La 1-a de marto estas la 60-a tago de la jaro (la 61-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro . 305 tagoj restas.
Je la 1-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
-86 : Romia Respubliko : romia generalo Lucio Kornelio Sulao konkeris Atenon
Romia Imperio :
492 : Gelasio la 1-a iĝis papo
705 : Johano la 7-a iĝis papo
1254 : Pollando : duko Barnim I atribuis al Gryfino urborajtojn bazitajn sur Magdeburga juro
1290 : Universitato de Koimbro estis fondita de la portugala reĝo Denizo
1420 : Papo Marteno la 5-a eldonis buleon alvokantan katolikojn aranĝi militiron kontraŭ husmovado
1457 : Fratularo de la Evangelio de Kristo fondiĝis - ĝi antaŭis la Unuecon de fratoj
1476 : Hispanio : Batalo de Toro inter la trupoj de Katolikaj Gereĝoj unuflanke kaj tiuj de Alfonso la 5-a de Portugalio aliflanke
1565 : Brazilo : Rio-de-Ĵanejro fondiĝis kiel portugala kolonio
1581 : Ĉeftribunalo de Princlando Litovio estis fondita
1642 : En Padovo dum sekco de ekzekutita murdisto germana anatomo Johann Georg Wirsung malkovris kaj poste priskribis pankreatan dukton
1681 : Pola reĝo Johano la 3-a Sobieski dekretis pri malpermeso por ortodoksuloj publike manifestacii sian kredon
1692 : Nov-Anglio : en Salem komenciĝis "ĉasado de la sorĉistinoj "
1700 : En Danio kaj nordaj duklandoj de Germanio oni enkondukis gregorian kalendaron
1725 : Respubliko de Ambaŭ Nacioj : Orzysz ricevis urborajtojn
1753 : En Svedio oni enkondukis gregorian kalendaron
1771 : Malvenko de polaj insurekcianoj en batalo kontraŭ rusoj apud Rachów
1781 : Usono : Artikoloj de Konfederacio ekvalidis
1793 : Francio aneksis Belgion
1803 : Ohio fariĝis la 17-a ŝtato de Usono .
1811 : Laŭ ordono de guberniestro de Otomana Egiptio Muhammad Ali , en Kairo oni masakris kelkcenton de mamelukaj gvidantoj por transpreni regopovon
1815 : Napoleono revenis al Francio de sia ekziligo sur insulo Elbo - Cent-Tagoj de Napoleono komenciĝis
1836 : Teksaso anoncis sendependecon de Meksiko
1846 : Respubliko Krakovo : Aŭstroj aliris al Krakovo kaj postulis de ribelantoj kapitulacon de la libera urbo dum 48 horoj
1863 : Januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio : venka bataleto de pola taĉmento kontraŭ kozakoj en Czarna Wieś
1867 : Nebrasko fariĝis la 37-a ŝtato de Usono
1869 : Rusa kemiisto Dmitrij Mendelejev finis prilaboron de sia perioda tabelo
1870 : Milito de la Trilanda Alianco : venko de brazila armeo en decida batalo apud Cerro Cora. Paragvajo anoncis kapitulacon
1872 : Naciaj parkoj de Usono : Nacia Parko Yellowstone fondiĝis en Vajomingo - unua en la mondo nacia parko
1873 : En Usono komenciĝis amasa produktado de tajpiloj
1896 : Franca fizikisto Henri Becquerel malkovris la principon de radioaktiveca disfalo kiam li eksponis fotajn platojn sur uraniaj saloj
1896 : Unua Ital-Etiopa Milito : Etiopia Imperio venkis Italan Reĝlandon en la batalo de Adva (Regiono Tigrajo )
1900 : Guberniestro Wilhelm Solf hisis germanan flagon en la nova germana kolonio de Germana Samoo , konata kiel "protektita areo "
1901 : Germanio : Ŝvebotrajno de Wuppertal ekfunkciis
1903 : José Batlle y Ordóñez iĝis prezidento de Urugvajo
1912 : Unua paraŝuta salto farita de varmaerbalono
1913 : Internacia Tenisa Federacio fondiĝis
1914 : Respubliko Ĉinio aliĝis al Universala Poŝta Unio
Unua mondmilito :
1919 : Koreoj anoncis deklaron pri sendependeco , kio kaŭzis eksplodon de la ribelo kontraŭ japana koloniigo
1925 : Lauri Kristian Relander iĝis prezidento de Finnlando
1931 : Pehr Evind Svinhufvud iĝis prezidento de Finnlando
1932 : Pu Yi iĝis imperiestro de Manĉukuo
1932 : Filo de usona pioniro de aviado Charles Lindbergh estis forkaptita kaj poste murdita
