Infrastructure tools to support an effective radiation oncology learning health system

Sarmataj miksaj arbaroj
ekoregiono
Foliarboj kaj pingloarboj nete diferencas je tiu printempa bildo el suda Estonujo
Foliarboj kaj pingloarboj nete diferencas je tiu printempa bildo el suda Estonujo
Foliarboj kaj pingloarboj nete diferencas je tiu printempa bildo el suda Estonujo
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]
Koordinatoj57° 59′ 0″ N, 26° 39′ 27″ O (mapo)57.98347222222226.657416666667Koordinatoj: 57° 59′ 0″ N, 26° 39′ 27″ O (mapo) [+]

Sarmataj miksaj arbaroj (Tero)
Sarmataj miksaj arbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono
Map
Sarmataj miksaj arbaroj
Vikimedia Komunejo:  Sarmatic mixed forests [+]
vd
Koniferoj estas superregantaj en tiu ĉi sarmata miksa arbaro en ekstrem-suda Suomujo.
Vintro en arbaro de eŭropa fago en Larvik, Norvegujo. Krom koniferoj, tigfrukta kverko, ordinara frakseno, malglata ulmo, nigra alno kaj penda betulo estas pli komunaj en la sarmata miksa arbaro de Norvegujo.
Marĉo en sarmata miksa arbaro apud Stokholmo.
Rivero Tarvasjõgi en Arbarrezervejo Kõrvemaa, Estonujo.

La sarmataj miksaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la eŭropa-siberia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la terminologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj.

Priskribo

La ekoregiono situas en Eŭropo inter la tajgo en la nordo kaj la foliarbara zono en la sudo. Ĝi kovras proksimume 846 100 km² en ekstrem-suda Norvegujo, suda Svedujo, ekstrem-sudokcidenta Suomujo, Estonujo, Latvujo, norda Litovujo, norda Belorusujo kaj la centra parto de Eŭropa Rusujo. Ĝi limtuŝas la Baltan Maron kaj jenajn ekoregionojn : la skandinavan kaj rusan tajgojn (norde), la uralajn montarajn tundrojn kaj tajgojn (oriente), la orient-eŭropajn arbarajn stepojn (sudoriento), la mezeŭropajn miksajn arbarojn (sudokcidento) kaj la baltajn miksajn arbarojn (okcidente). La ekoregiono konsistas el miksaj arbaroj superregataj de tigfrukta kverko (kiu nur okaze troviĝas pli norde), ordinara piceo (kiu malaperas pli fore suden kaŭze de nesufiĉa humido) kaj arbara pino (en pli sekaj ejoj). Fitogeografie, la mezeŭropa kaj la orient-eŭropa flaŭraj provincoj el la ĉirkaŭboreala regiono de la holarktisa regno, partigas la ekoregionon.

Vidu ankaŭ


Palearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
PA0401 Apeninaj deciduaj montarbaroj  Italio
PA0402 Miksaj atlantikaj arbaroj  Belgio,  Danio,  Francio,  Germanio,  Nederlando
PA0403 Acoraj moderaj miksaj arbaroj Acoroj ( Portugalio)
PA0404 Balkanaj miksaj arbaroj  Bulgario,  Grekio,  Nord-Makedonio,  Rumanio,  Serbio ( Kosovo),  Turkio
PA0405 Baltaj miksaj arbaroj  Danio,  Germanio,  Pollando,  Svedio
PA0406 Kantabriaj miksaj arbaroj  Portugalio,  Hispanio
PA0407 Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj  Azerbajĝano,  Irano
PA0408 Kaŭkazaj miksaj arbaroj  Armenio,  Azerbajĝano,  Kartvelio,  Rusio,  Turkio
PA0409 Keltaj foliarbaroj  Irlando,  Britio
PA0410 Centr-anatolaj deciduaj arbaroj  Turkio
PA0412 Mezeŭropaj miksaj arbaroj  Aŭstrio,  Belorusio,  Ĉeĥio,  Germanio,  Litovio,  Moldavio,  Pollando
PA0413 Centra-koreaj deciduaj arbaroj  Nord-Koreio,  Sud-Koreio
PA0416 Krimea submediteranea arbarmasivo  Ukrainio,  Rusio
PA0418 Dinaraj miksaj arbaroj  Albanio,  Bosnio kaj Hercegovino,  Kroatio,  Italio,  Montenegro,  Serbio,  Slovenio
PA0421 Anglaj malaltaĵaj fagaroj  Britio
PA0422 Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido  Bulgario,  Kartvelio,  Turkio
PA0432 Padobasenaj miksaj arbaroj  Italio
PA0433 Pireneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj  Andoro,  Francio,  Hispanio
PA0436 Sarmataj miksaj arbaroj  Belorusio,  Estonio,  Norvegio,  Latvio,  Rusio,  Finnlando,  Svedio
PA0439 Sud-koreaj ĉiamverdaj arbaroj  Sud-Koreio
PA0440 Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj  Japanio
PA0441 Tajhejaj montaraj deciduaj arbaroj  Japanio
PA0444 Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj  Rusio
PA0445 Okcident-eŭropaj foliarbaroj  Aŭstrio,  Ĉeĥio,  Francio,  Germanio,   Svislando
PA0446 Zagros-montara arbarstepo  Irako,  Irano,  Turkio

Eksteraj ligiloj