FAIR and interactive data graphics from a scientific knowledge graph
Enhavo
Rara tero[1] aŭ malofta tero[2] estas minerala oksido kiu ne tre abundas en la naturo, sed ofte oni celas per rara tero ne la oksidon, sed la oksidigitan elementon (metalon). En tiu senco, "rara tero" (pli klare ”rara termetalo” aŭ ”rara terelemento”) estas metalo el iomete abunda grupo de 17 kemiaj elementoj, kiuj estas skandio, itrio, kaj la lantanoidoj. Tiuj elementoj estas malfacile ekstrakteblaj el la mineraloj kiuj enhavas ilin, ĉiam en formo de miksaĵo el pluraj raraj teroj. Ili estas listigitaj en la sekva ĉiukolumne vicigebla tabelo kune kun informo pri ilia malkovro kaj la etimologio de iliaj nomoj.
Malkovro kaj nomigo
Atom- numero |
Simbolo | Nomo | Jaro de malkovro |
Malkovranto | Etimologio |
---|---|---|---|---|---|
21 | Sc | Skandio | 1879 | Lars Fredrik Nilson | latine Scandia 'Skandinavio' |
39 | Y | Itrio | 1794 | Johan Gadolin | Ytterby (en la Stokholma arkipelago) |
57 | La | Lantano | 1803 | Jöns Jacob Berzelius kaj aliaj | greke lanthanein 'esti kaŝita' |
58 | Ce | Cerio | 1803 | Jöns Jacob Berzelius kaj aliaj | Ceres (romia diino de terkulturo) |
59 | Pr | Prazeodimo | 1885 | Carl Auer von Welsbach | greke prason 'poreo' + didymos 'ĝemelo' |
60 | Nd | Neodimo | 1885 | Carl Auer von Welsbach | greke neos didymos 'nova ĝemelo' |
61 | Pm | Prometio | 1945 | Jacob A. Marinsky | Prometeo (el la greka mitologio) |
62 | Sm | Samario | 1879 | Paul Émile Lecoq de Boisbaudran | samarskito (mineralo nomita laŭ Василий Евграфович Самарский-Быховец) |
63 | Eu | Eŭropio | 1901 | Eugène-Anatole Demarçay | Eŭropo |
64 | Gd | Gadolinio | 1880 | Galissard de Marignac | Johan Gadolin (esploranto de raraj teroj) |
65 | Tb | Terbio | 1843 | Carl Gustaf Mosander | Ytterby (en la Stokholma arkipelago) |
66 | Dy | Disprozio | 1886 | Paul Émile Lecoq de Boisbaudran | greke dysprositos 'malfacile alirebla' |
67 | Ho | Holmio | 1878 | Jacques-Louis Soret kaj aliaj | latine Holmia 'Stokholmo' |
68 | Er | Erbio | 1842 | Carl Gustaf Mosander | Ytterby (en la Stokholma arkipelago) |
69 | Tm | Tulio | 1879 | Per Teodor Cleve | Tuleo 'norda fino de la konata mondo' |
70 | Yb | Iterbio | 1878 | Galissard de Marignac | Ytterby (en la Stokholma arkipelago) |
71 | Lu | Lutecio | 1907 | Georges Urbain kaj aliaj | latine Lutetia 'Luteco' (romia nomo de Parizo) |
Skandio estas unu el la profetitaj elementoj de Mendelejev. En mineraloj de Ytterby estis malkovritaj itrio, terbio, iterbio, erbio, tulio, holmio, skandio, gadolinio, disprozio kaj lutecio.
Raraj teroj en la perioda tabelo
1 |
2 | ||||||||||||||||||||||||||||||
3 |
4 |
5 |
6 |
7 |
8 |
9 |
10 | ||||||||||||||||||||||||
11 |
12 |
13 |
14 |
15 |
16 |
17 |
18 | ||||||||||||||||||||||||
19 |
20 |
21 |
22 |
23 |
24 |
25 |
26 |
27 |
28 |
29 |
30 |
31 |
32 |
33 |
34 |
35 |
36 | ||||||||||||||
37 |
38 |
39 |
40 |
41 |
42 |
43 |
44 |
45 |
46 |
47 |
48 |
49 |
50 |
51 |
52 |
53 |
54 | ||||||||||||||
55 |
56 |
57 |
58 |
59 |
60 |
61 |
62 |
63 |
64 |
65 |
66 |
67 |
68 |
69 |
70 |
71 |
72 |
73 |
74 |
75 |
76 |
77 |
78 |
79 |
80 |
81 |
82 |
83 |
84 |
85 |
86 |
87 |
88 |
89 |
90 |
91 |
92 |
93 |
94 |
95 |
96 |
97 |
98 |
99 |
100 |
101 |
102 |
103 |
104 |
105 |
106 |
107 |
108 |
109 |
110 |
111 |
112 |
113 |
114 |
115 |
116 |
117 |
118 |
Uzado kaj tutmonda produktado
Ekde la dua duono de la 20a jarcento, raraj teroj trovis teknikan aplikon en pli kaj pli da diversaj kampoj. Ili uziĝas en diversspecaj lumfontoj, ekranoj, laseroj, permanentaj magnetoj, alttemperaturaj superkonduktiloj, specialaj vitroj kaj lensoj, komputilaj memoroj, specialaj elektrodoj, kiel kataliziloj, ktp.
Pro la kreskantaj aplikokampoj, la postulado de raraj teroj kreskis ĝis problema nivelo. Post periodo dum kiu unu minejo en Usono dominis la merkaton, pli ol 90% de la produktado okazis en Ĉinio en la komenco de la 21a jarcento. Por limigi la malpurigadon de la medio, kiun kaŭzas la minado, la produktado estis restriktita. Por tamen kontentigi la enlandan postuladon, la eksportado el Ĉinio estis limigita en la jaro 2011. Tio kaŭzis altiĝon de la prezoj de ĉiuj raraj teroj. La eksterlanda prezo de cerioksido (la plej grandkvante produktata) kreskis de 4 usonaj dolaroj por kilogramo en 2010 al 150 dolaroj en 2011.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Peter van der Krogt The Discovery and Naming of the Rare Earths.