1933 : Dua Pola Respubliko : malfermo de la meza sektoro de karba fervojlinio liganta la polan parton de Supra Silezio kun la marhaveno Gdynia
1935 : Sarlando revenis al Germanio
1936 : Usono : konstruado de Akvobaraĵo Hoover finiĝis - situita ĉe la rivero Kolorado inter la subŝtatoj Arizono kaj Nevado
Radiofonio :
Dua mondmilito :
1940 : Germana teroro en okupata Pollando: guberniestro Hans Frank akceptis antaŭmilitan polan ambasadoron en Berlin , kiu petis lin ĉesigi teroron kontraŭ la pola loĝantaro; en Działdowo germanaj regopovoj arestis komponiston Roman Grabowski, aktivulon en Varmio-Mazurio , murditan en nekonataj cirkonstancoj; regopovoj de Ĝenerala Gubernio malpermesis al judoj akiri sen permeso oron kaj noblajn metalojn , kaj en Krakovo uzi la unuan vagonon de tramoj ; Germanigo : unuaj germanaj gazetoj por poloj aperis en Kielce , Radom kaj Krakovo ; en Varsovio loĝis ĉi-tage ĉ. 3 400 germanoj de Tria Regno kaj 5 100 "etnaj germanoj"; Pola Rezistomovado : en Varsovio aperis konspira revuo Znak (Signo); sabota grupo ekbruligis fabrikhalon en Mielec , kie estis 2 aviadiloj kaj partoj de 200 polaj glisiloj ; Lillo : laŭ "Polska Walcząca" (Pollando Batalanta) en Francio Pola Centra Civitana Komitato kolektis ĝis nun por Pola Armeo kaj militviktimoj en Pollando 1,4 mln da francaj frankoj ; Adolf Hitler eldonis disponon pri preparo de invado al Norvegio ; Finna Fronto: trarompo de la tria defendlinio de finnoj - komenco de bataloj pri Viborg
1941 : Al punlaborejo en Pomiechówek (distrikto Nowodworski ) alvenis unuaj malliberuloj - mariavitoj de sia monaĥejo apud Płock ; Gestapo en Kalisz arestis ĉiujn franciskanojn ; Heinrich Himmler unuan fojon vizitis koncentrejon Aŭŝvico kaj ordonis ĝin pligrandigi ĝis 30 mil malliberuloj kaj apude en vilaĝo Brzezinka konstrui tendaron por 100 mil militkaptitoj ; germanoj establis judan geton en Bełchatów ; Pola Rezistomovado : konspira organizaĵo de skoltinoj komencis eldoni revuon "Dziś i Jutro" (Hodiaŭ kaj Morgaŭ); sabot -grupoj de Venĝ-Asocio de la Asocio de Armita Batalado ekbruligis fabrikhalojn de aviadilmuntado en Mielec kaj de motoroj en Rzeszów ; Londono : radia disaŭdigo de la pola prezidento en ekzilo Władysław Raczkiewicz Al konscienco de la mondo ; Usono : kreo de Apog-Fortoj de Atlantika Floto el destrojeroj kaj aviadaj skadroj por protekto de konvojoj en Norda Atlantiko
1942 : Operaco Reinhardt : kadre de la fina solvo , kies celo estis holokaŭsto de judoj, germanoj komencis konstruon de pereigejo en Sobibór ; Pola Rezistomovado : revuoj de Pola Enlanda Armeo "Biuletyn Informacyjny ", "Insurekcio", Pola Soldato" kaj "Wieści Polskie " atingis preskaŭ 28 mil ekzemplerojn por unufoja eldonkvanto; en Karkiŝ-Bataŝ (Sovetunio) estis fondita, laŭ iniciato de polaj armeaj regopovoj , orfejo por polaj infanoj (200 georfoj en la aĝo de 5 ĝis 12 jaroj); Nederlanda Hindio : batalo de Javo komenciĝis - japana 16-a Armeo albordiĝis i.a. en Semarang (Aliancanoj la 12-an de marto subskribis kapitulacon en Bandungo ); Argentino : ĝenerala baloto
1943 : Militkrimo : germanoj murdis en koncentrejo Aŭŝvico 80 knabojn per injekto de fenolo ; Porajmos : Volinia masakro : grupo de ukrainoj murdis en Biczak 18 personojn; en Provinco Vartlando estis 138 porarmeaj entreprenoj, kie laboris 76 mil personoj; Pola Rezistomovado : revuoj de Pola Enlanda Armeo atingis unufojan eldonkvanton de 52 mil ekzempleroj; en Tria Regno komenciĝis laŭvica deportado de ciganoj al Aŭŝvico ; Moskvo : polaj komunistoj fondis kunlaborisman Asocion de Polaj Patriotoj, aperigante unuan numeron de "Wolna Polska" (Libera Pollando) — subigita al Moskva Kremlo organizaĵo, kies celo estis enkorpigi premisojn de la politiko de Stalin por tute subigi Pollandon al Sovetunio ; Orienta Fronto : germanoj komencis evakuon de Rĵev ; SS kaj hungara milita ĝendarmaro murdis en Koriukivka (Ĉernihiva provinco ) 6700 loĝantojn; nokte RAF atakis Berlinon
1944 : Germana polico pafekzekutis apud Puławy 40 personojn, en Varsovio dekkelkajn (polojn kaj judojn), en Radom 10, en Kozłów 5; de Varsovio foriris transporto de 70 virinoj al Koncentrejo Ravensbrück ; Pola Rezistomovado : eldonataj de Pola Enlanda Armeo revuoj atingis unufojan eldonkvanton de 71 mil ekzempleroj; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj atakis Krasnobród renkontante grandan reziston de germanoj kaj ukraina polico, en embusko pereis 3 partizanoj kaj 8 germanoj pafmortigis; Tria Regno interŝanĝis kun Usono parton de polaj judoj kun fremda civitaneco kontraŭ internigitaj en Usono germanoj - la judoj iris de koncentrejo en Vittel tra Hispanio kaj Lisbono al Usono; ĝenerala striko de laboristoj komenciĝis en Norda Italio (8-taga); nokte RAF atakis Stuttgart , kaj Luftwaffe Londonon (per 165 atakaviadiloj )
1945 : 1-a Belorusa Fronto atakis en Okcidenta Pomeranio : parto de la 1-a Varsovia Aŭtonomeca Brigado de Kavalerio venkis germanojn en la lasta kuratako de kavalerio en batalo de Bobrujsko (proksime al Drawsko Pomorskie ) — entute en la historio okazis 19 polaj kavaleriaj atakoj kaj ĉiu venka; Malsupra Silezio : germana grupiĝo kontraŭatakis en Lubań ; Pola Konsilio de Ministroj en Londono protestis kontraŭ organizado fare de germanoj de apartaj militkaptitejoj por poloj kaj judoj; al Varsovio alvenis 30 trolebusoj donace de Moskvo ; ĝis tiu ĉi tago de Pollando al Sovetunio forveturis 81 323 ukrainoj (21 686 familioj); Okcidenta Fronto : usona 3-a Armeo konkeris Treviron kaj 7-a Armea Korpuso de 1-a Armeo Bergheim , usona 9-a Armeo sturmis al Neuss , konkeris Mönchengladbach kaj Dülken , kaj en Nederlando Venlon
1945 : Popola Pollando : oni translokigis sidejon de la Ministerio de Publika Sekureco de liberigita Lublin al Varsovio , kaj Aleo Ujazdowskie alinomiĝis al Stalin -aleo
1946 : Registaro de Clement Attlee ŝtatigis Bankon de Anglio
1947 : Internacia Mona Fonduso ekfunkciis
1947 : En Nacia Malnova Teatro en Krakovo sceneje debutis Gustaw Holoubek
1950 : Ĉiang Kai-ŝek iĝis prezidento de Tajvano
Stalinismo :
1953 : Josif Stalin eksuferis seriozan apopleksion
1954 : Dajgo Fukurju Maru estis eksponita al radiado de usona nuklea eksperimento (Bravo) en Bikini Atolo .
1956 : Urho Kekkonen iĝis prezidento de Finnlando
1961 : Usona prezidento John Fitzgerald Kennedy establis Packorpuson
1962 : En Pakistano oni proklamis novan konstitucion kun forta regopovo de ŝtatprezidento
1966 : Tutaraba politike maldekstra partio Baazo ekprenis regopovon en Sirio
1970 : Islando aliĝis al Eŭropa Liber-Komerca Asocio
1971 : Pola Popola Respubliko : Oni nuligis decidon pri prezalitigoj de viando , ties produktoj kaj aliaj nutraĵoj el la 12-a de decembro 1970, kio alkondukis al eksplodo de la Pola ribelo de Decembro 1970
1980 : Malkovro de Heleno , unu el naturaj satelitoj de Saturno
1982 : Milita stato en Pollando :
Ĉefo de ministerio pri internaj aferoj Czesław Kiszczak informis, ke ĝis la 26-a de februaro oni internigis 6 647 personojn;
En Izolej-Centro en varsovia kvartalo Białołęka komenciĝis 10-taga protesta fastostriko de internigitoj;
Oni nuligis limigojn pri libera moviĝo de polaj civitanoj tra la lando;
Generalo Wojciech Jaruzelski komencis sian dutagan viziton en Moskvo
Revolucioj de 1989 :
1992 : Loĝantoj de Bosnio kaj Hercegovino referendumis pri sendependeco de Jugoslavio
1994 : Martti Ahtisaari iĝis prezidento de Finnlando
1994 : Kartvelio membriĝis al Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj
1994 : Lasta koncerto de usona rokmuzika grupo Nirvana
1995 : TTT -pordego Yahoo! fondiĝis
1995 : En Moskvo estis murdita rusa televida ĵurnalisto Vladislav Listjev — sekvan tagon kelkaj televidstacioj ĉesis sian programon dum la tuta tago
1997 : Financa piramido : albana ĉefministro Sali Berisha abdikis post du monatoj da sangaj tumultoj kaŭzitaj de la kolapso de ŝparkasoj , en kiuj dekmiloj da albanoj perdis sian vivŝparadon
1999 : Svislando : aerostatistoj sviso Bertrand Piccard kaj brito Brian Jones komencis la unuan flugon ĉirkaŭ la mondo per balono
1999 : Konvencio de Otavo pri kontraŭpersonaj minoj ekvalidis, subskribita de 133 landoj fine de 1997
2000 : Instituto Adam Mickiewicz estis fondita en Varsovio
2000 : Tarja Halonen iĝis prezidentino de Finnlando
2001 : Afganio : talibanoj komencis detrui budhojn el Bamijano - starigitaj en la 5-a jarcento
2003 : En Italio oni inaŭguris monumenton al estinta monunuo - itala liro
2004 : Pollando aliĝis al Eŭropa Patent-Organizaĵo
2005 : Tabaré Vázquez iĝis prezidento de Urugvajo
2006 : Anglalingva Vikipedio atingis unu milionon da artikoloj
2008 : En Erevano okazis manifestacio de opozicio dubiganta rezultojn de prezidenta baloto en Armenio , kiu transformiĝis al sanga tumulto , post kiu prezidento Robert Koĉarjan enkondukis krizostaton
2010 : José Mujica iĝis prezidento de Urugvajo
2011 : En Rusio milico iĝis polico
2011 : En Pollando oni unuafoje festis Nacian Memortagon pri "Anatemitaj Soldatoj" , memore al pli ol 50 mil pafekzekutitaj viktimoj - laŭ koncepto de Janusz Kurtyka kaj iniciato de Lech Kaczyński
2012 : Siria enlanda milito : registara armeo post sieĝo konkeris kvartalon Baba Amro en Homs
2014 : Armitaj Fortoj de Rusia Federacio intervenis en Krimeo komencante internacian diplomatian krizon
2015 : Tabaré Vázquez la duan fojon iĝis prezidento de Urugvajo
2015 : Pollando : dum gazetara konferenco oni informis, ke la Instituto pri Nacia Memoro identigis kaŝitajn postrestaĵojn de kvin Anatemitaj Soldatoj kaj de 17-jara sanitariistino Danuta Siedzikówna , viktimoj de komunista teroro
2018 : Prezidento de Pollando Andrzej Duda enmanigis 14 nomumojn al oficiroj , interalie al generala stabestro , ĝis generaloj de armeo , divizio , brigadaj generaloj kaj kontradmiralo
Invado de Rusio en Ukrainion :
2022 : 6-a tago de la rusa agreso : Matene pripafata per raketoj Grad kaj krozmisiloj ruslingva ukraina urbo Ĥarkivo sin defendis — tute detruita pluretaĝa administracia konstruaĵo kaj la universitata, atako al armea malsanulejo rebatita, 10 personoj pereis, 35 estis vunditaj, rusaj gardejoj starigitaj randurbe; daŭras bataloj en Ĥarkivo (detruita malsanulejo) kaj Mariupolo , kaj ofensivo de rusiaj trupoj en Kieva provinco — ĉiuj pontoj ĉirkaŭ la urbo estis eksplodigitaj; en Kievo rusiaj raketoj detruis televidan turon (5 personoj pereis, 5 vunditaj) kaj unu raketo falis apud monumento en Babij Jar — simbolo de la germana holokaŭsto , al pripafata urbo alproksimiĝas konvojo 64 km longa; en Sumia provinco , aĉetita de Turkio senpilota aviadilo Bayraktar likvidis el konvojo 180 unuojn de la rusia armeo , en la provinco okazis unua interŝanĝo de militkaptitoj ; 100-mila rusia armeo perdis, laŭ ukraina stabo , 5 700 soldatojn ; Dubno (Rivna provinco) liveros al Kieva provinco 10 tunojn da nutraĵojn (inkluzive de 2,5 tunojn da pretigitaj pierogi ); urbestro de Ĉernihiv proponis premion por detruo de rusia armilaro kaj mortigo de rusiaj soldatoj
Mondreago: Pasinttage al Pollando alvenis rekorda nombro de rifuĝintoj - 100 mil, Ukrainion forlasis pli ol 660 mil ukrainoj , ĉefe virinoj kun infanoj, Pollandon atingis fuĝintoj el 125 landoj (i.a. fremdlandaj studentoj kaj laboristoj); Scott Morrison : Aŭstralio apogos Ukrainion per 50 mln da dolaroj en formo de raketoj, municio kaj alia mortportanta aparataro; Slovakio decidis transdoni al Ukrainio siajn 10 ĉasaviadilojn MiG-29 ; usonaj sankcioj kontraŭ Rusio estis longigitaj ĝis la fino de 2023 ; Parizo ofertis 100 mln da eŭroj por ukrainoj ; prezidento de Serbio Aleksandar Vučić anoncis malliberon por la civitanoj, kiuj aniĝis al la Grupo Wagner ; rusia sendependa radiostacio Eĥo de Moskvo estis fermita kaj televido Doĵd blokita; en Rusio oni arestis 7 mil protestantajn homojn kontraŭ la neprovokita, senbezona kaj absurda milito de Putin ; Federacio Internacia de Volejbalo nuligis rajton de Rusio organizi mondĉmpionecon, post Norvegio Federacio Internacia de Skiado ekskludis sportistojn el Rusio kaj Belorusio partopreni aranĝojn; YouTube blokis en la tuta Eŭropo kanalojn Russia Today kaj Sputnik
2023 : 371-a tago de la rusa agreso : Apud Vuhledar en Donecka provinco rusoj malvenkis en la plej granda kirasita batalo — dum tri semajnoj perdis pli ol 130 tankoj kaj kirasitaj veturiloj; Ukraina stabo : rusaj militistoj evakuas siajn familiojn el Krimeo — de la komenco de invado Rusio perdis ĉ. 149 890 soldatoj, 3 395 tankoj, 6 638 kirasitaj veturiloj, 2 393 artileriaj sistemoj, 479 raketaj pafilaroj, 247 kontraŭaviadaj sistemoj, 300 aviadiloj, 288 helikopteroj, 2 055 senpilotaj aviadiloj, 873 krozmisiloj, 18 surakvaj unuoj, 5 257 veturiloj (en tio cisternoj) kaj 230 unuoj de speciala aparataro; Volodimir Zelenskij : Ĉiu murdisto , teroristo kaj ekzekutisto staros antaŭ juĝejo — eldiro post datreveno de la detruo en raketa rusa atako de miloj da tomboj de judoj kaj ukrainoj en Babij Jar dum la dua mondmilito
Mondreago: Pasinttage Vladimir Putin subskribis malpermeson pri uzo de la plimulto de fremdaj vortoj , kion devas respekti ŝtataj oficistoj, kaj ĉefo de putinisma Konsilio pri Homrajtoj proponis difini la nocion rusofobio kaj puni ankaŭ fremdlanadanojn; Usona Instituto pri Milit-Esploro: regopovoj de Rusio plifortigas misinformadon por foratentigi mankon de sukcesoj de sia armeo en la batalfronto en Ukrainio , la Centro de Strategiaj kaj Internaciaj Studoj konstatis, ke averaĝe monataj perdoj de Rusia armeo en Ukrainio estas ne malpli ol 25 fojojn pli altaj ol la nombro de mortigitoj en Ĉeĉenio kaj 35 fojojn pli altaj ol en Afganio ; Slovakio decidis transdoni al Ukrainio siajn 10 ĉasaviadilojn MiG-29 ; rusaj regopovoj arestis patron solece edukantan 12-jaran filinon , kiun direktis al orfejo post kiam ŝi en lernejo kreis kontraŭmilitan desegnaĵon ; al Federacia Asembleo de Rusio trafis propono pri akrigo de puno pro malhonorigo de armitaj fortoj ĝis 15 jaroj da mallibero, i.a. koncerne la volontulan Grupon Wagner ; Telecom Daily: februare ekster Moskvo komencis fali pro sankcioj kaj manko de aparataro la rapideco de rusa interreto (produktistoj kiel Ericsson kaj Nokia retiriĝis); januare pro sankcioj Rusio perdis 38% de profito el nafto kaj gaso
Naskiĝoj
-771 : Romulo , fondinto de Romo (laŭ la romia mitologio )
40 : Marcialo , romia verkisto de epigramoj (m. 102)
1105 : Alfonso la 7-a de Leono kaj Kastilio , imperiestro de Hispanio (m. 1157 )
1389 : Antonino de Florenco , itala dominikano, ĉefepiskopo de Florenco, sanktulo (m. 1459 )
1445 : Sandro Botticelli , itala pentristo de la frua quattrocento (m. 1510 )
1456 : Vladislao la 2-a Jagello , reĝo de Bohemio kaj Hungario (m. 1516 )
1547 : Rudolf Goclenius , germana profesoro pri filozofio, logiko, metafiziko kaj etiko en Universitato de Marburg (m. 1638 )
1574 : Yuki Hideyasu , japana daimio ĝisvivinta Edo-epokon (m. 1607 )
1643 : Girolamo Frescobaldi , itala komponisto kaj orgenisto de baroko (n. 1583 )
1683 : Karolino de Brandenburgo-Ansbaĥo , reĝino de Britio, edzino de Georgo la 2-a (m. 1737 )
1769 : François Séverin Marceau-Desgraviers , franca generalo batalanta kontraŭ monarkiismo dum la tri militoj de Vendée (m. 1796 )
1779 : Gottfried Weber , germana komponisto kaj muzikteoriisto (m. 1839 )
1807 : Wilford Woodruff , usona spirita mormona gvidanto (m. 1898 )
1810 : Frédéric Chopin , pola komponisto de romantisma muziko kaj pianisto inspirita de pola popola muziko (m. 1849 )
1819 : Władysław Taczanowski , pola ornitologo kaj zoologo priskribanta birdojn en Kongresa Pollando , Siberio kaj Peruo (m. 1890 )
1826 : Francesco Nullo , itala kolonelo, amiko de Giuseppe Garibaldi , kies soldatoj partoprenis Januaran ribelon kontraŭ la Rusia Imperio en Pollando (m. 1863 )
1837 : Ion Creangă , rumana verkisto de literaturo por junularo kaj infanoj, poeto kaj instruisto (m. 1889 )
1846 : Vasilij Vasiljeviĉ Dokuĉajev , rusa geologo, fondinto de pedologio (m. 1903 )
1858 : Georg Simmel , germana sociologo, teoriulo pri kulturo kaj filozofo, aŭtoro de la verko Filozofio de mono (m. 1918 )
1860 : Friedrich Fuldner , germana juristo kaj verkisto (m. 1928 )
1868 : Žofie Chotková , ĉeĥa nobelino , edzino de arkiduko Franz Ferdinand d'Este (m. 1914 )
1869 : Aladár Sámuel , hungara reformita pastro kaj historiisto (m. 1926 )
1879 : Aleksandr Stambolijski , ĉefministro de Bulgario, murdita (m. 1923 )
1885 : Miklós Zsigmond , hungara, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. 1973 )
1886 : Oskar Kokoschka , aŭstra poeto, grafikisto kaj dramisto, reprezentanto de ekspresionismo (n. 1980 )
1887 : Adolf Grohmann , aŭstra ŝemidisto kaj arĥeologo
1870 : Eugène Michel Antoniadi , greka-franca astronomo kaj ŝakludisto (m. 1944 )
1891 : Boris M. Breslaŭ , sovetia-juda ĵurnalisto kaj esperantisto, aktivulo de Sovetrespublikara Esperantista Unio
1892 : Akutagawa Ryunosuke , japana verkisto kaj poeto, sinmortiginto (m. 1927 )
1897 : Shoghi Effendi Rabbání , lasta irana "Gardanto" de la Bahaa Kredo (m. 1957 )
1897 : Jan Zieja , pola katolika kleriko , kapelano de Pola Enlanda Armeo , kunlaboranto de la Konsilantaro por Helpo al Judoj , kunkreinto de la Komitato por Defendo de Laboristoj , tradukisto kaj verkisto (m. 1991 )
1899 : Erich von dem Bach-Zelewski , germana supera komandanto de SS kaj de polico , militkrimulo respondeca pri subpremo de la ribelo de Varsovio (m. 1972 )
1904 : Glenn Miller , usona ĵaztrombonisto kaj komponisto (m. 1944 )
1904 : Einar Dahl , sveda parlamentano, sekretario de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (m. 1979 )
1905 : Emmanuel Mounier , franca filozofo, socia aganto, publicisto, membro de la movado Revivigo katolika (m. 1950 )
1906 : Csaba Nagy , rumania hungara redaktoro, inĝeniero (m. nekonata)
1918 : João Goulart , prezidento de Brazilo, kies politiko estis kaŭzo de atenco, murdita (m. 1976 )
1921 : Josef Fink , germana arĥeologo kaj klasika filologo
1922 : Jicĥak Rabin , ĉefministro de Israelo, stabestro de la sestaga milito , laŭreato de la Nobel-premio pri paco , murdita (m. 1995 )
1923 : Zygmunt Poniatowski , pola religiosciencisto verkanta pri kristanismo (m. 1994 )
1924 : Ibolya Hitter , rumania hungara instruistino pri matematiko kaj fiziko, redaktorino, tradukistino (m. 1992 )
1925 : Mátyás Bajkó , hungara edukhistoriisto, profesoro (m. 1999 )
1927 : Harry Belafonte , usona kantisto kaj aktoro (m. 2023 )
1928 : Péter Bunta , rumania hungara historiisto (m. 1992 )
1928 : Jacques Rivette , franca reĝisoro, kameraisto kaj scenaristo (m. 2016 )
1929 : Georgi Markov , bulgara verkisto kaj disidento , murdita (m. 1978 )
1929 : Gian Carlo Fighiera , itala esperantisto, organizanto de pluraj Universalaj Kongresoj de Esperanto , edzo de Ada Fighiera-Sikorska , kontribuanta al "Heroldo de Esperanto ", honora membro de UEA
1935 : Ernest Bryll , pola verkisto, poeto dramisto, kantaŭtoro , ĵurnalisto, tradukisto, filma kritikisto, ambasadoro en Irlando
1939 : Leo Brouwer , kuba komponisto, gitaristo kaj dirigento, kies muziko disfamigis kubajn filmojn
1940 : Erich Schleyer , germana aktoro
1940 : Zoltán Silimon-Várday , rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. 2001 )
1941 : Duŝan Adnadj , serbokroata esperantisto el Slavonio , aktivulo de jugoslavia Asocio de Esperantistoj Handikapuloj , komitatano de Kroatia Esperanto-Ligo
1947 : Károly Sallay , rumania hungara instruisto, biologo
1953 : Ilona Koutny , hungara interlingvistikistino , esperantologo , ĉefredaktorino de Hungara-Esperanta Meza Vortaro , membro de la Akademio de Esperanto , lekciistino en Universitato Adam Mickiewicz , Esperantisto de la Jaro , laŭreatino de Alena Esperanto-Kulturpremio
1954 : Ron Howard , usona aktoro kaj reĝisoro, konata de la filmigita libro La Da Vinĉi-a kodo
1955 : Denis Mukwege , konga ginekologo kaj Nobelpremiita aktivulo
1956 : Dalia Grybauskaitė , prezidentino de Litovio , poliglotino
1956 : József Mészely , rumania hungara poeto, instruisto, ĵurnalisto, lernolibroverkisto
1967 : Franzobel , aŭstra verkisto, aŭtoro de teatraĵoj
1969 : Javier Bardem , hispana aktoro, laŭreato de Goja-premio
1971 : Thomas Adès , angla komponisto, pianisto kaj dirigento
1972 : Yo-Sam Choi , korea boksisto, mondĉampiono (m. 2008 )
1982 : Kinga Boros , rumania hungara teatrologino, universitata instruistino
1989 : Daniella Monet , usona aktorino, kantistino kaj dancistino
1994 : Justin Bieber , kanada kantisto
Mortoj
492 : Felikso la 3-a , papo, sanktulo, unusola entombigita en familia tombo en Baziliko Sankta Paŭlo antaŭ la Muroj
713 : Sankta Suitberto , angla episkopo, misiisto, apostolo de frisoj , benediktano , katolika sanktulo
1058 : Ermesenda de Karkasuno , franca-hispana nobelino (n. ĉirkaŭ 972 )
1131 : Stefano la 2-a , reĝo de Hungario el Arpad-dinastio (n. 1101 )
1633 : George Herbert , angla metafizika poeto (n. 1593 )
1639 : Ólafur Egilsson , islanda pastro kaj historiografo (n. 1564 )
1643 : Girolamo Frescobaldi , itala komponisto kaj orgenisto (n. 1583 )
1773 : Luigi Vanvitelli , itala inĝeniero kaj arkitekto (n. 1700 )
1792 : Leopoldo la 2-a , imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 1747 )
1804 : Rudolf Steiner , germana arĥitekto (n. 1742 )
1807 : Nikolaj Rezanov , rusia politikisto, partopreninto de la Rusia koloniigo de Ameriko (n. 1764 )
1841 : Claude-Victor Perrin , franca militisto kaj marŝalo, partopreninta la sieĝon de Toulon , la batalon de Marengo kaj la francan invadon al Rusio (n. 1764 )
1870 : Francisco Solano López , prezidento de Paragvajo, nacia heroo (n. 1827 )
1877 : Antoni Patek , pola horloĝisto , pioniro de industria produktado de poŝhorloĝoj , elmigrinta aktivulo (n. 1812 )
1894 : Robert Keil , germana juristo kaj literaturhistoriisto (n. 1826 )
1900 : Frederick Carter , kanada juristo, politikisto, ĉefministro de Novlando (n. 1819 )
1901 : Bernhard Erdmannsdörffer , germana historiisto (n. 1833 )
1911 : Jacobus Henricus van 't Hoff , nederlanda kemiisto , unua Nobelpremiito pri kemio (1901), esploranta osmozan premon (n. 1852 )
1915 : István Friedreich , hungara instruisto kaj ĵurnalisto (n. 1878 )
1923 : Rui Barbosa , brazila juristo, politikisto, filologo, tradukisto kaj diplomato (n. 1849 )
1930 : Francesco Barbèri , itala ŝtat-oficisto, entreprenisto, fondinto de Esperanto -societo en Romo , kiun li prezidis (n. 1861 )
1933 : Uladzimir Ĵilka , belorusa poeto, tradukisto kaj kritikisto, persekutata (n. 1900 )
1938 : Gabriele D'Annunzio , itala piloto, poeto, dramaturgo (n. 1863 )
1938 : Władysław Grabski , pola ekonomikisto, historiisto, ĉefministro, aŭtoro de valuta reformo, rektoro de Bien-Ĉeflernejo en Varsovio (n. 1874 )
1938 : Frigyes Karikás , hungara verkisto kaj tradukisto, viktimo de stalinismo (n. 1891 )
1940 : Anton Hansen Tammsaare , estona verkisto, kies verkoj estis esperantigitaj de Hilda Dresen kaj Jaan Ojalo (n. 1878 )
1943 : Alexandre Yersin , franca-svisa bakteriologo, malkovrinto de la bacilo de pesto (n. 1863 )
1945 : Tibor Joó , hungara bibliotekisto kaj historifilozofia verkisto (n. 1901 )
1948 : Dénes Kovács , hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (n. 1861 )
1951 : Pafekzekutitaj sep estraranoj de la pola civil-armea kontraŭkomunista organizaĵo Libero kaj Sendependo , torturataj , kaj ekzekutitaj de estinta "soldato" de t.n. Popola Armeo en ĉeesto de soveta prizonestro:
1951 : Adam Lazarowicz , majoro , partopreninto de la pola-bolŝevika milito , aktivisto de Pola Subtera Ŝtato , kondamnita al 4-foja mortpuno (n. 1902 )
1951 : Karol Chmiel , kapitano , unu el 200 mil Anatemitaj Soldatoj (n. 1911 )
1951 : Łukasz Ciepliński , subkolonelo , partopreninto de la batalo de Bzura , komandanto de Libero kaj Sendependo , torturata dum tri jaroj kaj senpere kontrolata de soveta NKVD (n. 1913 )
1951 : Mieczysław Kawalec , juristo kaj oficiro , laboranto de spionagentejo , batalanto kontraŭ la nova soveta okupado , enketkontrolata de NKVD (n. 1916 )
1952 : Mariano Azuela , meksika verkisto, aŭtoro de la romano La subuloj (n. 1873 )
1957 : Hans Leifhelm , aŭstra verkisto, naciekonomikisto kaj juristo (n. 1891 )
1965 : Ferenc Dobó , hungara, rumania hungara juristo, redaktoro, libroeldonisto (n. 1886 )
1965 : Oszkár Nagy , hungara/rumania hungara pentristo, reprezentanto de la pentrista skolo de Baia Mare (n. 1893 )
1968 : Elemér Zalotay , hungara arkeologo, bibliotekisto (n. 1894 )
1970 : Karel Šolc , ĉeĥa teknika oficisto, merita por Flandra Ligo Esperantista , diplomito de Internacia Esperanto-Instituto instruanta en Somera Esperanto-Kolegio en Doksy laŭ Cseh-metodo (n. 1914 )
1971 : František Hrubín , ĉeĥa verkisto kaj tradukisto de la franca poezio (n. 1910 )
1978 : Árpád Szántó , rumania hungara fizikisto (n. 1913 )
1979 : Mustafa Barzani , kurda politikisto, fondinto de la Partio Demokratia de Kurdio , nacia heroo (n. 1903 )
1979 : Ferenc Endrényi , hungara historiisto kaj arkivisto (n. 1919 )
1983 : Arthur Koestler , brita verkisto, aŭtoro de fama libro pri la soveta granda teroro , atestanto de holodomoro , donacinto de sia libraro por la katedro pri parapsikologio en la Universitato de Edinburgh , esperantigata (n. 1905 )
1995 : Vladislav Listjev , rusia televida ĵurnalisto, murdita (n. 1956 )
2001 : Hugh Martin , islanda pastro , aktivulo de Skota Esperanto-Federacio kaj Esperanto-Asocio de Britio , redaktoro de "Esperanto en Skotlando ", juĝanto de Belartaj Konkursoj , kontribuanto al Skota antologio , dum jardekoj fakdelegito de UEA pri kristanismo , teologio kaj lingvoj (n. 1931 )
2012 : Erzsébet P. Ütő , rumania hungara tekstilistino, grafikistino (n. 1933 )
2013 : Zoltán Rohonyi , rumania hungara, hungara literaturhistoriisto (n. 1943 )
2014 : Alain Resnais , franca reĝisoro, reprezentanto de la Franca Nova Ondo (n. 1922 )
2020 : Ernesto Cardenal , nikaragva pastro, poeto kaj politikisto (n. 1925 )
2020 : Jack Welch , usona entreprenisto, ĉefa afergvida oficisto de General Electric (n. 1935 )
2023 : Just Fontaine , franca futbalisto, oficiro de Honora Legio (n.1933 )
Specialaj tagoj kaj festoj
La 1-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro ):