Effects of the storage conditions on the stability of natural and synthetic cannabis in biological matrices for forensic toxicology analysis: An update from the literature
Enhavo
Aspekto
La 4-a de julio estas la 185-a tago de la jaro (la 186-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 180 tagoj restas.
Je la 4-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
- -362: Venko de tebanoj kaj argosanoj kontraŭ spartanoj, atenanoj kaj aĥajoj en la batalo de Mantineia (en Beotio)
- 907: Batalo de Bratislavo komenciĝis - hungaroj venkis bavarojn
- 993: Johano la 15-a iĝis papo kiu kanonizis unuan sanktulon - Udalrikon de Aŭgsburgo, konsideratan svisa sanktulo
- 1054: Historio de la astronomio: en la konstelacio Taŭro eksplodis supernovao SN 1054 kun ŝajna magnitudo komparebla al Venuso. Laŭ ĉinaj kaj arabaj kronikoj la eksplodo estis tiel brila, ke ĝi restis videbla en plena tago dum pli ol tri semajnoj. Ties supernovaa restaĵo estas M1
- 1187: Krucmilitoj: Batalo de Hatino (kristanoj malvenkis)
- 1364: Wartembork akiris urborajton
- 1456: Hungara-turka batalo de Beogrado komenciĝis - János Hunyadi venkis Mehmedon la 2-a
- 1569: Pola reĝo Sigismondo la 2-a ratifis Lublinan Union inter Pola Reĝlando kaj Grandprinclando Litovio, kiu daŭris 226 jarojn (ĝis la tria dispartigo de Pollando - eĉ pli longe, se konsideri nupton de Ladislao la 2-a Jogajlo kun Jadviga)
- 1610: Pola-rusa milito 1609-1618: pola hetmano Stanisław Żółkiewski venkis en la batalo de Kluŝino la rusan-svedan armeon preskaŭ 12-oble pli multnombran - la vojo al Moskvo malfermiĝis
- 1634: En Nova Francio fondiĝis Trois-Rivières (Kebekio)
- 1636: Providence fondiĝis - nun la ĉefurbo de Rod-Insulo
- 1712: En Nov-Jorko oni ekzekutis 12 sklavojn pro estigo de ribelo en kiu 9 blankuloj pereis
- 1776: Nordameriko: en Filadelfio 13 britaj kolonioj proklamis Usonan Deklaron de Sendependeco (de Britio).
- 1802: Oficiala malfermo de la usona militista akademio West Point, projektita de pola inĝeniero Tadeusz Kościuszko
- 1817: En Nov-Jorkio komenciĝis konstruo de Kanalo Erie
- 1819: Kadre de Unua Rusa Antarkta Ekspedicio de Kronŝtadto ĉirkaŭnavigis Vostok kaj Mirni
- 1861: En Vroclavo oni finis konstrui monumenton al Frederiko Vilhelmo la 3-a - nuntempe samloke troviĝas monumento al Aleksander Fredro, translokigita de Lvovo
- 1865: Verko de porinfana literaturo La aventuroj de Alicio en Mirlando de Lewis Carroll aperis
- 1866: Venko de la trupoj de Reĝlando Prusio super la bavaraj en batalo de Dermbach (Turingio)
- 1876: Ameriko: en Bostono malfermiĝis Bostona Belarta Muzeo
- 1879: Zuluangla Milito finita - ĉefurbo de Zululando Ulundi estis bruligita de britoj, kiuj devigis ties reĝon fuĝi
- 1881: Usono: en Alabamo malfermiĝis Universitato je Tuskegee por afrik-usonanoj
- 1884: Parizo: transono de la Statuo de Libereco al usona ambasadoro kiel donaco de la franca nacio al la usona
- 1890: Sur Vavelo en Krakovo okazis refoja enteriga ceremonio de la cindroj de la pola poeto-profeto Adam Mickiewicz, alvenigitaj de Parizo
- 1902: Filipin–usona milito finita - usonaj perdoj 4200 mortfalintoj kaj 2818 vunditoj, ĉefe pro tropikaj malsanoj, filipinaj perdoj pli ol 200 mil
