Informatics Educational Institutions & Programs
Enhavo
Tinko | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Juna virtinko | ||||||||||
Taksonomio | ||||||||||
| ||||||||||
Specio | ||||||||||
Tinca tinca |
La tinko (Tinca tinca) estas dolĉakva fiŝo, kiu apartenas al la ciprinoj. Ĝi povas fariĝi ĉirkaŭ 70 cm longa.
Priskribo
La fiŝo havas verdecan koloron kiu varias laŭ la fundo kaj aĝo, ĝi havas dikan mukan haŭton kun multe da etaj skvamoj. La tinko bone rekoneblas pro ĝia ruĝa iriso en la okulo.
Oni povas bone distingi virojn pro la pli grandaj ventraj naĝiloj. Ili etendiĝas ĝis preter la anuso.
Tinkidoj de malpli ol kvar centimetroj havas nigran makulon ĉe la vosta artiko, la t.n. okulmakulo. Eble ĉi tiu makulo estas por konfuzi predobestojn pri la antaŭaĵo de la fiŝo.
Fotogalerio
-
Granda virtinko (grandaj ventraj naĝiloj)
-
Tinkino (etaj ventraj naĝiloj)
-
Tinkido kun okulmakulo
-
On exhibition "Subaqueous Vltava", Prague
-
On exhibition "Subaqueous Vltava", Prague
-
On exhibition "Subaqueous Vltava", Prague