La 21-a de julio estas la 202-a tago de la jaro (la 203-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro . 165 tagoj restas.
Je la 21-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
-356 : Ionio : Templo de Artemiso en Efezo , unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo , bruliĝis (incendiita de ŝuisto Herostrato )
Romia Imperio
365 : Potenca tertremo kun epicentro en ĉirkaŭaĵo de Kreto kaj kaŭzita de ĝi cunamo detruis orientan marbordon de Mediteraneo kaj Aleksandrion , kie kelkaj miloj da homoj mortis, ankaŭ en Nildelto , preskaŭ ĉiuj urboj sur Kreto estis difektitaj aŭ detruitaj
905 : Reĝo Berengaro el Friulo kaj hungaraj trupoj de soldistoj venkis trupojn de Franka imperio apud Verono
1342 : Ludoviko la 1-a iĝis reĝo de Hungario
1378 : Ciompi-ribelo : nereprezentitaj de iu ajn gildo laboristoj en Florenco ribelis kaj furioze transprenis regadon de la urbo por doni al ili politikan postenon
1380 : Reĝo de Ĉeĥio Venceslao en Parizo interkonsentis kun reĝo Karlo la 5-a pri reciproka protekto kaj helpo
1403 : Batalo de Shrewsbury : Henriko la 4-a decide venkis ribelon estritan de Henry Percy
1411 : Sigismondo la 1-a iĝis reĝo de Germanio
1520 : En la milito inter Krono de la Regno de Pollando kaj la Ordeno de germanaj kavaliroj , polaj kaj ĉeĥaj trupoj konkeris kaj bruligis Mrągowo
1542 : Apostola konstitucio : por batali kontraŭ protestantismo , papo Paŭlo la 3-a fondis kongregacion por la doktrino de la kredo , kiu kontrolas agadon de inkvizicio
Okdekjara Milito
1595 : Malkovro de Markizinsuloj
1613 : Nupto de Miĥail Fedoroviĉ Romanov , la unua rusa caro el dinastio Romanovoj
1640 : Pola reĝo Ladislao la 4-a urbigis Janów Lubelski laŭ Magdeburga juro
1656 : Angla ŝiparo sukcese atakis hispanan havenurbon Malago
1677 : Pollando : en Bieruń eksplodis incendio , kiu detruis la tutan urbon escepte de preĝejo al Sankta Valenteno
1771 : En katedralo en Ajaccio sur Korsiko estis baptita Napoleono Bonaparte
1773 : Papo Klemento la 14-a likvidis la ordenon de jezuitoj
1774 : Pactraktato en Küçük Kaynarca (bulgara Provinco Silistra ) finanta la 5-an rusan-turkan militon — rezulte de sukcesoj de militestro Aleksandr Suvorov la Rusia imperio ricevis teritoriojn norde de la marbordo de la Nigra Maro , nomataj Novorusio , kaj Krimea Ĥanlando akiris sendependecon de la Otomana Imperio
1780 : En la 6-a rusa -turka milito la rusa-aŭstra armeo venkis en batalo de Focșani
1793 : Dua dispartigo de Pollando : Sejmo de Grodno sub tuboj de rusaj kanonoj subskribis redonon al Moskvo de vojevodioj : Minska , Kieva , Braclava (parto de Vinica provinco ) kaj Podolia
1795 : Venko de franca revolucia armeo super la monarkiana-brita en batalo de Quiberon
1798 : En batalo de Piramidoj Napoleono Bonaparte venkis armeon de mamelukoj - tri tagojn poste alvenis al Kairo
1807 : Napoleonaj Militoj : solena proklamo de Libera Urbo Dancigo post malvenko de Prusio dum la batalo kun Napoleona Francio
1831 : Belga Revolucio finiĝis - Leopoldo la 1-a iĝis unua reĝo de Belgio ĉe la Reĝa Placo en Bruselo
1843 : Unua en Belgio Zoo de Antverpeno ekfunkciis
