Type a search term to find related articles by LIMS subject matter experts gathered from the most trusted and dynamic collaboration tools in the laboratory informatics industry.
Saluton. Ĉi tiu sufiĉe malnova ŝablono uzas anglajn parametrojn. Mi ĵus aldonis esperantajn kiel alternativajn parametrojn. Se vi trovas fuŝon en artikolo, bonvolu ne provi ripari tion en la ŝablono, precipe se vi ne konas alternativajn parametrojn. Dankon. Sed vi povas ĉi tie proponi esperantajn parametrojn, ĉar mi ankoraŭ ne tradukis ĉiujn. Amike --Tlustulimu (diskuto) 19:10, 8 Apr. 2012 (UTC)
Estas senespere atendi kreojn de miloj da paĝoj pri detaloj de la kanada politiko, kiuj ĉi tie postulendas per kreoj de amasaj ruĝaj ligiloj. Mi forte pledas, ke a) la parametroj "Ĉefministro" kaj "Vicreĝo" estus sen ruĝaj ligiloj en la maldekstra parto de la ŝablono, kaj ke b) la parametro "Ĉefministra partio" estu nenepra.
Pri a) Ekzistas unu artikola ĝermo pri ĉefministro de Alberto kun antaŭvideble ĉiam malaktuala listo de ĉefministroj de Alberto. Ĉiuj aliaj postulatataj paĝoj "Leŭtenanta Guberniestro de Brita Kolumbio | Alberto | Saskaĉevano | Manitobo | Ontario | Kebekio | Nov-Brunsviko | Nov-Skotio | Insulo de Princo Eduardo | Novlando kaj Labradoro" plus la teritorioj kaj "Ĉefministro de Brita Kolumbio | Alberto | Saskaĉevano | Manitobo | Ontario | Kebekio | Nov-Brunsviko | Nov-Skotio | Insulo de Princo Eduardo | Novlando kaj Labradoro" plus la teritorioj antaŭvideble neniam komplete ekzistos. Tial pli bonas ligi la unu ekzistantan subpaĝon ĉefministro de Alberto en la teksto kaj ne havi nerealisme multajn ruĝajn ligilojn, kiuj tamen ne perfortas iun ajn vikipedianon nun investi multajn horojn en farado de ĉiuj tiuj paĝoj.
Pri b) Krome ankaŭ en la dekstra parto de la ŝablono neniu aktualigas la ĉefministrojn ĉiun 2-3 jarojn. Ĉie nun estas provincaj ĉefministroj laŭ stato de 2010-2011 kun ruĝaj ligiloj, kiuj ekde jardeko ne plu aktualas. Sola sobra solvo estas principe permane meti enplekton de la vikidatumo kiel mi nun faris en Alberto, sed tiam la "ĉefministra partio" ĝenas - se iu entuziasmas, tiu povas dumtempe nevidigi la aŭtomatan enprenon, povas krei artikolon pri aktuala ĉefministro, permane meti en la provincan informkeston nomon kun interna ligilo kaj partion de la funkciulo, sed laŭ nuna stato tio ne okazos, ĉar la esperantistajn vikipedianojn evidente simple ne tiom interesas la regiona administrado de administraj unuoj (en Kanado samkiel en aliaj mondopartoj). Tiom eblas fari en la informkestoj de la individuaj tekstoj, krom nenepro de ĉefministra partio ĉi tie nenio farendas, sed mi tamen volas noti la problemon kaj ĝian eblan solvon rilate la ĉefministrojn ĉi-tie. Pri la "vicreĝoj" mi ankoraŭ ne havas solvon de aŭtomata aktualigo, sed se pri la ĉefoj nur restas unu malaktuala informo sen ruĝa ligilo en la informkesto, jam estas signifa plibonigo al la nuna nekontentiga stato. Adaptante la informkeston mi rimarkas ke mia pacienco malgrandiĝas - tial mi nun komplete malvidigas la ĉefministran partion ĉi tie kaj forprenas ĝin el ĉiuj paĝoj. Se iu nepre volas mem meti nomon de ĉefministro, tiu povas post la nomo simple skribi la partion inter krampoj. ThomasPusch (diskuto) 08:08, 17 apr. 2023 (UTC)
Kaj laste, laŭ mi la angle lasita parametro "EntityAdjective", en kiu en la unuopa teksto esperante estas notita la vorto "provinca" aŭ "teritoria", ne havas ajnan funkcion kaj povas senĝene forfali. En kazo de dubo oni povas provi, ĉu io katastrofa okazas sen la parametro, kaj en kazo de dubo reenpreni ĝin. Sed mi dubas ke iu rimarkos iun diferencon. Post kontrolo mi konstatas ke la ŝablono tute ne uzas la parametron, nur la dokumentado postulas ĝin. Jam solvita, ThomasPusch (diskuto) 08:13, 17 apr. 2023 (UTC)
Mi aldonis alvokon al la lignobutono de vikivojaĝo kaj ĉiuj instancoj aspektas bone, sed la informkesto mem aspektas fuŝa en la "tabo" de Ŝablono. Mi ne komprenas kial Sj1mor (diskuto) 15:56, 28 feb. 2024 (UTC)
<includeonly>|</includeonly>
. Nun la ŝablono denove aspektas bone sur sia paĝo. - Amike Tlustulimu (diskuto) 17:29, 28 feb. 2024 (UTC)
<includeonly>|</includeonly>
estas restaĵo de malnoviĝintaj kutimoj dum kreado de ŝablonoj. Mi jam ofte elĵetis tian kodon. Sed tion oni devas fari tre atente, por ke ŝablonoj restu funkciantaj. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 09:30, 27 mar. 2024 (UTC)Mi aldonis emblemon de P154, sed estas ĉimo. Aperas du superfluaj karakteroj, nome   (spaco) kaj signo "|", post la flago (do ĵuste maldekstre de la flago). Sj1mor (diskuto) 07:53, 27 mar. 2024 (UTC)
{{
!}}
en la kodo, kion mi ĵus forprenis. Nun la fuŝeto estas for. Tlustulimu (diskuto) 09:39, 27 mar. 2024 (UTC)