Informatics Educational Institutions & Programs
Enhavo
Latinameriko (hispane América Latina aŭ Latinoamérica; portugale América Latina; france Amérique latine) estas populara termino por tiuj partoj de Ameriko, kie la ŝtatlingvoj latinidas, do esence, estas aŭ la hispana, la portugala aŭ la franca.
Latinameriko ampleksas Meksikon en Nordameriko, ĉiujn landojn de Centra Ameriko krom Belizo (anglalingva), multajn landojn de Antiloj, kaj ĉiujn areojn de Sud-Ameriko krom Gujano (anglalingva), Falklandoj (anglalingvaj) kaj Surinamo (nederlandlingva).
Oni neniam kunkalkulas franclingvajn teritoriojn de Usono kaj Kanado, ekzemple Kebekio.[mankas fonto] Tio eble montras, ke la prefikso Latin- ne nur indikas lingvon, sed ankaŭ kulturon kaj vivmanieron.
La koncepton "Latinameriko" enkondukis francoj (Amérique Latine) por pravigi la intervenon de la franca imperiestro Napoleono la 3-a en Meksiko. Komparu Iberameriko.
Portugala Latinameriko (aŭ "Luzitan-Ameriko"):
Franca Latinameriko:
Hispana Latinameriko (aŭ "Hispanameriko"):
- Meksiko
- Kubo
- Porto-Riko
- Domingo
- Gvatemalo
- Honduro
- Salvadoro
- Nikaragvo
- Kostariko
- Panamo
- Kolombio
- Venezuelo
- Ekvadoro
- Peruo
- Bolivio
- Ĉilio
- Paragvajo
- Argentino
- Urugvajo
Kulturo
Vidu ankaŭ
- Alianco por la Progreso
- Centra Ameriko
- Komunumo de Ŝtatoj Latinamerikaj kaj Karibaj
- Komunumo Sudamerika de Nacioj
- Konkero de Ameriko
- Latinamerikaj dancoj
- Merkosudo
- Roza tajdo
- Saludos Amigos
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retpaĝo de la Komunumo de la Andoj Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine (angle kaj hispane)
- Latinameriko kreis zonon de komuna komerco Artikolo de la BBC (angle).
- Koncilio pri aferoj de la Okcidenta Hemisfero (angle).
- Pri la instruado de Latinamerikaj studoj Arkivigite je 2006-02-03 per la retarkivo Wayback Machine (angle).
- La Eŭrropa reto pri Latinameriko Informoj kaj studoj pri Latinameriko (hispane).