
1891 : János Simor , primaso de Hungario (n. 1813 )
1891 : Friedrich von Schmidt , aŭstra-germana arĥitekto (n. 1825 )
1925 : Szilárd Sztura , hungara filozofia verkisto, estetikisto, tradukisto (n. 1957 )
1930 : Hippolyte Sebert , franca generalo, sciencisto kaj esperantisto, kunfondinto de Esperantista Centra Oficejo , gvidanto de la Konstanta Komitato de l' Kongresoj kaj ĉeestanto de Universalaj Kongresoj , fondinto kaj prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta , kontribuanto de "Oficiala Gazeto Esperantista " (n. 1839 )
1931 : Anna Pavlova , rusa baletistino (n. 1881 )
1933 : Heinrich Hoffmann , germana pentristo
1940 : József Vészi , hungara verkisto, ĵurnalisto, redaktoro (n. 1858 )
1944 : Edvard Munch , norvega pentristo kaj grafikisto] (n. 1863 )
1945 : Helmuth James Graf von Moltke , germana juristo, kontraŭulo de naziismo , ekzekutita (n. 1907 )
1945 : Frigyes Konek , hungara kemiisto, profesoro (n. 1867 )
1945 : Albert Kuntz , germana kupristo kaj politikisto (n. 1896 )
1947 : Franz Rehrl , aŭstra politikisto, viktimo de germana naziismo (n. 1890 )
1956 : Alexander Korda , hungara-brita filmreĝisoro (n. 1893 )
1957 : József Smialy , rumania hungara romkatolika eklezia verkisto (n. 1906 )
1963 : Józef Gosławski , pola skulptisto, medalfaristo, projektanto de moneroj kaj monumentoj (n. 1908 )
1974 : Arthur Rose , germana pentristo
1975 : Márton Andrási , hungara aktoro (n. 1912 )
1976 : Paul Robeson , usona aktoro, kantisto, verkisto (n. 1898 )
1978 : Sándor Derzsi , hungara poeto (n. 1919 )
1986 : Joseph Beuys , germana artisto (n. 1921 )
1989 : Géza Boér , rumania hungara poeto, instruisto (n. 1952 )
1989 : Salvador Dalí , kataluna pentristo (n. 1904 )
1993 : Gábor Péter , hungara politikisto kaj kaŝpolicestro (n. 1906 )
1994 : László Soós , hungara verkisto kaj kritikisto (n. 1913 )
1998 : Alfredo Ormando , itala verkisto kaj samseksema aktivulo (n. 1958 )
1999 : Jaroslav Foglar , ĉeĥa verkisto (n. 1907 )
2000 : József Gréda , hungara-israela poeto kaj tradukisto (n. 1911 )
2004 : Helmut Newton , germana modo -fotisto (n. 1920 )
2005 : Johnny Carson , usona televida prezentisto kaj humuristo (n. 1925 )
2006 : Adrienne Jancsó . hungara aktorino, deklamistino (n. 1921 )
2007 : Ryszard Kapuściński , pola raportisto , fotisto, ĵurnalisto, verkisto kaj poeto (n. 1932 )
2007 : Howard Hunt , CIA-agento, kulpulo en la Watergate-skandalo (n. 1918 )
2009 : Héctor Rossetto , argentina ŝakludisto , grandmajstro (n. 1922 )
2014 : Violetta Ferrari , hungara-germana filma aktorino (n. 1930 )
2015 : Abdulah bin Abdul-Aziz Al Saud , reĝo de Sauda Arabio (n. 1924 )
2018 : Nicanor Parra , ĉilia matematikisto kaj poeto (n. 1914 )
2020 : Gudrun Pausewang , germana verkistino de porinfana literaturo (n. 1928 )
2021 : Walter Bernstein , usona scenaristo (n. 1919 )
2021 : Alberto Grimaldi , itala film-produktisto (n. 1925 )
2022 : Jean-Claude Mézières , franca desegnisto de komiksoj (n. 1938 )
2022 : Thierry Mugler , franca mododesegnisto (n. 1948 )
2022 : Jacek Trznadel , pola verkisto, poeto, literatura kritikisto kaj publicisto , tradukisto kaj socia aganto (n. 1930 )
2024 : Melanie , usona kantistino (n. 1947 )
Specialaj tagoj kaj festoj
La 23-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro ):