Type a search term to find related articles by LIMS subject matter experts gathered from the most trusted and dynamic collaboration tools in the laboratory informatics industry.
Ĉeurba fervojo, apudurba fervojo, antaŭurba fervojo aŭ suburba fervojo estas pasaĝera fervoja transporta[noto 1] servo, kiu ĉefe funkcias ene de metropola areo liganta navedantojn al la urbocentro el antaŭurboj aŭ navedurboj.[1][2][3]
Plej ofte oni konsideras por tiu kategorio maksimuman distancon de 100 km. Tiaj fervojoj utilas ĉefe por ligi dormurbojn kun la ĉefurbo aŭ alia urbego kaj "dormkvartalojn" kaj sateliturbojn de granda urbo kun ties centro, oficejaj kaj industriaj kvartaloj. Ilin pli-malpli ĉiutage uzas granda nombro da uzantoj. Tiaj trajnoj funkcias laŭ strikta horaro, tre ofte kun sufiĉe densa ofteco, kaj je rapidoj inter 50 kaj 150 km/h.
La disvolvigo de tiu trajnservoj ege kreskiĝas lastatempe, kun la pliigo de la publika konscio pri la trafikŝtopiĝo, la dependeco de la fosiliaj brulaĵoj kaj aliaj mediaj problemoj, same kiel la pliiĝo de la loĝkostoj en la urbocentroj, kio malproksimigas urbanojn aŭ intencitajn urbanojn al ĉirkaŭaj areoj.