FAIR and interactive data graphics from a scientific knowledge graph
Enhavo
Nazaretanoj (germane: Nazarener) estis kromnomo iel primoka por artistoj germanlingvaj kiu volis imiti modelojn de la italaj pentristoj de Renesanco el la 14-a kaj 15-a jarcentoj (ekz. de Giovanni da Fiesole, Perugino k.a.)
Anoj
Ĉefaj reprezentantoj estis Friedrich Overbeck, Wilhelm von Schadow, Philipp Veit, Julius Schnorr von Carolsfeld ekzemple kiu ĉirkau 1812 fondis en Romo la monaĥejsimilan kooperativon Klosterbrüder von San Isidoro. Post foririo de Schnorr kaj Schadow alvenis Eduard von Steinle kaj Joseph von Führich.
Simila ondo estis ĉe la angloj la Antaŭ-Rafaelida Frataro.
Fonto
Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 14. Leipzig 1908, p. 476 (tie ĉi interrete)
Eksteraj ligiloj
- la Nazaretanoj en Romo Arkivigite je 2012-06-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Nazaretanoj en Rejnlando-Palatinato[rompita ligilo] (PDF; 315 kB)