1866 : Venko de itala armeo super la aŭstra en la batalo de Bezzecca
1873 : En subŝtato Iovao usona eksterleĝulo Jesse James kun sia bando unuafoje atakis trajnon , rabante 3 mil dolarojn
1883 : Alliance Française fondiĝis - organizaĵo promocianta la francan kulturon kaj la francan lingvon
1904 : Unua konstruetapo de Transsiberia fervojo finiĝis kaj komenciĝis granda koloniigo de Siberio
1912 : En Katowice oni inaŭguris monumenton al Hedvigo de Silezio , la patronino de Silezio
1914 : Malkovro de Sinopo , luno de Jupitero
Unua Mondmilito
1920 : Soveta-Pola Milito : venko de pola armeo en batalo de Krzemieniec (11-a ĝis 21-a de julio)
1921 : Dua Pola Respubliko : 19 personoj pereis en eksplodo en Pulvo -Fabriko en Krywałd (Supra Silezio )
1925 : Proceso Scopes : en Tenesio juĝejo verdiktis kulpecon instrui evoluismon
1938 : Bonaero : subskribo de la traktato finanta ĉakan militon inter Bolivio kaj Paragvajo
Dua Mondmilito
1945 : Kampanjo de Borneo : batalo de Balikpapan finiĝis
1946 : Pola Popola Respubliko : apud citadelo de Poznań estis pendumita germana genocidisto kaj militkrimulo Arthur Greiser , estinta estro de la Provinco Vartlando
1947 : En la zono de postmilita Germanio okupita de Sovetunio establiĝis Saksio-Anhalto
1948 : Pollando : en Vroclavo malfermiĝis Ekspozicio de Regajnitaj Teritorioj kaj fondiĝis Asocio de Pola Junularo
1950 : Pola Sejmo voĉdonis sesjaran planon, kies ĉefa celo estis – malgraŭ bezonoj de la socio – plirapidigita disvolvo de peza industrio kaj grandaj entreprenoj
1950 : Germanio : pluraj homoj vundiĝis en Wuppertal ĉar eta elefantino Tuffi elsaltis el ŝvebotrajno de Wuppertal
1952 : Stalinismo : dum komunista parodia proceso en Varsovio oni post unumonata torturado mortkondamnis 3 kaj enprizonigis 4 oficirojn de la pola mararmeo , kiuj dum la germana invado en Pollandon defendis Helon — decembre 1952 estis pafmortigitaj la komandoroj Stanisław Mieszkowski, Zbigniew Przybyszewski kaj Jerzy Staniewicz, kiuj en 1956 estis senkulpigitaj
1960 : Sirima Bandaranaike de Srilanko fariĝis unua virina ĉefministro en la mondo
1964 : La floro de umeo iĝis ŝtata floro de Tajvano
1969 : Neil Armstrong , komandanto de la usona ekspedicio Apollo 11 , kiel unua homo surpaŝis la Lunon - tuj poste faris tion Buzz Aldrin - je la 2:56 UTC
1969 : Soveta kosmosondilo Luna 15 frakasiĝis surlune
1969 : En Madrido Johano Karlo la 1-a estis nomumita de Francisco Franco sia posteulo kiel ŝtatestro
1970 : Asuano : konstruado de la Asuana Baraĵo sur Nilo finiĝis
1972 : Terorismo : rezulte de 22 bomboj metitaj en Belfasto fare de IRA , 9 personoj pereis kaj pli ol 130 vundiĝis
1973 : Norvegio : en Lillehammer agentoj de Mosado mortigis kelneron , kiun ili erare agnoskis implikita en la masakro de Munkeno dum la Somera Olimpiko 1972
1981 : Nacia Konsilio de Irano pri Rezistado estas fondita
1982 : Milita stato en Pollando : okaze de ŝtata festo de la 22-a de julio oni liberigis de internigo 913 personojn (ĉiuj virinoj), kaj "libertempigis" 314 politikajn malliberulojn
1983 : Vetera rekordo en Antarkto : en la sovetia esplora stacio oni registris la plej malaltan temperaturon sur la Tero (−89,2 °C ).
1984 : Pola Sejmo voĉdonis amnestion por politikaj malliberuloj - plimulto de kondamnitoj kaj arestitoj liberiĝis (pli ol 600 personoj)
1990 : Ĉinio kaj Sauda Arabio ligis diplomatiajn rilatojn
1994 : Tony Blair iĝis gvidanto de Brita Laborista Partio - 3 jarojn poste, post malvenko de Konservisma Partio , li por 10 jaroj estis frunte de la registaro
2000 : En Fermilab apud Ĉikago oni ricevis unuan senperan pruvon de la ekzisto de neŭtrino tipo taŭ
2007 : Nubskrapulo Burĝ Ĥalifa en Dubajo superaltigis Taipei 101
2007 : Pratibha Patil kiel unua virino estis elektita de parlamento prezidentino de Barato
2007 : Premiero de Hari Poter kaj la Sanktaĵoj de la Morto , la lasta libro de J. K. Rowling el la romanserio pri Harry Potter
2008 : Guantanamo (Kubo ): en usona malliberejo komenciĝis unua proceso pri militkrimoj
2008 : Ram Baran Jadav iĝis unua prezidento de Nepalo
2009 : Miguel Ángel Moratinos kiel unua membro de la hispana registaro post 300 jaroj vizitis Ĝibraltaron
2011 : Kosmoesploro : lasta misio de kosmopramo Atlantis finis la skipajn kosmoflugojn de la 30-jara programo de NASA
2012 : Kailash Purryag iĝis prezidento de Maŭricio
2013 : Reĝo de belgoj Alberto la 2-a abdikis favore al sia filo Filipo la 1-a
2013 : Apud Lębork firmao kontrolata de usona konzerno komencis unuan en Pollando regulan liveradon de skistogaso
2016 : Vetera rekordo: en Mitribah, nordokcidenta Kuvajto oni registris la plej altan sur la Tero temperaturon (+54 °C )
2016 : Post la malsukcesa puĉo en Turkio la 15-an de julio , la krizostato estis deklarita por tri monatoj
Invado de Rusio en Ukrainion
Naskiĝoj
1414 : Siksto la 4-a , papo, franciskano, kritikata pro eksterordinara nepotismo (m. 1484 )
1476 : Alfonso la 1-a , duko de Ferrara , mecenato (m. 1534 )
1515 : Filipo Neri , itala sacerdoto, kontraŭreformaciisto , sanktulo (m. 1595 )
1710 : Paul Möhring , germana kuracisto, botanikisto kaj zoologo (m. 1792 )
1766 : Thomas Charles Hope , skota kuracisto, kemiisto kaj prelegisto pruvinta ekziston de stroncio (m. 1844 )
1813 : Jakub Bursa , ĉeĥa sudbohemia popola artisto, masonisto kaj konstruisto, reprezentanto de kampula baroko (m. 1884 )
1816 : Paul Julius Reuter , germana-brita ĵurnalisto, fondinto de la novaĵagentejo Reuters (m. 1899 )
1821 : Vasile Alecsandri , rumana poeto, dramisto, politikisto, kunfondinto de Rumana Akademio (m. 1890 )
1858 : Maria Kristina de Aŭstrio , reĝino de Hispanio (m. 1929 )
1858 : Lovis Corinth , germana pentristo kaj presaĵfaristo (m. 1925 )
1870 : Emil Orlik , ĉeĥa pentristo, grafikisto, fotisto, scenaristo kaj arto-metiisto (m. 1932 )
1871 : András Szabó , hungara, rumania hungara klasikfilogo, tradukisto (m. 1957 )
1880 : Milan Rastislav Štefánik , slovaka astronomo, politikisto kaj generalo (m. 1919 )
1881 : Josef Burger , germana karbministo kaj sociaista poeto verkanta por Laborista Esperanto-Asocio , membro de Sennacieca Asocio Tutmonda (m. 1970 )
1889 : Sándor Turnowsky , hungara juristo, ĵurnalisto (m. 1958 )
1893 : Hans Fallada , germana verkisto kaj kritikisto de socia realismo (m. 1947 )
1899 : Ernest Hemingway , usona Nobelpremiita verkisto (m. 1961 )
1900 : Vláďa Zíka , ĉeĥa verkisto (m. 1971 )
1906 : István Eliezer Barzilay , rumania hungara-israela verkisto, poeto, ĵurnalisto (m. 1981 )
1906 : Olena Teliha , ukraina poetino, soci-politika aktivulino, murdita (m. 1942 )
1911 : Marshall McLuhan , kanada verkisto, filozofo kaj teoriisto pri komunikado (m. 1980 )
1913 : László Soós , hungara verkisto kaj kritikisto (m. 1994 )
1914 : László Kónya , rumania hungara reformita pastro, poeto (m. 1993 )
1920 : Constant Nieuwenhuys , nederlanda artisto, partoprenanto de la movadoj KOBRA kaj Situaciista Internacio (m. 2005 )
1920 : Jean Daniel , franca-alĝera ĵurnalisto, direktoro de la ĵurnalo "La Nova Observanto " (m. 2020 )
1923 : Jan Kobylański , pola entreprenisto el Urugvajo , diplomato, prezidanto de pola diasporo en Latin-Ameriko , kondamnata pro patriotismo (m. 2019 )
1926 : Norman Jewison , kanada filmreĝisoro (m. 2024 )
1934 : Ilona Len , rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino kaj verkistino pri dommastrumado
1939 : Ibolya Ardeleanu-Kovács , rumania hungara pentristino
1943 : István Tüdös , rumania hungara psikologo pri sporto
1944 : John Atta-Mills , prezidento de Ganao (m. 2012 )
1944 : Enikő Zsigmond , rumania hungara geologino laboranta en Miercurea Ciuc
1947 : Morice Benin , franca kantisto, kies muzikalbumo en Esperanto In-spir' estis eldonita de Vinilkosmo (m. 2021 )
1947 : Tibor Bentze , hungara skulptisto, restarigisto
1947 : Sándor Lukács , hungara aktoro, voĉoaktoro kaj poeto
1948 : Cat Stevens , brita popolkantisto, muzikisto kaj kantverkisto
1949 : Endre András Tornay , hungara skulptisto (m. 2008 )
1951 : Zenóbia Brugós , rumania hungara/hungara grafikistino
1952 : Robin Williams , usona aktoro, komikulo (m. 2014 )
1955 : Béla Tarr , hungara filmreĝisoro
1956 : Asif Ali Zardari , prezidento de Pakistano
1957 : Stefan Löfven , ĉefministro de Svedio, prezidanto de Sveda socialdemokratia partio
1959 : Antonín Polách , ĉeĥa verkisto de historiaj romanoj, kuracisto
1964 : Jens Weißflog , germana skisaltisto, dufoja mondĉampiono
1968 : Brandi Chastain , usona futbalistino
1971 : Charlotte Gainsbourg , franca-brita aktorino kaj kantistino
1975 : Alfredo Rota , itala spada skermisto , olimpikisto
1977 : Jaime Murray , angla filma kaj televida aktorino
1987 : Anna Striganova , rusia literaturistino, Esperanto-verkistino de furorlibroj , edzino de Dima Ŝevĉenko , kungvidanta eldonejon Impeto kaj kunredaktanta revuon "Esperanto"
Mortoj
1403 : Henry "Hotspur" Percy , angla nobelo, kiu estris ribelon kontraŭ Henriko la 4-a (n. inter 1364 kaj 1366)
1425 : Manuelo la 2-a Palaeologa , orient-romia imperiestro (n. 1350 )
1456 : Titusz Dugovics , hungara milita heroo, soldato de János Hunyadi , partoprenanto de la batalo de Várna (n. nekonata)
1551 : Bartholomäus Bernhardi , aŭstra luterana predikisto kaj reformisto (n. 1487 )
1571 : Martim Afonso de Sousa , portugala velisto kaj kolonia administranto (n. 1500 )
1711 : Avedik el Tokat , armena patriarko (n. 1657 )
1719 : Robert Clicquot , franca orgenkonstruisto (n. ĉirkaŭ 1645 )
1738 : Márton Borosnyai Nagy , hungara kuracisto (n. nekonata)
1796 : Robert Burns , skota poeto (n. 1759 )
1848 : Károly Kőszeghi-Mártony , hungara oficiro, inĝeniero, inventisto de praa gasmasko , membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1783 )
1881 : Ferdinand Keller , svisa prahistoriisto, teologo kaj arkeologo, malkovrinto de centoj da palafitaj setlejoj esplorante arkeologian trovejon La Tène el kelta ferepoko (n. 1800 )
1886 : Carl Theodor von Piloty , germana pentristo] (n. 1826 )
1886 : Maximilian Duncker , germana politikisto kaj historiisto (n. 1811 )
1902 : Hugo Mairich , germana inĝeniero akvoteknika (n. 1863 )
1905 : Stefan Aleksander Okrzeja , pola revoluciulo el PPS (n. 1886 )
1907 : Nicolae Grigorescu , rumana pentristo influita de la Skolo de Barbizon (n. 1838 )
1922 : Jenő Vadas , hungara inĝeniero pri arbaroj , profesoro (n. 1857 )
1936 : Andreas Hinterstoisser , germana alpisto pereinta sub lavango (n. 1914 )
1940 : Henrik Marczali , hungara historiisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1856 )
1940 : Hans Wagner , germana oficiro kaj filatelisto (n. 1852 )
1941 : Bohdan Lepkij , ukraina verkisto, poeto, literatursciencisto, pola senatano (n. 1872 )
1942 : Hans Herrmann , germana pejzaĝpentristo de realismo kaj impresionismo (n. 1858 )
1944 : Henning von Tresckow , germana generalmajoro respondeca pri deportado de slavaj infanoj al Nazia Germanio por ilia germanigo , sinmortiginto post sensukcesa komploto kontraŭ Adolf Hitler (n. 1901 )
1944 : Claus von Stauffenberg , germana oficiro, iniciatinto de la nesukcesa atenco de la 20-a de julio 1944 kontraŭ Führer , ekzekutita (n. 1907 )
1946 : Arthur Greiser , germana militkrimulo , gvidanto de Nacisocialisma Germana Laborista Partio en Provinco Vartlando , pendumita dum la lasta publika ekzekuto en Pollando (n. 1897 )
1955 : Anton Staus , germana astronomo kaj inĝeniero malkovrinta asteroidon Roberta (n. 1872 )
1962 : Walter Kolarz , pola historiisto kaj sovetologo, spertulo pri komunismo loĝinta en Britio (n. 1912 )
1964 : Luiz da Costa Porto Carreiro Neto , brazila inĝeniero kaj mediumo , dumviva membro de Brazila Spiritisma Federacio , ĝenerala sekretario de Brazila Esperanto-Ligo kaj vicprezidanto de Brazila Klubo Esperanto (n. 1895 )
1966 : Elek Hints , hungara kuracisto kaj medicinhistoriisto (n. 1893 )
1970 : Miĥail Miĥailoviĉ Gerasimov , sovetia arkeologo, antropologo kaj skulptisto, kiu disvolvis jurmedicinan skulptadon (n. 1907 )
1971 : Yrjö Väisälä , finna astronomo kaj geodeziisto , malkovrinto de 128 asteroidoj kaj 2 kometoj , esperantisto el familio Väisälä , fakdelegito de UEA pri astronomio kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA , prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta , nomiginta eltrovitajn asteroidojn Esperanto kaj Zamenhof (n. 1891 )
1972 : Jigme Dorji Wangchuck , reĝo de Butano (n. 1929 )
1979 : Ludwig Renn , germana verkisto, kuniniciatinto de la Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj (n. 1889 )
1980 : Aleksandr Logvin , ukraina laboristo, debutinta en "Heroldo de Esperanto " sub la plumnomo Aleksandro Liljer , kies verkoj aperis en Beletraj Kajeroj , "Paco " kaj "Der Esperantist " (n. 1903 )
1986 : Zhang Yuzhe , ĉina astronomo, esploristo de variantaj steloj , direktoro de la Observatorio de Purpura Monto (n. 1902 )
1990 : Sergej Paraĝanov , soveta filmreĝisoro, multflanka artisto, persekutita kiel disidento (n. 1924 )
1994 : Clara de Hess , argentina esperantistino, kunfondintino de Argentina Esperanto-Ligo , delegitino de Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio , fakdelegito de UEA pri vegetarismo , gvidantino kun sia edzo Jorge Hess de E-kursoj en Eŭropo kaj Latin-Ameriko (n. 1910 )
1998 : Alan Shepard , unua usona kosmonaŭto en la kosmo (n. 1923 )
2005 : Gyula Hernádi , hungara verkisto kaj scenaristo (n. 1926 )
2008 : El Kazovszkij , hungara pentristo, grafikisto kaj dekoraciisto, transseksulo (n. 1948 )
2010 : Luis Corvalán , ĉilia politikisto, ĉefsekretario de la Komunista Partio de Ĉilio (n. 1916 )
2010 : Gyula László , rumania hungara, sudafrika vinkultivisto (n. 1926 )
2020 : Annie Ross , angla ĵazkantistino kaj aktorino (n. 1930 )
2023 : Tony Bennett , usona kantisto (n. 1926 )
Specialaj tagoj kaj festoj
La 21-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro ):