Histopathology image classification: Highlighting the gap between manual analysis and AI automation
Enhavo
Max Reinhardt | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de septembro 1873 en Baden |
Morto | 30-an de oktobro 1943 (70-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Mortokialo | Apopleksio |
Tombo | Westchester Hills Cemetery (en) |
Lingvoj | germana |
Loĝloko | Salcburgo |
Ŝtataneco | Usono (1940–) Aŭstrio |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | Wilhelm Goldmann (en) |
Edz(in)o | Helene Thimig (en) (1935–1943) |
Infanoj | Wolfgang Reinhardt (en) , Gottfried Reinhardt (en) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro teatra aktoro teatra reĝisoro universitata instruisto aktoro reĝisoro |
Max REINHARDT (origine Maximilian Goldmann; naskiĝinta la 9-an de septembro 1873 en Baden (Malsupra Aŭstrujo); mortinta la 31-an de oktobro 1943 en Novjorko) estis aŭstra teatra kaj kina reĝisoro, intendanto, teatra produktisto kaj fondinto. Per sia enscenigo de Jedermann la 22-an de aŭgusto 1920 li fondis la festivalon de Salcburgo.
Vivo
La gepatroj de Reinhardt estis Wilhelm kaj Rosa Goldmann, denaska Wengraf. En 1904 la nomo de la tuta familio estis ŝanĝita de Goldmann al Reinhardt. Max Goldmann komenciĝis per profesilernado kiel bankisto, sed sekvis paralele ankaŭ jam aktorinstruon kaj unuan fojon prezentis en 1890 ĉe privata teatroj en Vieno. Jam tiam li alprenis la artistonomon Reinhardt. Ekde 1902 ĝis la komenco de la nazia regado en 1933 Max Reinhardt laboris kiel reĝisoro ĉe diversaj teatroj kaj fondis mem teatrojn. En la jaro 1901 li estis kunfondinto de la literatura kabareto Schall und Rauch en Berlino, la posta Malgranda Teatro Unter den Linden, kies direktadon li transprenis por 1902 ĝis 1905 same kiel tiu de la Nova Teatro, la posta Teatro ĉe Schiffbauerdamm. Max Reinhardt fondis en 1905 la Teatro-Lernejo je Berlino. Ekde 1905 ĝis 1930 li direktis la Germanan Teatron en Berlino kaj fondis la Ĉambroteatron en la flanka domo. Li loĝis dek jarojn en la Magnus-Domo. En 1929 li instigis la fondon de la teatrolernejo Max-Reinhardt-seminario en Vieno, kiu ricevis lian nomon kaj iĝis unu el la plej renomaj aktoraj kaj reĝisoraj altlernejoj de Eŭropo.
Reinhardt estis en unua geedzeco edzo de aktorino Else Heims (1878–1958), kun kiu li havis du filojn, Wolfgang Reinhardt (1908–1979) kaj Gottfried Reinhardt (1913–1994). Ambaŭ fariĝis produktistoj je la kinofilmo en Holivudo. En dua geedzeco li estis edzo de aktorino Helene Thimig (1889–1974) el la fama viena aktordinastio. Ŝia patro Hugo Thimig (1854–1944) estis aktoro kaj pretertempe direktisto de la viena Burgoteatrejo. Ankaŭ ŝiaj fratoj Hermann Thimig (1890–1982) kaj Hans Thimig (1900–1991) laboris dumvive kiel aktoroj kaj reĝisoroj.
La 31-an de oktobro 1943 Max Reinhardt mortis en sia novjorka hotelo sekve de pluraj apopleksioj, kaŭzitaj de hundomordo. Reinhardt estas entombigita en Novjorko.
Atingaĵoj
Per fortikaj enscenigoj kaj celata kunagado de scenaranĝaĵo, lingvo, muziko kaj danco Reinhardt malfermis al la germanlingva teatro novan dimension. En 1911 li efektivigis en Cirko Schumann la unuan prezentadon de Jedermann de Hugo von Hofmannsthal kaj la unuan prezentadon de Der Rosenkavalier de Richard Strauss, por kiu li ricevis dungitecon ĉe la Semper-Opero je Dresdeno. Ankaŭ en 1911, la 23-an de deceembro, Reinhardt enscenigis Das Mirakel de Karl Gustav Vollmoeller en la Olympia Hall je Londono. Per la nomitaj enscenigoj li atingis tutmonde grandan intereson, je kio lia mondvasta famo aparte en Eŭropo kaj Usono estas dekuktebla de la mirakloenscenigo de Karl Gustav Vollmoeller. Reinhardt fariĝis per la enscenigo de Der Rosenkavalier ankaŭ frua pioniro de la moderna muzikteatro, postulante de kantistoj aktorajn povojn. Inter 1915 kaj 1918 li krome direktis la Berlina Popolteatro.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Max Reinhardt ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Parta postlasaĵo en la Wienbibliothek
- Max-Reinhardt-Arĥivoj Arkivigite je 2013-12-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Okaze de la 125-a naskiĝdatreveno de Max Reinhardt
- Grupfoto: Max Reinhardt mit Richard Strauss, Ernst v. Schuch, Hugo v. Hofmannsthal, Nikolaus Graf von Seebach kaj aliaj Arkivigite je 2011-11-11 per la retarkivo Wayback Machine