FAIR and interactive data graphics from a scientific knowledge graph
Enhavo
Aktualaĵoj | Eventoj laŭ tago de jaro
◄ |
20-a jarcento |
21-a jarcento
| 22-a jarcento
| ►
◄ |
1980-aj jaroj |
1990-aj jaroj |
2000-aj jaroj |
2010-aj jaroj
| 2020-aj jaroj
| 2030-aj jaroj
| 2040-aj jaroj
| ►
◄◄ |
◄ |
2015 |
2016 |
2017 |
2018 |
2019
| 2020
| 2021
| 2022
| 2023
| ►
| ►►
Januaro
| Februaro
| Marto
| Aprilo
| Majo
| Junio
| Julio
| Aŭgusto
| Septembro
| Oktobro
| Novembro
| Decembro
2019 en la aliaj kalendaroj | |
---|---|
Gregoria kalendaro | 2019 MMXIX |
Ab urbe condita | 2772 |
Armena kalendaro | 1468 ԹՎ ՌՆԿԸ |
Bahaa kalendaro | 175 – 176 |
Barataj kalendaroj | |
- Vikram Samvat | 2074 – 2075 |
- Barata nacia kalendaro (Ŝaka Samvat) | 1941 – 1942 |
- Kalijugo | 5120 – 5121 |
Budhisma kalendaro | 2563 |
Ĉina kalendaro | 4655 / 4715 – 4656 / 4716 戊戌 – 己亥 |
Etiopa kalendaro | 2011 – 2012 |
Franca respublika kalendaro | 227 - 228 CCXXVII -CCXXVIII |
Hebrea kalendaro | 5779 – 5780 |
Holocena kalendaro | 12019 |
Irana kalendaro | 1397 – 1398 |
Islama kalendaro | 1440 – 1441 |
- Imperia jaro | Kōki 2679 (皇紀2679年) |
- Japana nomo de erao (Jōmon) | 12019 |
Juliana kalendaro | Gregoria minus 10–13 tagoj, depende de tempoperiodo |
Korea kalendaro | 4352 |
Tajlanda suna kalendaro | 2562 |
2019 estas normala jaro komenciĝanta marde (vidu ĉi tie kalendaron).
Dum la jaro 2019 post Kristo okazis, interalie:
Resuma listo de gravaj eventoj
Jen resumo de kelkaj gravaj eventoj de la jaro 2019:
1. Granda incendio detruis parton de la katedralo Notre-Dame en Parizo.
2. La unua foto de nigra truo estis publikigita.
3. Protestoj en Honkongo kontraŭ proponita ekstradicia leĝo.
4. Prezidento Trump estis akuzita (impeached) de la Usona Reprezentantaro.
5. Teroristaj atakoj en Sri-Lanko dum Paska dimanĉo.
6. Granda incendioj en Amazono kaj Aŭstralio.
7. Greta Thunberg gvidis tutmondan movadon pri klimata ŝanĝiĝo.
8. Brexit-procezo daŭris kun novaj prokrastoj kaj politika tumulto en Britio.
9. La lastaj bataloj kontraŭ ISIS en Sirio.
10. Venezuelo spertis politikan kaj ekonomian krizon.
11. Boeing 737 Max aviadiloj estis terigitaj tutmonde post du akcidentoj.
12. Usono retiriĝis el la Intera Nuklea Fortoj-Traktato kun Rusio.
Eventoj
- 1-a de januaro: La Usona kosmosondilo New Horizons sukcese preterflugis la transneptunan objekton 2014 MU69, kromnomata Ultima Thule. Temas pri la plej fora objekto esplorita de homoj.
- 21-a de januaro: plena eklipso de Luno, la lasta ĝis 2021
- 10-a de februaro - 15-a de februaro: Festivalo Olimpika de la Junularo Eŭropa en Sarajevo
- 11-a de novembro: pasado de Merkuro, la lasta ĝis 2032
En Esperantujo
- 31-a de majo - 2-a de junio - 38-a Pola Esperanta Kongreso en Łochów
- La Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2019 en Barcelono, Katalunio, Hispanio. Aliĝis 220 homoj, partoprenis iom pli.[1]
- 13-a de decembro - 15-a de decembro - 20-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj en Bjalistoko
- 15-a de decembro- 160-jariĝo de naskiĝtago de L.L. Zamenhof
Naskiĝoj
Mortoj
- 17-a de januaro: Gil Carlos Rodríguez Iglesias, prezidanto de la Kortumo de la Eŭropaj Komunumoj (n. 1946)
- 4-a de februaro: Matti Nykänen, finna skisaltisto, kvarfoja olimpikisto (n. 1963)
- 19-a de februaro: Karl Lagerfeld, germana mododesegnisto (n. 1933)
- 23-a de aprilo: Jean, grandduko de Luksemburgo (n. 1921)
- 26-a de aprilo: Reijo Taipale, finna kantisto (n. 1940)
- 5-a de aŭgusto: Toni Morrison, usona Nobelpremiita verkistino (n. 1931)
- 31-a de aŭgusto: Immanuel Wallerstein, usona sociologo kaj ekonomiko-historiisto (n. 1930)
- 13-a de septembro: György Konrád, hungara verkisto (n. 1933)
- 26-a de septembro: Jacques Chirac, prezidento de Francio (n. 1932)
- 30-a de septembro: Jessye Norman, usona kantistino (n. 1945)
- 27-a de oktobro: Vladimir Bukovskij, sovetia disidento (n. 1942)
- 27-a de novembro: William R. Harmon, usona esperantisto (n. 1927)
- 14-a de decembro: Panamarenko, belga artisto (n. 1940)
Notoj
- ↑ Laŭ diskurso de la prezidanto de SAT, Vinko Markov, dum la Solena Fermo. Vidu la liston de aliĝintoj ĉe http://satesperanto.org/spip.php?article4231