- 1905: Malgrandaj Antiloj: eta erupcio finis trijaran aktivan periodon de la vulkano Monto Pelée sur Martiniko
- 1913: Brita sufrageto Emily Davison falis dum Derbio sub ĉevalon de la reĝo de Georgo la 5-a - mortis svena post kelkaj tagoj
- 1914: En Vieno okazis funebra ceremonio de Franz Ferdinand de Aŭstrio-Este kaj lia edzino Žofie Chotková, atence mortigitaj ses tagojn pli frue en Sarajevo
- Unua mondmilito:
- 1916: Kadre de Brusilov-ofensivo komenciĝis batalo de Kostiuchnówka (proksime al Lucko) - dum 3 tagoj 2000 mil soldatoj de Polaj Legioj mortfalis. Taktika venko de rusoj (13 mil), strategia de poloj (5,5 mil)
- 1918: Bolŝevikoj murdis caron Nikolao la 2-a kaj lian familion (laŭ Julia kalendaro)
- 1920: Soveta-Pola Milito: kontraŭofensivo de Miĥail Tuĥaĉevskij komenciĝis en Belorusio — pro rompo de pola defendlinio apud Auta kaj Berezina pola soldataro retiriĝis sur la tuta fronto
- 1922: En Rybnik oni subskribis protolon pri transpreno de parto de la Supra Silezio al Dua Pola Respubliko
- 1934: Leó Szilárd patentigis teknologion de la uzo de neŭtronoj kune kun ĉena reakcio kaj koncepto pri sojla maso
- 1939: Altrudita fondo de la Asocio de Judoj en Germanio
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana okupado de Pollando: kadre de Eksterordinara Ekstermiga Agado germanoj murdis en Rudki ĉirkaŭ 90 intelektulojn de Chełm kaj 27 personojn en Krasnystaw, arestitajn la 3-an kaj 4-an de julio en distrikto Chełmski, distrikto Krasnostawski kaj distrikto Zamojski; Reĝimo de Vichy: registaro de Philippe Pétain rompis diplomatiajn rilatojn kun Britio
- 1941: Masakro de Lvovaj Profesoroj fare de germana polico Einsatzgruppen kaj Bataliono de Ukrainaj Naciistoj kiel daŭrigo de la Intelektulkampanjo de Krakovo; germanoj pafmortigis en Ponary 54 judojn de Vilno — unua ekzekuto de polaj civitanoj; Holokaŭsto: forbruligo de la sinagogoj de Rigo - la ĉefa estis bruligita de germanoj kun 300 judoj; 13-a tago de la germana invado en Sovetunion: en Belorusio germanaj kirasitaj trupoj atingis Dnepron en Mahilova regiono kaj apud Rohaczów — Orienta Fronto: direkte al Leningrado komenciĝis bataloj sud-okcidente antaŭ la urbo; Nord-Afrika kampanjo: kapitulaco de itala armeo en sud-okcidenta Etiopio; Komunista Partio de Jugoslavio decidis pri komenco de armita ribelo (sen redono de armiloj, subtera batalado en okupata lando)
- 1942: En Arbaro Kabacki apud Varsovio germana polico pafmortigis ĉirkaŭ 50 politikajn malliberulojn, alveturigitaj de enketa malliberejo Pawiak kaj po 15 judoj en Maków Mazowiecki, Mława kaj Mielec, kaj 11 en Słomniki; Krimeo estis transprenita de germanoj kaj rumanoj — 250-taga sieĝo de Sebastopolo finiĝis; germana 11-a Armeo ekregis kabon de Ĥersono; unua agado de usona aviado en Eŭropo - bombaviadiloj atakis germanajn aerodromojn en Nederlando
- 1943: En Bór Kunowski (proksime al Opatów) germana polico bruligis vive aŭ pafmortigis 43 polojn pro helpado al judoj; masakro de vilaĝo Liszki (Distrikto Krakova) komencita - oni murdis 30 personojn; policaj taĉmentoj bruligis en Lubomierz franciskanan monaĥejon, venĝe pro helpo al rezista movado; Volinia masakro: taĉmentoj de la Ukraina Ribela Armeo murdis plimulton de polaj loĝantoj en naŭ vilaĝoj proksimaj al Lucko kaj atakis armitan de poloj vilaĝon Przebraże; tanka batalo ĉe Kursko komenciĝis; Supera Komandanto de la Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento kaj ĉefministro de la pola ekzila registaro Władysław Sikorski pereis en mistera aviadila katastrofo en Ĝibraltaro, ĝis nun ne klarigita — britoj plu fermas siajn arkivojn
- 1944: Germana komandanto de sekureca servo por Lublin-regiono publike anoncis pri plenumo de verdikto al mortpuno de 60 poloj el distrikto Biłgoraj pro agado en la rezista movado; germana polico forveturigis de Varsovio 687 personojn al koncentrejo Gross-Rosen; Pola Rezistomovado: 8-a bataliono de 77-a infanteria regimento de Pola Enlanda Armeo batalis apud Dutkowo (Vilno-regiono) kontraŭ taĉmento de Wehrmacht; taĉmento de EA malarmigis apud Sarnów (linio Dęblin-Łuków) 28 germanajn soldatojn el sanitara trajno forprenante medicinan ekipaĵon
- 1945: Ŝtatoj de Okcidenta Eŭropo agnoskis registaron de Karl Renner — oni deklaris, ke Aŭstrio kaj Vieno estos dividitaj laŭ 4 okupadaj zonoj
- 1946: Królewiec alinomiĝis al Kaliningrado, omaĝe al soveta militkrimulo Miĥail Kalinin
- 1946: Pogromo de Kielce (Pollando) — okazigita laŭ rusia scenaro
- 1946: En Gdańsk oni publike pendumis 6 skipanojn (en tio 5 virinoj) kaj 5 polajn helpantojn de estinta koncentrejo Stutthof en Libera Urbo Dancigo
- 1946: Filipinoj sendependiĝis (de Usono)
- 1947: Stalinismo: en Skopin estis murdita dum fastostriko pola kolonelo Kazimierz Tumidajski, komandanto de Lublinia areo de la Pola Enlanda Armeo, arestita en 1944 de NKVD tuj post la sukcesa Operaco Tempesto en Lublinio
- 1950: Radio Libera Eŭropo komencis disaŭdigi de Nov-Jorko tra disaŭdigilo en Frankfurto ĉe Majno - unue por Ĉeĥoslovakio kaj precize unu monaton pli poste por Hungario kaj Pola Popola Respubliko, kie aŭskultado (komencaj programoj daŭris duonhore) estis malpermesita kaj ĵamata, en 1952 komencis funkcii en Munkeno la pola radiostacio
- 1953: Imre Nagy iĝis ĉefministro de Hungario
- 1957: En Torino oni lanĉis la italan aŭtomobilon Fiat 500
- 1960: Kun akcepto de Havajo kiel la 50-a subŝtato de Usono komence de la jaro, la 50-stela flago de Usono oficialiĝis
- 1970: Polinezio: Tongo akiris sendependecon de brita protektorato
- 1971: En Kalifornio naskiĝis Koko, gorilino instruata komunikiĝadi pere de la usona signolingvo
- 1973: Karibia Komunumo fondiĝis
- 1975: Arabaj teroristoj eksplodigis bombon en la centro de Jerusalemo - 13 personoj pereis kaj 72 vundiĝis
- 1987: Estinta ĉefo de Gestapo en Liono Klaus Barbie estis kondamnita de loka juĝejo al ĝisviva mallibero pro krimoj kontraŭ la homaro
- 1989: Belgio: en Kortrejko unu viro pereis pro falo sur loĝejon de nestirata sovetia ĉasaviadilo MiG-23, kies piloto eskapis de la ferdeko post ŝajna difekto, baldaŭ post starto de la pola urbo Kołobrzeg — la aviadilo mem flugis super GDR, FRG kaj Nederlando
- 1994: Ruanda genocido: Kigalo, ĉefurbo de Ruando, estis konkerita de Ruanda Patriota Fronto, kio finis genocidon en la urbo
- 1999: Bronzepoka ĉieldisko de Nebra trovita en Germanio
- 2001: En Litovio ekfunkciis unua registaro de Algirdas Brazauskas
- 2004: En t.n. zono Ground Zero, post detruitaj ĝemelturoj WTC en Nov-Jorko, oni simbole komencis konstruon de One World Trade Center
- 2006: Robert Fico iĝis ĉefministro de Slovakio
- 2007: Internacia Olimpika Komitato kunsidanta en Gvatemalo elektis rusan urbon Soĉi organizanto de Vintra Olimpiko en 2014
- 2008: En bomba atenco en Minsko 54 personoj vundiĝis, en tio 3 serioze - tio iĝis preteksto por preno de fingrospuroj de milionoj da belorusoj
- 2009: Statuo de Libereco remalfermita por la publiko post 8-jara fermo, kaŭzita de timo pri sekureco post la atencoj de la 11-a de septembro 2001
- 2010: Bronisław Komorowski gajnis prezidentec-baloton en Pollando
- 2012: Malkovro de partikloj de la bosono de Higgs en la Granda Koliziigilo de Hadronoj - anoncita de CERN
- 2014: Siria enlanda milito: usonaj paraŝutistoj norde de Sirio malsukcesis operacon liberigi el vilaĝo ostaĝojn enprizonigitajn de Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio
- 2015: Ĉilio akiris sian unuan titolon en internacia futbalo venkante Argentinon en Amerika Pokalo
- 2017: Germana politikistino Manuela Schwesig estas elektita unua ina ĉefministro de Meklenburgo-Antaŭpomerio
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 131-a tago de la rusa agreso: Ukraina stabo informis, ke perdoj de la malamiko pasinttage egalis al ĉ. 230 soldatoj, kaj i.a. 5 tankoj, 10 kirasitaj veturiloj kaj 3 sistemoj de artilerio; sur Serpento-insulo ukrainaj soldatoj hisis la flagon de Ukrainio; regopovoj de Ukrainio denove invitis papon Francisko viziti la landon; Regiona Akuzistejo en Zaporiĵo komencis enketadon pri ŝtelo de pli ol 400 tunojn da greno kaj sunfloro
- Mondreago: Dum internacia konferenco en Lugano pri rekonstruo de Ukrainio la ĉefministro de Ukrainio Deniso Ŝmihal diris pri neceso elspezi 750 mld da usonaj dolaroj — en la konferenco partoprenas pli ol 40 ŝtatoj kaj internaciaj organizaĵoj; "napalma knabino" Phan Thị Kim Phúc eskortis 236 ukrainajn rifuĝintojn de Varsovio ĝis Kanado
- 2023: Pasinttage Ukraina Aer-Armeo faris 16 atakojn, artilerio kaj raketaj taĉmentoj pripafis 3 kontraŭaviadajn sistemojn, 2 grupiĝojn de rusia armeo, 26 unuojn de artilerio en la fronto kaj stacion de radioelektronika batalo, kaj rusoj 61 fojojn pripafis Zaporiĵan provincon, en Sumia provinco pereis 6 personoj; Volodimir Zelenskij deklaris, ke Rusio mortigas civitanon de Ukrainio, Miĥail Saakaŝvili, per manoj de kartvel registaro — ambasadoro de Kartvelio devas forlasi Ukrainion; matene rusoj pripafis Pervomajsk en Ĥarkiva provinco, 43 personoj estis vunditaj, kune kun 12 infanoj; pasinttage sude de Ukrainio rusoj perdis 36 unuojn de armilaro kaj ĉ. 300 soldatojn (3 kompaniojn); ukrainoj eksplodigis rusan deponjon de municio en Makijivka
- Mondreago: en Ĥimki (Moskva provinco) brulas fabriko de mebloj; pro atako de 5 ukrainaj senpilotaj aviadiloj al Internacia flughaveno Vnukovo 14 flugoj estis alidirektitaj; en Grozni rusa ĵurnalistino laboranta por "Novaja Gazeta" etis batita, oni razis ŝian kapon; rusaj retpiratoj atakis popularajn komunikilojn; Jens Stoltenberg plu oficos kiel ĝenerala sekretario de NATO, ĝis la 1-a de oktobro 2024; Nederlando transdonos pli ol 118 mln da eŭroj al Ukrainio por eksterlanda komerco kaj kunlaboro en 2023; rusa produktisto de sterkoj EuroChem haltigas pro sankcioj laboron de sia fabriko en Litovio; rusa ĉasaviadilo MiG-31 dum trejna flugo frakasiĝis aur Kamĉatko
Naskiĝoj
- 1477: Johano Aventino, germana humanisto, historiisto kaj klasika filologo (m. 1534)
- 1685: Christian-Reichart, germana ĝardenisto loĝanta en Erfurto (m. 1775)
- 1715: Christian Fürchtegott Gellert, germana verkisto, kies kantoj estis muzikigitaj (m. 1769)
- 1719: Michel-Jean Sedaine, franca dramaturga verkisto, membro de Franca Akademio (m. 1797)
- 1779: Heinrich Arnold Huyssen, germana industriisto kunfondinta ŝtaluzinon, politikisto (m. 1870)
- 1790: George Everest, kimra geografo kaj ĉefgeodeziisto de Barato laŭ kiu nomiĝas Monto Everesto (m. 1866)
- 1790: Friedrich van Calker, germana filozofo (m. 1870)
- 1799: Oskaro la 1-a, reĝo de la unio Svedio-Norvegio strebinta al unuigo de Skandinavio (m. 1859)
- 1804: Nathaniel Hawthorne, usona verkisto (m. 1864)
- 1807: Giuseppe Garibaldi, itala politikisto kaj militisto, nacia heroo kontribuinta al unuigo de Italio (m. 1882)
- 1809: Rasmus Nielsen, dana filozofo kaj verkisto, profesoro de la Universitato de Kopenhago (m. 1884)
- 1819: John Henry Gurney, angla bankisto, politikisto kaj ornitologo (m. 1890)
- 1842: Felix Frommelt, germana juristo kaj diplomato (m. 1886)
- 1845: Pál Szinyei Merse, hungara pentristo, reprezentanto de impresionismo (m. 1920)
- 1854: Victor Babeș, rumana bakteriologo, membro de Rumana Akademio (m. 1926)
- 1856: Ödön Téry, hungara kuracisto, turisto, montgrimpanto (m. 1917)
- 1868: Auguste Capé, franca kapitano kaj esperantisto, fondinto de la revuo "Tra la Mondo", membro de Lingva Komitato (m. 1916)
- 1868: Henrietta Swan Leavitt, usona astronomino, esploristino de cefeidoj, malkovrinta la Universon malantaŭ la Lakta Vojo (m. 1921)
- 1872: Calvin Coolidge, 30-a prezidento de Usono dum kies prezidenteco okazis la Pakto Briand-Kellogg (m. 1933)
- 1891: Petro Panĉ, ukraina verkisto (m. 1978)
- 1892: Helmi Dresen, estona esperantistino kaj tradukistino, kontribuinta al Estona Antologio, fratino de Hilda Dresen, murdita de germanaj invadintoj (m. 1941)
- 1895: Massimo Campigli, itala-germana pentristo (m. 1971)
- 1896: Mao Dun, ĉina verkisto, ĵurnalisto kaj kritikisto (m. 1981)
- 1898: Gulzarilal Nanda, ĉefministro de Barato, proksima al ideoj de Gandhi (m. 1998)
- 1903: Jenő Szervátiusz, rumania hungara skulptisto (m. 1983)
- 1910: Gloria Stuart, usona aktorino (m. 2010)
- 1919: Jan Strzelecki, pola sociologo, eseisto, partoprenanto de la ribelo de Varsovio, konsilanto de Solidareco, murdita (m. 1988)
- 1927: Béla Halász, hungara kuracisto, anatomo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio kaj de Academia Europaea (m. 2019)
- 1927: Gina Lollobrigida, itala aktorino, fotoĵurnalistino kaj skulptistino, seksosimbolo (m. 2023)
- 1929: Magda Šaturová, slovaka redaktorino, filozofino, tradukistino, ĉefredaktorino de Slovaka Antologio, honora membro de UEA (m. 2016)
- 1930: Frunzik Mkrtĉan, sovetia komedia aktoro (m. 1993)
- 1932: Sándor Széllyes, rumania hungara kantisto, deklamisto (m. 2006)
- 1933: Valéria Berdál, hungara operkantisto (soprano), subreto (m. 2003)
- 1936: Ferenc Bartis, hungara poeto kaj verkisto (m. 2006)
- 1946: Péter Trokán, hungara aktoro, voĉoaktoro
- 1948: István Verebes, hungara aktoro, voĉoaktoro, reĝisoro, teatrestro, dramaturgo, prezentisto, komikisto
- 1948: Helmut Klünder, germana esperantisto (m. 2022)
- 1951: Attila Grandpierre, hungara fizikisto, astronomo, (astrofizikisto), ŝlagrokantisto, verkisto, memlernita-amatora historiisto, altlerneja instruisto, okupiĝanta ankaŭ pri historioj de praaj eŭraziaj popoloj
- 1952: Kati Bandi, rumania hungara tekstilistino, moddezajnistino
- 1952: Álvaro Uribe Vélez, prezidento de Kolombio
- 1955: Árpád Deák, rumania hungara skulptisto
- 1959: Victoria Abril, hispana aktorino kaj kantistino
- 1959: József Toró, rumania hungara/hungara skulptisto
- 1964: Edi Rama, albana politikisto, urbestro de Tirano, membro de la parlamento de Albanio, ĉefministro
- 1965: Rosie Malek-Yonan, irana aktorino, reĝisorino kaj verkistino, poliglotino, defendantino de homrajtoj kaj aŭtorino de romanoj kaj dokumentaj filmoj pri asiria genocido sur teritorioj de la nuntempa Turkio, Irako kaj Irano
- 1967: Mohamed Sifaoui, alĝeria-franca ĵurnalisto kaj islamana verkisto
- 1971: Andrea Tompa, hungara verkistino, teatrokritikistino, redaktorino
- 1972: Nina Badrić, kroata kantistino kaj kantaŭtorino
- 1972: Anna Szabó T., hungara poetino, verkistino kaj tradukistino
- 1973: János Dénes Orbán, rumania hungara poeto, verkisto, redaktoro
- 1976: Enikő Szabó, rumania hungara aktorino
- 1987: Leo Sakaguchi, germana diskĵokeo, denaska esperantisto
Mortoj
- 673: Ecgberht la 1-a, reĝo de Kent, Anglio
- 907: Theotmar, salcburga ĉefepiskopo kaj abato de Arkiabatejo Sankta Petro
- 943: Wang Geon, korea reĝo, fondinto de dinastio
- 973: Udalriko el Augsburg, episkopo de Augsburg, sanktulo (n. 890)
- 975: Gwangjong de Goryeo, korea imperiestro
- 1307: Rudolfo la 1-a, duko de Aŭstrio kaj Stirio, reĝo de Bohemio (n. 1282)
- 1335: Henriko Karintia, duko de Karintio, grafo de Tirolo, reĝo de Bohemio (n. ĉirkaŭ 1265)
- 1336: Sankta Izabela de Aragono, reĝino de Portugalio, sanktulino (n. 1271)
- 1541: Pedro de Alvarado, hispana konkistadoro (de hodiaŭa Kubo, Meksiko, Gvatemalo, Salvadoro) (n. 1485)
- 1546: Hajredin Barbarosa, turka admiralo en Otomana Imperio, la plej fama korsaro sur Mediteraneo (n. 1478)
- 1623: Wiliam Byrd, angla komponisto kaj orgenisto, reprezentanto de la renesanca muziko (n. ĉirkaŭ 1539)
- 1715: Christian Fürchtegott Gellert, germana verkisto de klerismo (m. 1769)
- 1754: Philippe Néricault Destouches, franca verkisto, komediisto, diplomato (n. 1680)
- 1761: Samuel Richardson, angla verkisto (n. 1689)
- 1761: Johann Philipp Fresenius, germana teologo (n. 1705)
- 1768: Johann Gottfried Borlach, germana inĝeniero kaj salekspluatisto (n. 1687)
- 1789: Cláudio Manuel da Costa, brazila juristo kaj poeto, unu el la protagonistoj en la Minas-Ĝerajsa Konspiro (n. 1729)
- 1826: John Adams, 2-a prezidento de Usono, subskribinto de la Usona Deklaro de Sendependeco (n. 1735)
- 1826: Thomas Jefferson, 3-a prezidento de Usono, verkinto de la Usona Deklaro de Sendependeco (n. 1743)
- 1831: James Monroe, 5-a prezidento de Usono, konata de la Doktrino de Monroe (n. 1758)
- 1848: François René de Chateaubriand, franca verkisto, historiisto, diplomato (n. 1768)
- 1856: István Ferenczy, hungara skulptisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1792)
- 1862: Fanny Tarnow, germana verkistino, porvirina aŭtorino (n. 1779)
- 1868: Jean René Constant Quoy, franca ŝipa kuracisto kaj zoologo, esploristo de suda Pacifiko kaj Aŭstralio (n. 1790)
- 1873: Johann Jakob Kaup, germana naturalisto, sekvanto de la natura filozofio, populariganto de mastodonto (n. 1803)
- 1888: Theodor Storm, germana verkisto kaj poeto (n. 1817)
- 1901: Arthur Langhammer, germana pentristo (n. 1854)
- 1902: Vivekananda, barata guruo, populariganto de la filozofio de jogo kaj vedanto en la okcidenta civilizo (n. 1863)
- 1905: Élisée Reclus, franca geografo kaj geologo, apoganto de anarki-komunismo, favoriganta Esperanton en sia lasta libro La Homo kaj la Tero (n. 1830)
- 1910: Giovanni Schiaparelli, itala astronomo, politikisto kaj historiisto pri sciencoj, malkovrinto de asteroido Hesperio (n. 1835)
- 1910: Henrik Pap, hungara pentristo kaj grafikisto (n. 1864)
- 1918: József Lévay, hungara poeto, tradukisto, instruisto, membro de Hungara Scienca Akademio kaj de Societo Kisfaludy (n. 1825)
- 1920: Max Klinger, germana skulptito, pentristo kaj grafikisto (n. 1857)
- 1921: Antoni Grabowski, pola teknologo pri kemio, Varsovia pioniro de Esperanto, kiu unua alparolis al Zamenhof, fondinto de Esperanto-grupo en Rusio kontaktiĝanta kun eksterleĝa Esperanto-organizo en Varsovio, kunlaboristo de la unua esperantlingva revuo "La Esperantisto", sekretario de UK 1905, la patro de poezio, poligloto, aŭtoro de El Parnaso de Popoloj, Esperanto-vortaristo, tradukinto de Sinjoro Tadeo (n. 1857)
- 1927: Ignác Ujváry, hungara pentristo kaj altlerneja instruisto (n. 1860)
- 1934: Maria Skłodowska-Curie, pola fizikistino kaj kemiistino ricevinta Nobel-premiojn pri nuklea fiziko kaj nuklea kemio, malkovrintino de radioaktivaj kemiaj elementoj radiumo kaj polonio (n. 1867)
- 1938: Suzanne Lenglen, franca tenisistino, unua internacia stelulino (n. 1899)
- 1940: Ferenc Vendrei, hungara aktoro, dramverkisto (n. 1859)
- 1941: Viktimoj de la germana Intelektul-kampanjo el inter 40 polaj intelektuloj en Lvovo fare de Einsatzgruppen:
- Tadeusz Boy-Żeleński, pola verkisto, tradukisto de franclingva literaturo, publicisto (n. 1874)
- Antoni Łomnicki, pola matematikisto, profesoro de Politekniko de Lvovo, kunkreinto de lvova matematika skolo (n. 1881)
- 1942: Icek Jurysta, pola-juda esperantistino, aktivulo de Sennacieca Asocio Tutmonda, kontribuanta al Esperanto-gazetoj (interalie "Sennaciulo", "Sennacieca Revuo" kaj "Literatura Mondo"), tradukisto de polaj kaj jidaj tekstoj, gasumita de germanoj en Aŭŝvico (n. 1903)
- 1943: Władysław Sikorski, pola generalo, politikisto, ĉefministro de la pola ekzila registaro, Supera Komandanto de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento, murdita (n. 1881)
- 1945: Zsigmond Jakabházy, hungara kuracisto, universitata profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1867)
- 1948: Monteiro Lobato, brazila infanverkisto kaj aŭtoro de sciencfikcio, reprezentanto de la literaturo de Brazilo (n. 1882)
- 1957: Adolf Dietrich, svisa "naiva" "farbisto" kaj pentristo (n. 1877)
- 1963: Adolf Meschendörfer, transilvania verkisto kaj pedagogo (n. 1877)
- 1970: András Mikola, rumania hungara pentristo kaj pedagogo (n. 1884)
- 1971: Károly Berde, hungara kuracisto, dermatologo (n. 1891)
- 1972: István Szentkirályi, rumania hungara pediatro, universitata profesoro (n. 1906)
- 1976: Jonatan Netanjahu, israela milita heroo, komandanto de pluraj operacoj, postsekvanto de terorisma organizaĵo Nigra septembro (n. 1946)
- 1978: Ladislav Boháč, ĉeĥa aktoro (n. 1907)
- 1978: Wolfgang Vulpius, germana literatursciencisto (n. 1897)
- 1983: John Bodkin Adams, brita kuracisto, suspektita pri seriaj murdoj (n. 1899)
- 1987: Tiberio Morariu, rumana Esperanto-instruisto laŭ Cseh-metodo kaj redaktoro, loĝinta en Svedio, instruinta Internacian lingvon al pli ol 10 mil personoj en 20 landoj (n. 1901)
- 1992: Ástor Piazzolla, argentina tango-muzikisto, virtuozo de bandonio (n. 1921)
- 1993: Viktória Balogh, hungara esperantistino, profesoro pri matematiko (n. 1929)
- 1995: Éva Gábor, usona aktorino kaj kantistino, kantisto (n. 1919)
- 1995: Bob Ross, usona pentristo kaj artinstruisto (n. 1942)
- 1997: József Zimán, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (n. 1905)
- 2000: Gustaw Herling-Grudziński, pola verkisto, malliberulo de sovetaj puntendaroj, laboranto de Radio Libera Eŭropo/Radio Libero, kritikisto de komunista diktaturo, kunlaboranto de "Kultura", partoprenanto de la batalo de Monte Cassino (n. 1919)
- 2002: Laurent Schwartz, franca matematikisto (n. 1915)
- 2003: Barry White, usona kantisto (n. 1944)
- 2003: Karl Sigurethsson, islanda maristo, maŝinisto kaj islanda esperantisto (n. 1915)
- 2008: Lee Chong-Yeong, korea esperantisto, prezidanto de Korea Esperanto-Asocio kaj prezidanto de UEA, profesoro de AIS, kunaŭtoro de la Historio por malfermi estontecon, honora membro de UEA (n. 1932)
- 2010: Mohammad Hussejn Fadlallah, libana ulemo kaj ajatolo (n. 1935)
- 2011: Otto von Habsburg, aŭstra arkiduko kaj politikisto (n. 1912)
- 2016: Magda Kohut, hungara aktorino kaj voĉoaktoro (n. 1928)
- 2016: Abbas Kiarostami, irana filmreĝisoro, scenaristo, muntisto, produktoro (n. 1940)
- 2017: Daniil Aleksandroviĉ Granin, rusa verkisto kaj eseisto (n. 1919)
- 2022: Remco Campert, nederlanda poeto (n. 1929)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Ĥagaj, profeto de Malnova Testamento, aŭtoro de la Libro de Ĥagaj
- Sankta Izabela de Aragono, portugala reĝino (ĝis 1969 rememorata la 8-an de julio)
- Udalriko de Aŭgsburgo, germana episkopo, sanktulo
- Sendependeca tago de Usono, tago de la sendependiĝo (1776)
- Filipinoj: Tago de Filipina-Usona Amikeco, memoriganta liberigon de la lando de japana okupado fine de la dua mondmilito
- Nacia tago en Ruando, Jour de la Libération, tago de la konkero de Kigali (1994); pliaj tagoj estas la 1-a de februaro, la 7-a de aprilo, la 1-a de julio kaj la 25-a de septembro.
- Nacia tago en Tongo, naskiĝjubileo de reĝo Siaosi Tupou la 5-a
Tagoj de semajno
La 4-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.